Koloro

vida percepto de lumaj ondolongoj

Koloro estas trajto de lumo kiu por oniaj okulo kaj cerbo aspekte malsamas laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭaj.

32 koloroj.
Koloraj krajonoj.
Kolorefiko – Sunlumo brilanta tra vitraloj sur tapiŝoj (Moskeo Nasir ol Molk en Ŝirazo, Irano).
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri koloroj.

Pli precize: koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okulo).

Laŭ Francisko Azorín koloro estas Impreso, kiun faras sur la okuloj lumantaj objektoj, sendepende de ilia formo.[1] Li indikas etimologion el la latina color (koloro). Kaj li aldonas la terminojn kolorilo, por farbo, substanco koloranta, uzata en la pentrarto, tekniko, k.c.; kaj kolori por liveri koloron; krome estas listigitaj koloristo, kolorigisto, domkolorigi, murkolorigi, kolorimetrio, kolorimetro.[2]

La biologio de la kolorovido redakti

La sensiva parto de la retino (pri la koloroj) konsistas el tri specoj de ĉeloj — el ĉeloj kiuj reagas je la verdaj frekvencoj (la frekvencoj de la verda lumo), ĉeloj kiuj reagas je la ruĝaj kaj ĉeloj kiuj reagas je la bluaj.

Ne ekzistas ĉeloj kiuj reagas ekskluzive al unu el la aliaj kolorofrekvencoj. Pri tiuj ĉi la cerbo miksas la informojn, kiujn ĝi ricevas.

Ekzemple: ĉeloj, kiuj perceptas la flavajn frekvencojn, ne ekzistas. Do, kiam la ĉeloj verdsensivaj kaj ruĝsensivaj samtempe estas ekscititaj, la cerbo komprenas: «flava». La cerbo ne povas diferencigi flavajn frekvencojn de miksitaj ruĝa kaj verda frekvencoj. Danke al tio oni povas vidi flavajn kolorojn de televida ekrano, kiu sendas nur bluan, ruĝan, kaj verdan lumojn (sistemo RVB).

Substanco por kolorigi objekton nomatas farbo.

En la priskriba sistemo RVB la tri bazaj koloroj estas ruĝo, flavo, bluo, dum ĉiuj aliaj estas miksitaj koloroj.

Koloroj redakti

Estas du vaste uzataj metodoj por krei la kolorojn de farboj kaj de ĉielarko, kaj la tradicia kaj la moderna.

Nigro, blanko kaj grizo estas apartaj neŭtraj koloroj.

Tradiciaj farbokoloroj redakti

 
Farba kolorcirklo. Dekstrume de la supro, laŭ la horoj de horloĝo, la koloroj estas 12h flava, 1h sukcena, 2h oranĝa, 3h rufa, 4h ruĝa, 5h purpura, 6h viola, 7h indiga, 8h blua, 9h glaŭka, 10h verda, 11h kartuzia.

Laŭ la tradicia (19-jarcenta) metodo miksi farbojn kaj inkojn, la tri bazaj koloroj estas,

La tri duecaj koloroj, kreataj per mikso de egalaj kiomoj da koloriloj de la bazaj koloroj, estas,

  • verda (egale blua-flava, komplemento de ruĝa)
  • oranĝa (egale ruĝa-verda, komplemento de blua)
  • viola (egale ruĝa-blua, komplemento de flava)

Inter tiuj,

Mikso de tiuj koloroj kaj blanka kreas,

Miksoj de la tri bazaj koloroj kreas brunojn,

Lumokoloroj kaj modernaj farbokoloroj redakti

 
Mikso de la tri bazaj lumokoloroj (verda, ruĝa kaj blua).
 
Mikso de la tri bazaj farbokoloroj (cejana, flava kaj maĝenta).

Ĉe lumo, la bazaj koloroj ('bazaj' laŭ la vidokapablo de la retino en la homa okulo) estas,

La duecaj koloroj, kreataj per mikso de egalaj kiomoj da lumo de la bazaj koloroj, estas,

  • cejana (egale blua-verda, komplemento de ruĝa)
  • maĝenta (egale blua-ruĝa, komplemento de verda)
  • flava (egale ruĝa-verda, komplemento de blua)

Egala mikso de la tri kreas blankan.

Ĉe farboj kaj inkoj, oni trovas la malon: la bazaj koloroj estas

  • cejana
  • maĝenta
  • flava

kiujn oni egale miksas krei

  • bluan (maĝenta-cejana)
  • verdan (cejana-flava)
  • ruĝan (maĝenta-flava)

Teorie, egala mikso de la tri kreas nigran, sed fakte tio estas malfacile fari.

Egalaj miksoj de la bazaj kaj duecaj koloroj kreas la triecajn kolorojn,

  • oranĝa (flava-ruĝa)
  • roza (ruĝa-maĝenta)
  • viola (maĝenta-blua)
  • lazura (blua-cejana)
  • smeralda (cejana-verda)
  • kartuzia (verda-flava)

La puraj triecaj koloroj CMF-aj estas iom malsamaj ol la puraj RVB-aj (ekz-e roza).

cejana (●) + blua (●) = lazura (●)
blua (●) + maĝenta (●) = viola (●)
maĝenta (●) + ruĝa (●) = roza (●)
ruĝa (●) + flava (●) = oranĝa (●)
flava (●) + verda (●) = kartuzia (●)
verda (●) + cejana (●) = smeralda (●)

Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj redakti

Vortoj priskribantaj plurkolorecon redakti

  • "bunta" – plurkolora, multkolora
  • "jaspeca" – simila al la kolordiverseco de jaspo
  • iriza – prezentanta tiajn kolorojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ la pozicio de la observanto
  • muara – havanta rebrilojn ŝanĝiĝemajn[3]: muara silko
  • piga – pri besta felo: prezentanta nigrajn kaj blankajn neregulajn makulojn
  • ruana – pri besta felo: kun intermiksitaj ruĝaj kaj blankaj haroj

Kolorosistemoj redakti

  • RFBRuĝo/Flavo/Bluo – Tradicia fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj (preskaŭ) ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron sed, pro neperfekteco de realaj farboj, ne bonan. (angle RYB)
  • CMFCejano/Maĝento/Flavo – Fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron (sed la nigro ne estas tre bona). (Sistemo CMF, angle CMY)
  • CMF-N – Cejano/Maĝento/Flavo-Nigro – Fundamenta triopo da pigmentokoloroj plus nigro, el kiuj ĉiu koloro estas farebla, inkluzive de bonega nigro. Manko de la kvar koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo de Cejano/Maĝenta /Flavo aspektas nigre, sed por vera nigro, nigro sola estas uzata. (sistemo CMFN, angle CMYK)
  • RVB – Ruĝo/Verdo/Bluo – Fundamenta triopo da lumokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nigron; egala miksaĵo faras blankon, egala miksaĵo kun parta intenso por ĉiu koloro faras grizon. (sistemo RVB, angle RGB)

Rimarkigo: la esprimo "ĉiu koloro estas farebla" rilatas al "kolora triangulo", kiu kovras grandan parton de la kolorkampo de la homa okulo, sed ne perfekte kongruas kun ĝi.

La fiziko de la koloroj redakti

ecoj de la spektrokoloroj
koloro ondolongo-intervalo frekvenco-intervalo
ruĝa ~ 625-740 nm ~ 480-405 THz
oranĝa ~ 590-625 nm ~ 510-480 THz
flava ~ 565-590 nm ~ 530-510 THz
verda ~ 500-565 nm ~ 600-530 THz
turkisa ~ 485-500 nm ~ 620-600 THz
blua ~ 440-485 nm ~ 680-620 THz
viola ~ 380-440 nm ~ 790-680 THz

kontinua spektro

 

