Kantonoj de Francio
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kantono. |
En Francio, kantono (france canton) estas administra subdivido de departementoj. Ĉiu kantono enhavas certan nombron da komunumoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Administration_territoriale_fran%C3%A7aise.svg/250px-Administration_territoriale_fran%C3%A7aise.svg.png)
Francaj kantonoj ĉefe utilas kiel bazaj balotareoj por elektado de membroj de departementaj konsilioj.
Leĝo de la 17-a de majo 2013 (valida ekde la departementaj elektoj en marto de 2015) reformis la kantonojn: la nombro da kantonoj estis duonigita (2054 anstataŭ 4035). Antaŭe, kantonoj estis subdividoj de arondismentoj; nun kantono povas transiri arondismentan limon.