Val-de-Marne
Val-de-Marne [valdəmaʁn], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Francilio (Ile-de-France). Ĝi ŝuldas sian nomon al la granda rivero kiuj trafluas norde sian teritorion (Marne).
Val-de-Marne | |
---|---|
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Francilio |
Numero | 94 |
Prefektejo | Créteil |
Subprefektejoj | L'Haÿ-les-Roses Nogent-sur-Marne |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christian Favier |
Prefekto | Thierry Leleu |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 354 005 (2013) |
Loĝdenso | 5 526,6 loĝ./km2 |
Areo | 245 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 25 |
Komunumaroj | 3 |
Komunumoj | 47 |
La departemento tute enhavas 47 komunumojn.
HistorioRedakti
La departemento de Val-de-Marne estiĝis la 1-an de januaro 1968, aplikante la leĝon de la 10-a de julio 1964, laŭ la aplikanta dekreto de la 25-a de februaro 1965, el sudorienta parto de la malnova departemento de Seine (29 urboj) kaj parto de la departemento de Seine-et-Oise (18 urboj).
PolitikoRedakti
La komunisto Christian Favier estras la Departementan Konsilion ekde 2001.
StatistikojRedakti
Val-de-Marne enhavas 1 354 005 loĝantojn (2013). Ĝi estas la deka franca departemento laŭ loĝantaro.
1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2009 | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 121 319 | 1 215 713 | 1 193 655 | 1 215 538 | 1 227 250 | 1 255 639 | 1 318 537 | |||||
Fontoj: popolnombradoj 1968-1999 INSEE Arkivigite je 2006-11-07 per la retarkivo Wayback Machine. Takso de 2004 INSEE |
UrbojRedakti
Vidu ankaŭ : Komunumoj de Val-de-Marne
Val-de-Marne estas partigita en 3 arondismentoj kaj 47 urboj. La prefektejo estas Créteil.