George Sand

franca verkisto

George SAND [ĵorĵ sand], esperante Georg' Sand', pseŭdonimo de Amantine Aurore Lucile DUPIN [amantin oror lüsil düpen], poste baronino DUDEVANT (naskiĝis la 1-an de julio 1804 en Parizo; mortis la 8-an de junio 1876 en Nohant-Vic) estis franca verkistino kaj frua feministo (antaŭ ol la termino estis inventita). Ŝi verkis romanojn, novelojn, fabelojn, teatraĵojn, beletrajn kritikojn, politikajn tekstojn, eĉ sian biografion. Sand estas konsiderata unu el la plej popularaj verkistoj en Eŭropo en ŝia vivo, ŝi estis pli populara ol Victor Hugo kaj Honore de Balzac en Anglio en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, Sand estas rekonita kiel unu el la plej elstaraj verkistoj de Eŭropo en la romantika epoko.

George Sand
Persona informo
George Sand
Naskonomo Amantine-Aurore-Lucile Dupin
Naskiĝo 1-an de julio 1804 (1804-07-01)
en Parizo
Morto 8-an de junio 1876 (1876-06-08) (71-jaraĝa)
en Nohant-Vic, Indre
Mortis per intesta okluzio vd
Tombo Nohant-Vic vd
Religio katolikismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko ParizoCentro-Valo de Luaro • House of George Sand vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo George Sand
Familio
Patro Maurice Dupin de Francueil vd
Patrino Sophie Victoire Delaborde vd
Edz(in)o Casimir Dudevant vd
Amkunulo Alfred de Musset • Jules Sandeau • Frédéric ChopinProsper Mérimée • Félicien Mallefille • Victor Borie • Alexandre Manceau vd
Infanoj Maurice Sand • Solange Dudevant-Sand vd
Profesio
Alia nomo George Sand vd
Okupo verkistoĵurnalisto • salonestrino • dramaturgo • romanisto • taglibristo • aktivisto pri virinaj rajtoj • libretisto • komponistoaŭtoro vd
Aktiva en Francio vd
Verkado
Verkoj Indiana ❦
Lelia ❦
Mauprat ❦
Consuelo ❦
La Mare au diable ❦
La Petite Fadette ❦
Les Maîtres sonneurs ❦
Le Meunier d'Angibault ❦
A Winter in Majorca ❦
Histoire de ma vie ❦
Lettres d'un voyageur vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi kaŭzis skandalon pro sia bolanta am-vivo, pro sia vir-stila vestado kaj pro sia vira pseŭdonimo, kiun ŝi uzis jam en 1829.

Malgraŭ multaj maladmirantoj kiel Karlo Bodlero (Charles Baudelaire) aŭ Jules Barbey d'Aurevilly, Georg' Sand' iĝis centra figuro en la intelekta vivo de sia epoko, gastigante en Nohanto aŭ en Palezo (Palaiseau) Liston (Liszt), Marie d'Agoult-n, Balzakon (Balzac), Flaŭberon (Flaubert), Delakrucon (Delacroix) kaj Victor Hugo-n, jen konsilante iujn jen kuraĝigante aliajn.

Ŝi ankaŭ famiĝis per aktiva politika engaĝiĝo ekde 1848, inspirante al Alexandre Ledru-Rollin, partoprenante al lanĉo de tri ĵurnaloj : « La Cause du peuple » (La afero de l' popolo), « Le Bulletin de la République » (La respublika bulteno), « l'Éclaireur » (La lumiganto), pledante ĉe Napoleono la tria favore al kondamnitoj, i.a. V. Hugo kies verkaron ŝi admiris.

Ŝia verkaro tre ampleksas, kaj Berio oftas kiel fono. Ŝiaj unuaj romanoj, kiel «Indiana» (1832) forpuŝas la sociajn konvenciojn kaj emfazas la virinajn ribelojn. Poste ŝi malfermas siajn romanojn al la socialaj problemoj, defendante la laboristojn kaj la malriĉulojn («Le Compagnon du Tour de France») kaj bildigante senklasan kaj senluktan societon (Mauprat, 1837 - Le Meunier d'Angibault, 1845).