Elektromagneta radiado estas miksaĵo el radiadoj de diversaj ondolongoj kaj intensecoj. Se tiu radiado havas ondolongon ene de la vidkampo de la homo (proksimume inter 380 kaj 740 nanometroj), tiam oni nomas ĝin (videbla) lumo. La lumspektro registras la intensecon de ĉiu ondolongo. La plena spektro de la radiado alvenanta de certa objekto determinas la (vidatan) aperon de tiu ĉi objekto, interalie la perceptatan koloron. La apuda tabelo donas la limojn inter kiuj varias ondolongo kaj frekvenco de la spektrokoloroj. La bildo montras, ke tiuj koloroj estas sufiĉe subjektiva provo, ordigi multe pli abundan kolorpaletron kun kontinuaj transiroj.

Pliprecizigo de kolor-nocioj en Esperanto redakti

Uzante la prefikson hel- oni povas aludi al koloro enhavanta multe da blanko:

Por indiki malhelan koloron, enhavanta multe da nigro, malhel- aldonatas al la baza kolorvorto:

  • malhelruĝa

Rekta fiksado de mal- al kolorvorto maloftas, sed teorie eblas: malblanka do egalus nigran. Malgrizo egalus grizon. Uzante la supre montritan farbocirklon, oni povus eĉ krei sinonimojn: malverdo = ruĝo. Tamen tia uzado postulas, ke la alparolato jam parkere konas la kolorcirklon.

Per la sufikso -et- indikeblas, ke temas pri nepreciza, duba nuanco: "Ŝiaj okuloj estis bluetaj."

Por interkoloraj nuancoj utilas ankaŭ simpla kunmetado de vortoj. Notu la diferencon inter ruĝbruna (ruĝe bruna) kaj brunruĝa (brune ruĝa).

Koloroj kaj psikologio redakti

 
Interno de nuntempa operaciejo: hegemonias verda koloraro.

La uzado de la diversaj koloroj influas laŭgrade sur la animstato de la personoj, multaj el kiuj estas uzataj tiucele en specifaj lokoj, por ekzemplo en restoracioj estas ofta la uzado de ornamaĵoj oranĝkoloraj ĉar ŝajne tiu akcelas apetiton, en hospitaloj oni uzas neŭtrajn kolorojn (verda en vestaĵoj kaj operaciejoj) por trankviligi la pacientojn, kaj por dungoselekt-intervjuoj rekomendendas uzi vestaĵojn de malhelaj koloroj, ĉar tio donas la impreson esti persono responsa kaj dediĉita; tiuj estas kelkaj ekzemploj de la rilato inter la koloroj kaj la emocioj.

Koloroj kaj heraldiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Heraldikaj koloroj.

Heraldikaj koloroj konsistigas unu el la elementoj de heraldika kodigo. Ne ampleksas ĝia paletro, kies uzo estas pli teknika (eĉ ofte simbola) ol arta. La koloroj dispartiĝas en tri grupoj: farboj, metaloj kaj peltoj. Ili ne uziĝas tute libere, sed laŭ reguloj, ĉefe la t.n. "kontrastigo de la koloroj". La nomoj de la farboj (Lazuro, gorĝo...) fontas el la anglo-normanda glosaro, kiu funkciis internacie dum longa periodo. La orientaj kaj nordaj landoj de Eŭropo nun uzas la nacilingvajn kutimajn nomojn de la respondaj koloroj (bluo, ruĝo...). Se la vortoj "metaloj" kaj "peltoj" respondas al la uzo de ĉiuj eŭropaj landoj, tute alia estas por la vortoj "koloro" kaj "farbo" kie estas granda konfuzo, precipe en la franca glosaro, (kie la vortoj "couleur" (koloro) kaj "émail" (emajlo) estas ajne uzataj laŭ la aŭtoroj) sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kie la sama vorto "koloro" uziĝas kaj por la tuta paletro, kaj por la priskribitaj "farboj". Farbo, fine ŝuldas sian elekton analogie al la (germana) heraldische Farbe.

Koloroj en historia percepto redakti

 
La koloro de la maro (kaj de la ĉielo) kaj la blua koloro ĉiam starigis dubojn kaj disputojn. Tie maro en Ĉilio.
 
Tie maro kaj ĉielo ne tiom bluaj.

Laŭlonge de la historio kaj de la geografio de la tuta mondo nek ekzistis nek ekzistas preciza kaj kompleta kongrueco inter la vortoj kaj la konceptoj atribuitaj fare de la diversaj lingvoj por kovri komplete la tutan koloraron. Kelkaj lingvoj eĉ ne havis la koncepton; eĉ nuntempe multaj samlingvaj personoj dubas kaj eĉ disputas pri la nomigo de koloroj, partikulare kiam temas pri nuancoj. Tiukadre estas populara frazo de antikvaj romianoj: "Gustibus koloribusque non disputandum", tio estas, pri koloroj kaj gustoj (emoj) ne disputendas. Platono konsideris, ke ekzistas nur kvar bazaj koloroj: nome blanka, nigra, ruĝa kaj brila (?), io kiu nuntempe ne estas konsiderata koloro, kaj ankaŭ difinis la koloron kiel: «elstaraĵo de la figuroj, havigita al la vido kaj tial perceptebla»[4] ; William Ewart Gladstone (1809-1898), kiu estis ne nur grava politikisto, sed ankaŭ helenisma fakulo, studis la traktadon de koloroj en Homero (kiu priskribis la maron kiel "malhela vino" kaj la ĉielo "kiel bronzo") kaj diskonigis, ke la plej cititaj koloroj en la homeraj verkoj estas la nigra (200 fojoj) kaj la blanka (100); la ruĝa aperas nur 15 fojojn kaj la verda kaj la flava malpli ol dek. Homero menciis nek la bluan, nek la indigon. Kaj ŝajne ankaŭ ne estis mencio de la blua koloro en la cetero de la antikvgrekaj verkistoj.[5]

La germana filozofo kaj lingvisto Lazarus Geiger trovis, ke ankaŭ en multaj aliaj antikvaj civilizacioj oni ne konis la bluan koloron: ekzemple en la Korano, en antikvaj ĉinaj historioj, en la antikva versio de la hebrea Biblio, en la islandaj sagaoj kaj en la barataj Vedoj ne aperas la koloro de la ĉielo.[5] La nura antikva kulturo kiu scipovis reprezenti la bluan koloron estis la civilizacio de Antikva Egipto, kaj eĉ tiel ili multe baraktis por fabriki la pigmenton sinteze, ĉar ne estas tiu koloro facile en la naturalo (por ekzemplo, ne estas bluaj naturaj floroj: la unuaj estis fabrikitaj de homoj); tamen ja estas bluaj birdoj, ranoj ktp., sed ankaŭ ne mamuloj.

Guy Deutscher malkovris per diversaj eksperimentoj, ke ĝenerale, la koloro de la ĉielo estas la lasta kiu kutime estas lernita de bebinfanoj. Por kelkaj antikvaj popoloj la ĉielo estas blanka, kaj, la maro, nigra. Aliflanke, la antikvaj nomoj de la koloroj evoluis kongrue kun la evoluo de la respektiva lingvo kaj, por ekzemplo, la nigra koloro inter hebreoj (kajol) eksignifis bluan post la tempopaso, kaj same okazis ĉe la koloro kuanos de la antikvaj grekoj, kiu en Homero signifas nigran kaj poste signifis bluan.[5]

