Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kantono (apartigilo).

Kantono estas geografia subdividaĵo de lando.

 Belgio redakti

En Belgio ekzistas du specoj de kantono,

  • elekta kantono (nederlande: kieskanton, france canton électoral) grupigas plurajn municipojn, kiuj dum la elektoj de reprezentantoj, senatanoj, komunumaj, provincaj aŭ municipaj estroj estas konsiderataj kiel unu kalkulunuo.
  • jura kantono (nederlande: gerechtelijk kanton, france canton judiciaire) grupigas municipojn, ne nepre la samajn kiel en elekta kantono, kiuj dependas de la sama kantona juĝisto (nederlande: vrederechter, france juge de paix).

 Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kantonoj de Francio.

En Francio kantono estas subarondismento ĝis 2005. Ekde 2005, kantonoj estas ĉefe elektzonoj kaj povas aparteni al pluraj arondismentoj.

  Svislando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kantonoj de Svislando.

En Svislando kiel kantono nomiĝas ĉiu membro de la Svisa Konfederacio.

 Kanado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo County.

En Kanado kantono estas subunuo de censodistrikto aŭ municipo en Ontario kaj Kebekio (angle: township, france canton).

 Usono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo County.
 
Mapo montranta la kantonojn en la subŝtatoj de Usono

En Usono la administran unuon county oni ofte nomas en Esperanto "kantono". Tiuj ĉi distriktoj estas kreaĵo de la usonaj ŝtatoj mem, plej ofte la ĉefa geografia administra subunuo de la ŝtato. Aliaj esprimoj por tio estas "distrikto" (eble preferinda), aŭ "konteo"[1] (ofte preferata de usonanoj), aŭ "graflando" (laŭ lia originala signifo de county pro la brita modelo, kvankam Usono neniam havis grafojn). En Ŝtato Luiziano, la distriktoj ne nomiĝas county sed parish ("paroĥo").

Referencoj redakti

  1. Benson, Peter J.. (1995) Comprehensive English-Esperanto Dictionary. El Cerrito, CA 94530 USA: Esperanto League for North America, p. 140. ISBN 0-939785-02-1.

Vidu ankaŭ redakti