Flago

peco de ŝtofo kun distinga desegno, uzata kiel simbolo

Flago estas kolorplena, plejofte rektangula simbolo de lando, organizo aŭ ideo. Origine, flago estis farbita tuko portata dum batalo en Eŭrazio, ofte montranta la heraldikajn kolorojn kaj/aŭ figuron de la armeestro. La romianoj preferis porteblajn standardojn. Hodiaŭ, oni produktas flagojn eĉ el papero kaj plasto, sed la nocio de tuka flago restas la plej ofta.

Flago de Danio estas la plej malnova flago ankoraŭ uzata hodiaŭ.

Flagoportanto estas tiu kiu portas la flagon de la militista unuo, ĉu roto, regimento ktp., kio estas konsiderata granda honoro. Same okazas ĉe sportoj, civilaj ceremonioj ktp.

La scienco pri flagoj nomiĝas veksilologio (aŭ flagoscienco), laŭ la latina vexillum, kiu signifas flago.

Priskribo redakti

 
Flagoj de Finnlando, Islando, Norvegio, Svedio, Danio (de maldekstre).

La plej antikvaj flagoj ankoraŭ uzataj troveblas en Eŭropo, kaj ili kutime havas tre facilan fasonon (stangoj, kvadratoj, krucoj) laŭ la kolor-skemoj ruĝa-blanka/arĝentaruĝa-flava/ora, ĉar ruĝo estas farbo kaj signale efikega kaj facile akirebla (ekzemple el sango). Bonaj ekzemploj estas flagoj de Danio, Katalunio kaj Aŭstrio. En la Mezepoko ĝis hodiaŭ dominis la klasikaj heraldikaj "farboj" (ruĝo, bluo, kaj en islamaj landoj verdo; sed nur tre malofte bruno kaj violkoloraj farboj) en kombino kun la du "metaloj" (blanko/arĝento kaj flavo/oro). La tradicia regulo por bona flagfarado estis: farbo estu nur apud metalo, metalo nur apud farbo. Lastatempe, tiu regulo rompiĝis multfoje, kaj ankaŭ estis enkondukitaj aliaj farboj (ekzemple oranĝoflavo, vd. flagon de Barato) kaj figuroj (cirkloj, trianguloj, nerektaj linioj), pli ol tri koloroj en unu flago ktp. (Vd. ekzemple Bangladeŝo, Sejŝeloj, Centrafrika Respubliko, Sent-Lucio.)

Ekzistas certa sistemo de kolor-simbolado inter modernaj flagoj. Komunismaj aŭ faŝistaj organizoj emas uzi multe da ruĝo. Komunismaj landoj ofte havas ruĝajn-flavajn flagojn (vd. Sovetunio, Ĉinio). Orient-eŭropaj ŝtatoj emas je "tut-slaviaj" koloroj ruĝo, bluo, blanko; dum multaj afrikaj landoj utiligas la tielnomatajn "tut-afrikajn": ruĝo, flavo, verdo. En Islamaj landoj la koloroj preferataj estas verdo, blanko, nigro kaj ruĝo. La Nordiaj landoj uzas ĉiuj la "Skandinavan krucon", dum multaj islamaj ŝtatoj havas flagojn kun lunarko kaj stelo.

Kelkfoje du ŝtatoj uzas preskaŭ tutsamajn flagojn. La flagojn de Ĉado kaj Rumanio diferencigas nur heleco de bluo. La flagoj de Monako kaj Indonezio diferencas nur je proporcioj: 4:5 ĉe la flago de Monako, 2:3 ĉe la flago de Indonezio.

La flagoj de Usono kaj Francio estas la plej kopiataj.

Formoj kaj koloraroj redakti

 
Tutslava flago

Flagoj kun aparta historio/nomo redakti

 
Flago de Eŭskio.
 
Union Jack.

Flagoj kaj Esperanto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-flago.

La Esperanto-flago, Standardo EsperantistaVerda Flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo (nomata "verda stelo") la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.

Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la Esperanto-klubo en Bulonjo-ĉe-Maro (Francio), laŭ dezajno de la grupanoj Michaux, Sergeant kaj Duchochois. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.

En la 2000-aj jaroj formiĝis grupo de esperantistoj, interesiĝantaj pri veksilologio, kiuj nomis sin la Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo. Ekde decembro 2018 ĝi aperigas rete trimonatan magazinon Vento, kies nomo formiĝis el inicaj literoj de la organizo[1].

Diversaj flagoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Sandor Horvats, Flagoj ĉirkaŭ la mondo, jutuba filmeto

(eo) Cristina Bollini: Ni ludu per flagoj, jutuba filmeto

Referencoj redakti

  1. Rodríguez Hernández, José María (2018-12). “Jen nova revuo”, Vento (eo) (1), p. 3–4. Alirita 2019-12-08.. 

Eksteraj ligiloj redakti