Trikoloro, kiel esence diras la nomo, estas flago havanta tri kolorojn. Tamen oni kutime konsideras trikoloroj nur tiujn flagojn, kiuj konsistas el tri kvaranguloj, kun eventuala aldono de stelo, blazono k.s. Fakte, pro praktikaj kialoj, oni eĉ povas paroli pri "dukoloraj trikoloroj" (!): "La Niĝeria flago estas vertikala trikoloro verda-blanka-verda." Trikoloro estas la plej ofta formo de flago en la mondo.

La franca flago, "la trikoloro"

Ofte kiam oni diras "la trikoloro", oni intencas la francan flagon.

Ekzemploj redakti

Oni povas distingi inter 4 specoj de trikoloroj:

Vertikala trikoloro redakti

la flago estas vertikale dividita.

Horizontala trikoloro redakti

la flago estas horizontale dividita. Ekzistas du varioj Egalstria.

Egalstria redakti

Tiu estas la formo en 99% de la okazoj.

Kun malsamaj strilarĝoj redakti

Vertikal-horizontala trikoloro redakti

la flago estas unue vertikale, poste horizontale dividita.

Oblikva trikoloro redakti

la flago estas oblikve dividita