Ŝablono-Diskuto:Informkesto sciencisto

En tiu ĉi infomkesto ne aperas priskribo sub dosiero markata ĉi tie strange kiel bilda teksto. Krome la dosiero estas tro malgranda rilate al aliaj informkestoj. Mi transportas la demandon al {{informkesto}}, kiu evidente kulpas. Jujijo 16:25, 9. Sep 2010 (UTC)

Bilda larĝo ne funkcias. Strange estas notita¨: ĉu bilda larĝo aŭ skatolo larĝo? Nekredebla ĥaoso. Jujijo 17:15, 9. Sep 2010 (UTC)

Dosiero redakti

Kiel eblas pligrandigi dosieron en paĝo? Vidu Keplero. Ne eblas fari tion. Jujijo 09:29, 11. Sep 2010 (UTC)

Mi ŝanĝis la tutan ŝablonon, sed la parametroj estis lasitaj laŭ la malnova versio. Jujijo 10:12, 11. Sep 2010 (UTC)

Krome ne aperis dosiero kun subskribo, kiun mi poste aperigis, sed ne korekte, ĉar ĝi aperis eĉ tie, kie ĝi ne estis, do sekvis la tuta ŝanĝo de la ŝablono kun aldonitaj parametroj. Jujijo 10:18, 11. Sep 2010 (UTC)

Denove ne eblas ŝanĝi grandecon de dosiero. Tlustulimu forigis ĉiujn redaktojn laŭ kiuj eblis fari tion. Li revenis al malbone funkcianta versio, kiun li protektis. Jujijo 12:19, 11. Sep 2010 (UTC)

Mi ĵus aldonis la parametron grandeco de dosiero, kaj la varianton grandeco de bildo (Por uzantoj, kiuj preferas la vorton bildo). Krome mi eĉ aldonis parametrojn laŭ "via" versio, por ke ĉio funkciu denove. Tio eblas per certa kodigo, jam kelkfoje menciita, sed ne detale priskribite. Kiun grandeco de bildo en Keplero vi preferus? --Tlustulimu 13:35, 11. Sep 2010 (UTC)

Nenecesa rekreo redakti

Saluton, Jujijo. Mi ĵus malfaris vian nenecesan rekreon de la ŝablono kaj protektis la ŝablonon por kelkaj tagoj. Krome mi aldonis alternativajn parametrojn, por ke tiuj artikoloj, kiujn vi ĵus ŝanĝis, plu funkciu. Se vi pensas, ke ceteraj parametroj estu aldonataj aŭ ŝanĝataj, bonvolu listigi ilin ĉi tie. Per certa kodigo de ŝablono eblas havi alternativajn parametrojn. Ekzemploj ja ekzistas jam kelkaj, ne nur en ĉi tiu ŝablono. Amike --Tlustulimu 10:48, 11. Sep 2010 (UTC)

Bedaŭrinde vi eraras. Vi nun sinkis en miaj okuloj. Vi ne scias akcepti laboron de alia. Bonvolu, ke mi montru viajn erarojn: en unu linio ĉiuj | priskribo20 = | datoj19 =, subskribo ne funkcias, ĉar vi havas skribita ĝin kiel teksto , ĝi eĉ ne aperas en paĝoj. Jujijo 12:09, 11. Sep 2010 (UTC)

Kaj se vi kredas, ke mi ĉiufoje venos kaj petos pri malgranda ŝanĝo, vi ankaŭ eraras. Vi scias nenion ol protekti. Vi montris al mi tion. Jujijo 12:11, 11. Sep 2010 (UTC)

Vi ne estas proprumanto de la ŝablonoj! Jujijo 12:13, 11. Sep 2010 (UTC)

Vi havas en ĝi plurajn erarojn, kiujn vi protektis! Jujijo 12:20, 11. Sep 2010 (UTC)

Mi jam korektis la eraron pri | priskribo20 = | datoj19 = kaj de la sekvaj parametroj, kvankam tio certe estas senefika, ĉar malplenaj parametroj ne kreas tabelajn liniojn. Kie la subskribo ne funkcias, do en kiu artikolo? Nur parta informo pri eraro ne multe helpas al mi.
Krome ne plaĉas al mi via diskutostilo. Do bonvolu pripensi ĝin. Kaj vi skribas pri eraroj, sed nur menciis malgrandan, jam korektitan. Do pri kiuj, pliaj eraroj temas? Ĉu eble jam estas por vi eraro, ke la ŝablono ne estiĝis el certa fonto? --Tlustulimu 12:38, 11. Sep 2010 (UTC)
Denove ĉi vi ŝercas el mi? Vi ja estas tiu senerarulo, kiu nun protektas erarigitajn versiojn, kiuj estis antaŭe korektitaj. Vidu, kio okazis kun subskribo de Keplero. Mi senĉese ne montros al vi erarojn fuŝitajn de vi! Jujijo 17:51, 11. Sep 2010 (UTC)

Vi mistifikis ĉiujn redaktontojn, kiel ĉiam, kiuj volus uzi la ŝablonon. En la dokumentado vi skribis pri tio nenion. Vi tiel hastas, ke vi eble ĉion preterlegas. Estu tolerema al la ceteraj. Jujijo 18:27, 11. Sep 2010 (UTC)

Mi toleris vian diskutomanieron jam sufiĉe longe, sed nun ne plu, kiel jam videblas alipaĝe. Krome mi ne estas senerarema, kiel vi asertas. Alikaze mi ja ne skribus sufiĉe ofte en la resumo-linion "korekto". Sed eble vi foje rekonu la proprajn erarojn kreante ne funkciintajn ŝablonojn, ne bone testinte ilin. --Tlustulimu 19:14, 11. Sep 2010 (UTC)

Neŝanĝenda ŝablono redakti

Vi metis en tiun ĉi ŝablono helpan ŝablonon Ŝanĝu ŝablonon. Sed kia rido, ĝi estas neŝanĝenda por normalaj vikipediistoj. Ha, ha. Jujijo 18:46, 11. Sep 2010 (UTC)

Ĉu vi eble povus imagi, kial {{ŝanĝu ŝablonon}} kreas tri ligilojn? Se ne, mi ne scias, kion vi volas "instrui" al mi. --Tlustulimu 19:16, 11. Sep 2010 (UTC)

Larĝo redakti

La informkesto havu la saman larĝon kiel la aliaj biografiaj informkestoj, kaj teorie (temas pri "23em") devus esti tiel. Praktike tamen ĝi "tro" larĝas, dum la aliaj (ekzemple ...muzika artisto, ...politikisto, ...esperantisto) ja samlarĝas. Mi provas ĝustigi, kaj petas pri 10 minutoj por eksperimentado. Se tio ne funkcios, Tlustulimu mem devus provi riparon.

ThomasPusch 13:39, 17 Nov. 2011 (UTC)

La larĝecon mi ĵus difinis per la parametro larĝo de la baza ŝablono {{informkesto}}. Pro manko de tempo mi kontinuos vespere. Ĉu bone? --Tlustulimu 14:28, 17 Nov. 2011 (UTC)
Bonvolu atenti, ke la difinita larĝeco nur funkcias, se en la informkesto ne estas uzataj iuj tro larĝaj bildoj. Do la bildoj plilarĝigas la informkeston, tiel ke centprocenta unueco ne eblas. --Tlustulimu 14:39, 17 Nov. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto sciencisto".