La Rivero Niagaro, 59 kilometrojn longa, fluas norden de Lago Erio (Buffalo-Fort Erie) ĝis Lago Ontario (Youngstown / Niagara-on-the-Lake). La rivero estas landlimo inter Kanada (Ontario) kaj Usono (Nov-Jorkio), kaj la orienta limo de la t.n. Niagara Duoninsulo. La rivero aĝas nur 12.000 jarojn, kaj ĝi formiĝis post la lasta glaciepoko, kiam la regiono estis sub bankizo du aŭ tri kilometrojn profunda.

Niagaro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 53 km
Akvokolekta areo 684 000 km²
Averaĝa trafluo 5 796 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Nov-Jorkio
vdr

Antaŭ proksimume 12.000 jaroj, la akvo de Lago Erio ekfalis sur la Niagaran Krutaĵon ĉe Lewiston-Queenstown. La akvo eroziis la rokojn de la krutaĵo, kaj dum la jarmiloj, metron post metro, la Niagara Interkrutejo formiĝis. Hodiaŭ ĉi tiu Niagara Kanjono estas 11 kilometrojn longa. La rivero formas multajn kaskadetojn kaj grandan kirlakvon. La Niagaro havas hidroelektrajn centralojn en Usono kaj en Kanado. Kvar pontoj por aŭtoj transiras la riveron inter Usono kaj Kanado.

La rivero havas tri famajn akvofalojn - vidu: Niagara Akvofalo por detalaj informoj.