Ŝi poste sin turnas al la agraruloj, kaj verkas idealigitajn kamparajn romanojn kiel «La Mare au diable» (1846), «La Petite Fadette» (1849), «François le Champi» (1850), «Les Maîtres sonneurs» (1853). Georg' Sand' verkis ankaŭ laŭ aliaj ĝenroj, kiel membiografio («Histoire de ma vie», 1855) kaj la historia romano kiel «Consuelo» (1843) en kiu ŝi bildigas tra la figuro de itala belkantistino la artan kuntekston en Eŭropo de l' dekoka jarcento; aŭ kiel «Les Beaux Messieurs de Bois-Doré» (1858) en kiu svarmas la amoraj aventuroj en kunteksto de la religiaj luktoj dum la regno de Ludoviko la 13-a.

La junaĝo redakti

Ŝi estis la filino de Maurice François Dupin de Francueil kaj de Sophie Victoire Delaborde. Ŝia pradeveno estis kaj popola (tra sia patrino, pranepino de iu birdokaptisto de l' Châtelet) kaj aristokrata (tra sia patro, pranepino de Maurice de Saxe, Marŝalo de Francio, legitimita bastardo de la pola reĝo Aŭgusto la 2-a). Tiu duobla pradeveno profunde ŝin influis, kaj grandparte klarigas ŝian politikajn engaĝiĝojn.

Aurore Dupin estis kvarjara kiam mortis ŝia patro, kaj vartis ŝin, ŝia avino , en Nohanto en departemento Indrio. La tutan vivon, ŝi konservis ligojn kun Nohanto kaj la kamparo, kies vivon ŝi pastorale priskribis en siaj kamparaj romanoj.

En 1822, en printempo, ŝi ekkonatiĝis kun Barono François Casimir Dudevant. Ŝi edziniĝis kun li la 17an de septembro. Ili naskis du infanojn : Maurice (1823-1889) kaj Solange (1828-1899), kun kiu ŝi tre konflikte rilatis. Solange edziniĝis kun la skulptisto Augusto Klesinĝero (Auguste Clésinger).

En 1831, la baronino Dudevant forlasas sian edzon, kun kiu ŝi neniam akordiĝis, por sekvi Parizen sian amanton Julo Sandeo (Jules Sandeau), okjare pli juna ol ŝi. Kune, ili ekas ĵurnalistan karieron, sub la komuna subskribo «J. Sand» Post kunverkado kun Julo Sandeo de sia unua romano «Rose et Blanche», ŝi publikigis sian unuan romanon, verkitan tute sole «Indiana» (1832), tuj sekvita en 1833 de «Valentine» kaj de «Lélia».

«Indiana-n» ŝi subskribis per la pseŭdonimo G. Sand, kaj ekde la sekvonta per la kompleta antaŭnomo «George», sen fina «s» kio konsistigas strangaĵon en la franca.

Tiu pseŭdonimo «George Sand», kiun ŝi konstante uzis, estis la nura nomo per kiu oni konis ŝin.

La sukceso de «Lélia» tiama furorlibro, ebligis al Georg' Sand' eniri definitive la rondon de la tiamaj gravaj verkistoj, kaj lukri per sia skribilo.

La skandalulino redakti

Ne raris en la deknaŭa jarcento, ke verkistino uzis viran pseŭdonimon : la verkantajn virinojn oni malestimis. Male, Georg' Sand' estis la nura el sia epoko, pri kiu oni parolis uzante «li», kaj kiun oni ne taksis «verkistino» sed ja «verkisto» samgrade kiel Balzako aŭ Hugo.

Same, Sand' ne estis la nura virino sin vestanta virece, celante cedigi la limojn truditajn al la virinoj, kaj eniri la malpermesitajn lokojn, kiel la teatraj orkestrejoj aŭ la publikaj procesoj.