La nocio ke la konceptoj kaj la lingvoj limigas la kognan percepton estas nomata lingva relativismo, kaj ĝi priskribas la manierojn laŭ kiuj diversaj kulturoj povas suferi malfacilojn por memori aŭ reteni informaron pri la objektoj aŭ konceptoj por tiuj al kiuj mankas identigiloj en la lingvo. La inuitoj posedas, por eksemplo, 50 formojn por diri "blanka". Kaj, kvankam la popolo de Himboj de Namibio ne posedas vorton por la blua koloro, ili scipovas facile distingi nunacojn de la verda koloro kiuj al aliaj popoloj estas ne tiom facile distingeblaj.[6] Estas ankaŭ biologiaj diferencoj inter la homaj seksoj pri la percepto de la koloro: la oranĝa koloro povas aspekti pli ruĝeca por viroj ol por virinoj, kaj la verda ĉiam aspektas pli brila por virinoj ol por viroj, kiuj ĉiam vidas nuancon pli flavecan, inter aliaj malsimilecoj.[7]

Koloroj en arto redakti

 
Diptiko de Melun, de Jean Fouquet, ĉirkaŭ 1450. Kombino de koloroj ruĝaj, bluaj kaj blankecaj nuancoj.

La uzado da koloroj jam aperis en kelkaj ekzemploj de prahistoriaj rokpentraĵoj, kiel en Groto Lascaux kaj en Kaverno Altamira sed ankoraŭ kun limigita gamo pro la malmultaj disponeblaj naturaj pigmentoj, ĉefe inter ruĝe brunaj kaj nigraj koloroj. Ankaŭ en la Ceramiko de antikva Grekio oni uzis dekomence ĉefe kombinojn de ruĝa kaj nigra koloroj, sed la antikvgreka pentrarto jam faris primitivan uzadon de polikromio. La pentrarto progresis en la epoko de la Romia Imperio, inklude tiun prakristanan kaj ties sukcedan, tiun bizancan, kio markis la vojon de la mezepoka pentrarto kaj en aspektoj de ikonografio kaj de simbolismo de koloro (mantelo de la Virgulino, tuniko de Kristo) kaj en teknikoj (ilustrigo de manuskriptoj, freskoj, mozaikoj kaj tempero sur ligno) kaj en preferataj pigmentoj, devenaj el Antikveco fakte multekostegaj: oro por flava, dum alia valormetalo arĝento estis malpli uzita -Codex Argenteus-), purpuro (rezervita dekomence por la romiaj imperiestroj kaj por la plej altaj ekleziestroj) por la ruĝa koloro, spite la fakton ke aktuale purpura estas konsiderata intermeza nuanco inter blua kaj ruĝa.

La pentrarto de la romanika arto jam uzas plenan gamon de koloroj en konturitaj areoj sen miksoj aŭ nuancojn, kio ja estos atingo de la gotika pentrarto ekzemple por nuancoj de hela rozkoloro por vizaĝoj de sanktuloj kaj aliaj religiaj figuroj. La malfrugotika pentrarto jam povas esti konsiderita la unua moderna stilo en uzado de koloroj, nuancoj, pigmentoj ktp. Koloremo estis unu el la distingigaj trajtoj de la venecia sokolo, kiu profitis el sia situo en la ĉefa merkato de ekzotaj produktoj (kie estas tiu de pigmentoj) kaj pro la malhelpo de humideco por la pentrarto de fresko (kiu estis la tekniko preferita de la florenc-roma skolo).

Koloroj en muziko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sonkoloro.

Koloro en muziko rilatas al la tembro de muzikinstrumento.

Koloroj en politiko redakti

 
Ruĝa flago de la Sovetunio.

Historie la koloroj estis uzitaj por standardoj kaj flagoj, kiuj ĉefe en bataloj utilis por identigi la partiojn de la luktantoj. Foje la koloroj de standardoj iel kongruis kun la heraldikaj uzoj kaj la neceso de simbolismo por la elstarigo de la senjoroj en la socio de feŭdismo.

La politikaj koloroj estas serio de koloroj kiuj, asociaj al diversaj politikaj ideologioj, estas uzataj kiel signo kaj simbolo de identigo kaj kiel kolektiva identigilo, plejparte koincida kun tiu de flagoj aŭ aŭ de alia aspekto de la politika simbolaro, partikulare la koloro de ĉemizoj. Tamen foje la uzo de kelkaj koloroj koincidas en politikaj ideologioj tre kontraŭaj inter si.

