Blaise Pascal

franca matematikisto, fizikisto, kaj filozofo

Blaise PASCAL [blez pasKAL], PIV-e Paskalo, (naskiĝis la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand, mortis la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.

Blaise Pascal
Persona informo
Blaise Pascal
Naskiĝo 19-an de junio 1623 (1623-06-19)
en birth house of Blaise Pascal, Auvergne,  Reĝlando Francio
Morto 19-an de aŭgusto 1662 (1662-08-19) (39-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Saint-Étienne-du-Mont vd
Religio Jansenismo vd
Lingvoj latinafranca vd
Loĝloko Clermont-FerrandParizoRuenoParizo vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Subskribo Blaise Pascal
Familio
Patro Étienne Pascal vd
Patrino Antoinette Begon vd
Gefratoj Jacqueline Pascal • Gilberte Périer vd
Edz(in)o
Parencoj Marguerite Pascal • Florin Périer vd
Profesio
Alia nomo Louis de Montalte • Amos Dettonville • Salomon de Tultie vd
Okupo matematikisto • filozofo • teologo • fizikistoverkistofrancaj moralistoj • statistikisto vd
Laborkampo probabloteoriomatematikoliteraturofiziko vd
Verkado
Verkoj Pensées ❦
Lettres provinciales vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paskalo korespondis kun Marin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie al Toriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron. Per tia barometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto. Oni honore al li nomis la SI-unuon de premo paskalo. (Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)

Paskalo okupiĝis ankaŭ pri statistiko kaj matematiko kaj inventis kalkulilon, kiu kapablis adicii kaj subtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.

Kiel filozofo Paskalo multe okupiĝis pri teologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo de Jansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kie li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Li planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj, notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.

Li reuzis argumenton por la kredo je Dio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj li ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu. Manuskriptojn de Pascal prezentis la matematikisto Michel Chasles kiuj fine evidentiĝis falsitaj.

En Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti