Francilio

regiono de Francio

Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono, aŭ Parizio[1] estas la parto de Francio ĉirkaŭ la ĉefurbo Parizo, do iusence la "koro de Francio". Franclingve ĝi ankaŭ nomatas Région parisienne [reĵjõ parizjen]. Temas pri la plej loĝata regiono de Francio kun 11,6 milionoj da loĝantoj, kaj ankaŭ ekonomie pri la plej forta regiono de la lando.

Francilio
(Île-de-France)
regiono
Flago
Ŝtato Francio Francio
Departementoj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Rivero Sejno
Prefektejo Parizo
 - koordinatoj 48° 51′ 24″ N 02° 21′ 3″ O / 48.85667 °N, 2.35083 °O / 48.85667; 2.35083 (mapo)
Areo 12 011 km² (1 201 100 ha)
Loĝantaro 11 852 851 (2011)
Denseco 986,83 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO-kodo FR-J
Francilio en Francio
Francilio en Francio
Francilio en Francio
Vikimedia Komunejo: Île-de-France
Retpaĝo: www.iledefrance.fr

La regiono Francilio konsistas el ok departementoj: Parizo (kiu estas samtempe urbo kaj departemento), Seine-et-Marne, Yvelines, Essonne, Hauts-de-Seine, Seine-Saint-Denis, Val-de-Marne kaj Val-d'Oise. ISO-kodo de la regiono estas FR-J.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti