Roĉestro (Nov-Jorkio)
![]() | |
![]() Flago |
![]() Blazono |
Kromnomoj: La Florurbo, La Farunurbo | |
![]() Loko en la ŝtato Nov-Jorkio, Usono | |
Kantono | Monroe |
Areo - Totala - Tera - Akva |
96,1 km² 92,8 km² 3,3 km² |
Loĝantaro - Totala (2000) - Aglomeraĵa - Denso |
219.773 1.098.201 2.368,3/km² |
Horzono | Orienta Norma Horzono: UTC-5 |
Koordinatoj | 43° 9′ 56″ N 77° 36′ 41″ U / 43.16556 °N, 77.61139 °U (mapo)Koordinatoj: 43° 9′ 56″ N 77° 36′ 41″ U / 43.16556 °N, 77.61139 °U (mapo) |
Urbestro | Robert J. Duffy (2006) |
Retejo | www.ci.rochester.ny.us (angla) |
Roĉestro (anglalingve: Rochester) estas urbo en okcidenta Nov-Jorkio, Usono, ambaŭflanke de la Rivero Genesee, ĉe la suda bordo de Lago Ontario. En 2000 la urbo havis 219.773 loĝantojn, kaj la aglomera regiono havas pli ol 1 milionon. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.
Roĉestro estas la hejmo de la firmaoj Eastman Kodak kaj Xerox. Dum la 19-a jarcento ĝi estis hejmo de Frederick Douglass, fama eks-sklavo, aboliciisto kaj verkisto, kaj Susan B. Anthony, fama pioniro de voĉdono-rajtoj por virinoj.
La urbo Buffalo, okcidente de Roĉestro, estas pli fama por neĝo, sed neniu urbo samgrandeca aŭ pli granda ol Roĉestro ricevas pli da neĝo (meze 241 cm jare). Laŭ statistikoj de la usona registaro, neniu urbo kun pli ol miliono da homoj havas malpli da trafiko-problemoj ol Roĉestro.
La loka ekonomio baziĝas ĉefe sur instruado. Kelkaj altlernejoj kaj universitatoj situas en Roĉestro kaj ĝiaj antaŭurboj, interalie la Roĉestra Instituto de Teknologio (RIT) kaj la Universitato de Roĉestro, kiu estas plej granda dunganto en la regiono.
FestojRedakti
Roĉestro ĉiujare gastigas plurajn festojn, inkluzive la Siringofeston, unu el la plej grandaj tiaj festoj en Nord-Ameriko.
ĜemelurbojRedakti
Roĉestro havas dek unu ĝemelurbojn tra la mondo:
BildojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.rochester.edu Universitato de Roĉestro (anglalingva)
- http://www.rit.edu Roĉestra Instituto de Teknologio (anglalingva)
- http://esperanto.lodestone.org Esperanto-rondo de la Universitato de Roĉestro (dulingva)
- http://rocwiki.org Vikio pri Roĉestro (anglalingva)
- http://www.gevatheatre.org Geva-Teatro (anglalingva)