Niagara Istmo

(Alidirektita el Niagara Duoninsulo)

La Niagara istmo (populare nomata Niagara duoninsulo, angle Niagara Peninsula, france Péninsule du Niagara) estas la parto de la kanada provinco Ontario, kiu situas inter la okcidenta parto de la suda bordo de la Ontaria Lago kaj la orienta parto de la norda bordo de la Eria Lago. La urbo Hamiltono situas ĉe la nordokcidenta limo de la regiono, kaj ĝia orienta limo (ankaŭ la landlimo inter Kanado kaj Usono) estas la Niagara Rivero. La istmon enloĝas ĉ. 1 000 000 homoj. Trans la rivero ĉe la orienta ekstremaĵo de la Eria Lago situas la urbo Bufalo (Novjorkio). Demografie oni ofte rigardas la istmon kiel parto de pli granda "Bufalo-Niagara Regiono" ampleksanta terpartojn kaj kanadajn kaj usonajn.[1]

Niagara istmo (ruĝa)

Fonto redakti

  1. Artikolo bazita sur la komenca alineo de la angla vikipediero samtema.