Palaiseau
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Palaiseau (pariza metrostacio), Palaiseau (stacidomo) kaj Palaiseau - Villebon (stacidomo). |
Palaiseau (prononcu: palezo) estas franca komunumo situanta en la departemento Essonne, en la regiono Francilio de Francio.
Ĝi estis reĝa posedaĵo el la 6-a jarcento kaj ankoraŭ dum la 18-a jarcento. Dum la 19-a jarcento la urbo industriiĝis danke al alveno de fervojoj, el kiuj ĝi iĝis centro. Tiele dum la 20-a jarcento ĝi iĝis grava centro de laboristoj.