Cetere, en sia membiografio ŝi klarigas ke ŝi virece vestis sin unue pro mona kialo: sen mono kiam ŝi alvenis en Parizon, (ŝia edzo plu havis aŭtoritatecon sur ŝia monhavaĵo kaj bieno), ŝi konstatis ke sin vesti vire, ne nur malpli kostis, sed estis eĉ pli komforta - sed tio ne estis ĉiutaga kutimo, ŝi ja estis virino, kiu sciis tute virinece plaĉi kiam bezonate, male al la fitravestia figuro, kiun oni celas kredigi hodiaŭ.

Tamen eĉ se sufiĉe oftis por virinoj sin vesti vire por cedigi pordojn, la mensa kaj mora libereco, la persista sendependeco, la ĝisfunda rifuzo de la virina ŝablono trudata de la tiamaj viroj, la kontraŭstaro al la geedziĝo estis ĉe Sand' rimarkinde esceptaj. Ŝi ankaŭ estis unu el la malmultaj virinoj, kiuj fumis pipon.

Tamen ŝi multe malpli skandalis pro siaj vestoj kaj moroj, ol pro siaj verkoj. Ŝiaj tri unuaj verkoj estis tri pamfletoj kontraŭ geedziĝo, en kiu la edzo estis kokrita, la amanto, iu poltrono, kaj la edzino emfazigita per kaj pro sia ribelo kontraŭ la socialaj konvencioj kaj la vira povo. Ŝiaj postaj romanoj, subtenantaj la socialajn ribelojn kaj reiron al la respubliko, ne malfortigis ŝian skandalan famon.

Post la feminisma revolucio, ekzistas nova intereso pri ŝia laboro en Francio.

Ŝia sentimentala vivo redakti

Ŝi havis multajn amantojn, kaj kelkajn pasiojn kiuj multe influis ŝin : la verkisto Jules Sandeau, la poeto Alfred de Musset, la advokato Michel de Bourges.

Ŝi ankaŭ sekrete travivis pasion kun Marie Dorval, aktorino de la «Comédie Française» (Franca Komedio), kiun ŝi renkontis en 1833, kaj kiu inspiris al ŝi la romanon «Lelia».

Post Jules Sandeau, kaj post mallonga kaj malfeliĉa aventuro kun la verkisto Prosper Mérimée, ŝi enamiĝis al Alfred de Musset, sesjare pli juna ol ŝi. Iliaj rilatoj, malkvietaj, pasiaj, kun iom da malfidelaĵoj (kiel en la fama restado en Venecio, kie Musset diboĉis kun malprudulinoj dum malsanis Georg' Sand, kiu tuj poste kokrigis lin siavice malsanan, kun ties kuracisto Pietro Pagello), kaj ankaŭ kun rompiĝoj, kio naskis abundan korespondadon, en kiu troviĝas kelkaj el la plej belaj amleteroj en la franca lingvo.

Post la morto de Afred de Musset, Georg' Sand aperigis «Elle et lui» (Ŝi kaj li) kiu rakontas ilian historion. Ŝokita pri la rolo kiun Sand ludigis al lia frato, Paul de Musset respondis per «Lui et elle» (Li kaj ŝi), kaj Louise Colet, iama amantino de A. de Musset rebatis per «Lui» (li).

De 1835 ĝis 1837, Georg' Sand' iĝis la amatino de Michel de Bourges, ŝia advokato, fervora respublikisto kaj onta deputito. Li alkondukis ŝin al respublikemo kaj socialismo. Li advokatis favore al ŝi en la disiĝa proceso kontraŭ Casimir Dudevant, kaj sukcesis regajni la bienon de Nohanto.

