Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers

La Enciklopedio (france Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers, "Enciklopedio aŭ racia vortaro de la sciencoj, artoj kaj metioj") aperis en Francio, de 1751 ĝis 1772, sub la gvido de Denis Diderot kaj D'Alembert, nomataj Enciklopediistoj.

Encyclopédie
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Denis Diderot, Jean Le Rond d'Alembert, Louis de Jaucourt, Étienne Bonnot de Condillac, Charles Bossut, Georges-Louis Leclerc de Buffon, Louis-Jean-Marie Daubenton, Paul Henri Thiry d'Holbach, Anne Robert Jacques Turgot, Voltaire, Jean-Jacques Rousseau, Jean Jodin
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1751
Eldonejo André le Breton
Ĝenro enciklopedio
vdr
"Homa Scia Diagramo", la strukturo de la scia organizo de la Granda Enciklopedio

Tiu verko resumas la sciojn kaj inkludas ĉiujn atingojn enkorpigitajn en la enciklopediaj programoj, kiuj antaŭis ĝin, nome ĝis la Jarcento de la Lumoj. Kompare kun antaŭaj kompendioj, ĝi estis pionira pri ĝia unueca aliro, nome ke ĝi ne estas reklamilo kaj tiel ekzercas neŭtralan vidpunkton, al ĉiuj temoj, kiujn ĝi diskutis. Tiel tiu ĉi entrepreno plejparte ŝanĝis la vizaĝon de la tuta eŭropa kulturo.

En ĝi, por la unua fojo, estis enkondukita la sistema uzo de aliroj per referencoj, kiuj estis uzataj ne nur por faciligi la legadon, sed ankaŭ por enplanti kaŝitajn mesaĝojn ene de la enciklopedio.

La unua volumo de la enciklopedio estis publikigita en 1751, kaj ĉiujare aperis nova volumo, malgraŭ cenzuro kaj malgraŭ diversaj kaj strangaj limigoj de la registaro kaj la eklezio.

La Enciklopedio estas konsiderata unu el la plej gravaj entreprenoj en la historio de framasonismo. Speciala buroo, kies celo estis disvolvi la enciklopedion, estis fondita en Francio. Pro siaj artikoloj pri religio ĝi estis malpermesita de Hispana Inkvizicio.

Detalaj gravuraĵoj montras la teĥnikojn de tiu tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti