Nov-Jorkio

Usona ŝtato en nordorienta Usono
(Alidirektita el Novjorkio)
Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato de USA. Por urbo rigardu la paĝon Novjorko.

Nov-JorkioNov-Jorko[1] (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estas subŝtato de Usono. Ĝi enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017[2] kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de la Kanada provinco de Ontario kaj sude de la Kanada provinco de Kebekio.

Nov-Jorkio
Ŝtato Nov-Jorkio
Ŝtata flago de Nov-Jorkio Ŝtata blazono de Nov-Jorkio
(Flago de Nov-Jorkio) (Blazono de Nov-Jorkio)
Ŝtata kromnomo: The Empire State ("La Imperio-Ŝtato")
Mapo de Usono kun Nov-Jorkio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Albeno
Plej granda urbo Novjorko
Ŝtatestro Kathy Hochul (D)
Areo 141.300 km² (27-a)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 19.465.197 (3-a)
 - Denso 159 /km² (7-a)
Aliĝo
 - Dato 26-a de julio 1788
 - Ordo 11
Horzono UTC -5/-4
Latitudo 40° 30' N al 45° 1' N
Longitudo 71° 51' U al 79° 46' U
Larĝeco 455 km
Longeco 530 km
Alteco
 - Plej alta Mount Marcy, 1628,57 m
 - Meza alteco 300 m
 - Plej malalta Atlantika Oceano, 0 m
Mallongigoj
 - USPS NY
 - ISO 3166-2 US-NY
Retejo http://www.ny.gov
vdr

Nov-Jorkio aprobis poŝtelefonan kaj retan sportajn vetojn kiel parto de la ŝtata buĝeto ekde 2022.

Loĝantaro redakti

 
denseco de la loĝantaro en Nov-Jorkio

Nov-Jorkio estas la kvara plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nur Kalifornio, Teksaso, kaj Florido estas pli grandaj.[2]

La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):

62% de la ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.

Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Longinsulo kaj Westchester.

La urbo Novjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financoj. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en norda Nov-Ĵerzejo kaj sudokcidenta Konetikuto.

 
la "kapitolo" de Nov-Jorkio

Ne-metropola Nov-Jorkio enhavas la Adirondak-Montaron kaj Katskil-Montaron, la riveron Hudsono, la Fingrajn Lagojn, la Niagaran Akvofalaron, kaj la gravajn urbojn:

 
Giovanni da Verrazzano

La okcidenta limo estas la Lago Erio, la nordokcidenta la Lago Ontario kun Kanado je la aliflanka bordo, kaj ankaŭ norde la limo estas kun Kanado - nordokcidente per la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĉe la Niagara Akvofalaro, inter la du grandaj lagoj en la okcidento apud Kanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.

Historio redakti

Giovanni da Verrazano (1524) kaj Henry Hudson (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. Peter Minuit aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fortikaĵo Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn), kaj Schenectady.

 
Mapo de Nov-Nederlando (17-a jarcento)

Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de la Revolucia Milito kontraŭ Britio. Norde de Novjorko situas fortikaĵo West Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni poste starigis faman militistaran akademion. La 26-an de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek-unua ŝtato de la nova Usono.

Kantonoj redakti

Nov-Jorkio konsistas el 62 kantonoj:

 
Skema mapo pri la kantonoj
 
Geografia mapo de Nov-Jorkio

Servoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 
La rivero Hudson
 
La akvofalo de Niagaro
 
Novjorko
 
Albany (Albeno)
 
Buffalo
 
Rochester