Pseŭdonimo

fikcia nomo, kiun persono aŭ grupo alprenas por aparta celo, kiu diferencas de sia origina aŭ vera nomo

Pseŭdonimo estas grekaĵo kun la signifo "falsa nomo", do simple kaŝnomo. Alia vorto estas "plumnomo", se temas pri kaŝnomo de verkistoj.

Pseŭdonimo estas neoficiala nomo kiun aŭtoro prenas al si por kaŝi sian veran identecon aŭ simple mistifiki. Ekzemplo de la unua kazo estas la dana aŭtorino Karen Blixen kiu debute prenis la viran plumnomon Isak Dinesen por eviti laŭseksajn antaŭjuĝojn pri ŝiaj fruaj verkoj. Same faris pro la samaj kaŭzoj Armandine Lucie Aurore Dupin, baronne Dudevant, konata kiel George Sand. Alia dana aŭtoro, Piet Hein estas bona ekzemplo de la lasta: Ĉion li verkis sub sia propra nomo, krom certa tipo de poemetoj, kiujn li ĉiam skribis kiel iu "Kumbel".

Artistnomo distingiĝas de pseŭdonimo en tio, ke ĝi ne estas intencita por kaŝi la portanton, sed, male, por pli bone konatigi lin aŭ ŝin.

Famaj pseŭdonimoj de Esperantujo redakti

Famaj pseŭdonimoj de Esperantujo estas Kabe, D-ro Esperanto kaj Lanti.

Pli moderntempe, sin plumnomis interalie: Laŭlum, Lorjak, Liven Dek, Ludovikito, Peter Peneter, Giorgio Silfer, Nicolas Vanof, Serĝo Elgo.

Pseŭdonimoj de verkistoj kaj poetoj laŭlande redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plumonomo.

Jen alfabeta listo de kaŝnomoj de divers-landoj verkistoj kaj poetoj kun ilia vera nomo:

Vidu ankaŭ redakti