Ontario

provinco de Kanado

Ontario (angle Ontario) estas provinco de Kanado, vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo. El ĉiuj kanadaj provincoj ĝi havas la plej multajn loĝantojn kaj la due plej grandan areon. Ĝia ĉefurbo estas Toronto, kaj ankaŭ la kanada ĉefurbo Otavo situas en Ontario. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 14 223 942 loĝantoj sur areo de 1 076 395 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km².

Ontario
Alternativa nomo Ontario
Plena nomo Ontario
Flago de OntarioBlazono de Ontario
Devizo: Ut Incepit Fidelis Sic Permanet
(latina =: Fidela de la komenco, fidela ĝi restas)
Mapo de Kanado kun Ontario ruĝa
Oficialaj lingvoj angla (la franca havas ian leĝan statuson, sed ne estas plene oficiala)
Floro Blanka trilio
Arbo Blanka pino
Birdo Granda kolimbo
Ĉefurbo Toronto
Plej granda urbo Toronto
Leŭtenanta Guberniestro Edith Dumont

(ekde 14-a de novembro 2023)

Ĉefministro Doug Ford

(ekde 29-a de junio 2018)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

106
24
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
5-a rango
1 076 395 km²
917.741 km²
158.654 km² (14,8{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2021)
 - Loĝdenso
1-a rango
14223942
13,9313 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$537.604 miliardoj (1-a)
$42.866 (4-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -5 k -6
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

ON
CA-ON
K, L, M, N, P
Retejo www.gov.on.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr
Niagara Akvofalaro

La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 29-a de junio 2018 estas Doug Ford. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Edith Dumont.

La loĝantaro proksimume 38 % de la loĝantaro de Kanado.

Geografio redakti

La Niagara Istmo (populare nomata Niagara duoninsulo, angle Niagara Peninsula, france Péninsule du Niagara) estas la parto de la kanada provinco Ontario, kiu situas inter la okcidenta parto de la suda bordo de la Ontaria Lago kaj la orienta parto de la norda bordo de la Eria Lago. La urbo Hamiltono situas ĉe la nordokcidenta limo de la regiono, kaj ĝia orienta limo (ankaŭ la landlimo inter Kanado kaj Usono) estas la Niagara Rivero. La istmon enloĝas ĉirkaŭ 1 000 000 homoj.

Demografio redakti

La ĉefaj rasaj/etnaj grupoj de Ontario estas laŭ deveno:

La ĉefaj religiaj grupoj de Ontario estas:

Ekstera ligilo: Ontario Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Kanada Oficejo pri Statistiko

Pli kaj pli kreskanta enmigrado de ĉiuj mondpartoj, precipe al Toronto kaj ĉirkaŭaĵo, rapide diversigas la etnan konsiston de Ontario. Ĉirkaŭ 5 % de la ontarianoj estas franc-ontarianoj.

La ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvojn: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996).

Dek plej grandaj municipoj laŭ loĝantaro
Municipo 2001 1996
Toronto 2.481.494 2.385.421
Otavo 808.391 721.136
Misisogo 612.925 544.382
Hamiltono 499.268 467.799
Londono 336.539 325.669
Bramptono 325.428 268.251
Markhamo 208.615 173.383
Vindsoro 208.402 197.694
Kiĉenero 190.399 178.420
Vaughan 182.022 132.549

Aliaj gravaj urboj estas Burlington, Oshawa, Sarnia ktp.

Ekonomio redakti

La fabrika, agrikultura kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario.

Historio redakti

Étienne Brûlé kaj Samuel de Champlain unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiejojn.

En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Suba Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la brita Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act) de 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova lando Kanado. La leĝo protektis la apartajn rajtojn de protestantoj kaj katolikoj, sed ne de angla- kaj francalingvanoj.