Ŝi renkontis Frederikon Ŝopenon en 1836, kaj restis kun li preskaŭ dek jarojn (de 1838 ĝis 1847). En Majorko, eblas viziti la Kartuzion de Valldemossa, kie ŝi restadis dum la vintro 1838-39 kun Frederiko Ŝopeno kaj siaj infanoj. Ili travivis komplikan rilaton. Unue amikoj, poste amantoj, pli poste, ĉar Ŝopeno malsana, la rilato iĝis senseksa, por fine aspekti «filo-patrina».

Ŝia politika engaĝiĝo redakti

Ŝia rilato kun Michel de Bourges ne nur alkondukis ŝin al socialismo, sed plie al aktiva partoprenado en politiko. En 1841, ŝi fondis kun Pierre Leroux «la Revue Indépendante» (La sendependan revuon).

Georg' Sand sin ligis kun demokratuloj kiel François Arago, Armand Barbès, Miĥail Bakunin, kaj aplaŭdis en 1848 la falon de la reĝo Louis-Philippe kaj la finon de la «Monarchie de Juillet» (Julia monarkio) fiere elmontrante sian engaĝiĝon politikan kaj socialan, eĉ sin deklarante komunisto. Dum la Respublikana Revolucio de 1848, Sand neoficiale funkciis kiel propaganda ministro. Ŝi kompilis broŝurojn kaj kontraŭbatalis la Napoleonan Kodon kiu metis fraŭlajn virinojn sub la patronecon de ilia patro. Sed post la juniaj tagoj en 1848, kaj ties violentaj ribeloj, ŝi retiriĝis en Nohanto, kie ŝi lukris, verkante kelkajn teatraĵojn, pro financa bezono. Tamen ŝi ne konstante restadis en Nohanto, vojaĝante dise ĉien, sed precipe ĉe sian amikegon Charles Robin Duvernet ĉe la kastelo de l' «Petit Coudray».

La lastaj jaroj redakti

Kun Alexandre Manceau, amiko de ŝia filo Maurice, ŝi instaliĝas en iu paca rilato. Dum 15 jaroj, li estis kaj ŝia amanto, kaj ŝia sekretario. Ŝi perletere amikiĝis kun Flauberto, kaj estis la nura virino akceptita ĉe la vespermanĝoj de Magny, kie ŝi renkontiĝadis kun Théophile Gautier, la fratoj Jules kaj Edmond de Goncourt, Sainte-Beuve, Hippolyte Taine...

En 1868, Lina, ŝia bofilino naskis Gabrielle, la lastan kun la nomo 'Sand'.

Ŝi ne ĉesis verki, ĝis morto, kiu okazis en Nohanto, la 8an de junio 1876, pro intesta okluzio. Ŝi estis sepdekunujara.

Heredo redakti

Les enfants du siècle (La filoj de la jarcento) estas franca biografia drama filmo de 1999 kunverkita kaj reĝisorita de Diane Kurys. Ĝi estas bazita sur la tumulta amafero inter du francaj literaturaj ikonoj de la 19-a jarcento, nome romanisto George Sand (Juliette Binoche) kaj poeto Alfred de Musset (Benoît Magimel).

Listo de verkoj redakti

  • Le Compagnon du Tour de France : La korporaciano de la Francia Rondiro .
  • Mauprat (Familinomo)
  • Le Meunier d'Angibault : La muelisto de Anĝibaŭo (Angibault, Loknomo)
  • La Mare au diable : La marĉeto de l' diablo
  • La Petite Fadette : La eta Fadetino (kromnomo laŭ ŝia familinomo Fadet)
  • François le Champi : Francisko la bastardo.
  • Les Maîtres sonneurs : La Majstroj-sakŝalmistoj
  • Histoire de ma vie : Historio de mia vivo
  • Consuelo (Persona nomo)
  • Les Beaux Messieurs de Bois-Doré : La belaj sinjoroj de la Ora Arbaro (Bois-Doré, loknomo)
  • Rose et Blanche (Personaj nomoj)
  • Indiana (Persona nomo)
  • Valentine (Persona nomo)
  • Lélia (Persona nomo)


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(franclingve)