Koloroj kiel blua kaj ruĝa estas inter la plej uzataj pro ties asocio respektive al la dekstro kaj al la maldekstro. Ili havas tradicion eĉ pli antikvan ol la propra deveno de la koncepto de politika spektro (dekstro-maldekstro) originita en la Franca Revolucio, ĉar la opozicio de blua kontraŭ ruĝa en esprimo tre etendita por referenci al la sociaj diferencoj: nome la opozicio inter blua kaj ruĝa sango, nome la tendencoj al la privilegioj de la nobelaro kaj al la rajtoj de la popolo. Aliflanke, ankaŭ la opozicio de ruĝa kaj nigra estis uzata similcele, kiel en la titolo de la romano de Stendhal, La Ruĝo kaj la Nigro, kio aludas al la opozicio inter uniformoj (simbolo de la Revolucio) kaj sutanoj (simbolo de la Antikva Reĝimo).

 
Ofte uzata flago de anarki-sindikatismo. Ĝi kombinas la ruĝan koloron de la socialismaj revolucioj kun la nigra koloro tipa de anarkiismo.

Kontraste kun tre ĝenerala uzado de la ruĝa koloro por la maldekstro (socialismo, rajtoj de laboristoj ktp.) kaj de la blua koloro por la dekstro (konservatismo, kapitalismo ktp.), en Usono estas la Demokrata Partio, iom pli maldekstrema ol la Respublikana Partio, kiu uzas la bluan kaj inverse. Ĉefe ĉar la evoluo de ambaŭ partioj ŝanĝiĝis laŭlonge de la historio.

Koloraj revolucioj estas termino uzata de la amaskomunikilaro por priskribi la protestmovadojn en nombro da landoj, kiuj ekestis sociajn kaj politikajn ŝanĝojn. Tiaj movadoj estas ekzemple la Revolucio de la rozoj en Kartvelio (2003), la "Purpura revolucio" en Irako (2003-2005), la Oranĝa Revolucio en Ukrainio (2004/2005), la Tulipa revolucio en Kirgizio (2005), la "Blua Revolucio" en Kuvajto (2005), la "Cejanblua Revolucio" (Ploŝĉa-2006) en Belorusio (2006), la Safrana Revolucio en Birmo (2007), la Verda Revolucio en Irano (2009).

El naciisma vidpunkto determinitaj kombinoj de koloroj estis uzataj por diversaj mondoregionoj, partikulare por Tutafrikaj koloroj, Tutslavaj koloroj kaj Tutarabaj koloroj. Tutafrikaj koloroj estas triopo de verdo kaj ruĝo kun flavo aŭ nigro; flagoj kun tiuj koloroj estas en 23 afrikaj ŝtatoj, krome en ses karibaj ŝtatoj, kien afrikdevenaj popoloj kunportis sian afrikanecon. Nigro estas la haŭtkoloro de afrikanoj, ruĝo reprezentas la sangon de afrikanoj verŝitan dum la kolonia periodo de Afriko, flavo simbolas la oron kaj riĉaĵojn de Afriko, kaj verdo aludas al la verdaj pejzaĝoj de la kontinento. La tutslavaj koloroj estas bluo, blanko kaj ruĝo, prenitaj el la Flago de Rusio, siavice inspirita el la Flago de Nederlando, kaj pli homogene ili aperas en flagoj de 18 eŭropaj ŝtatoj, entoj kaj popoloj, dum nur por Bulgario la bluo estas anstataŭita per verdo. Tutarabaj koloroj estas ruĝo, nigro, blanko kaj verdo; ili aperas en la flagoj de Egipto, Irako, Jordanio, Kuvaito, Palestino, Somalilando, Sudano, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Araba Demokratia Sahara Respubliko, Jemeno kaj Libio.

Simboleco redakti

Koloroj ĝenerale havas sian simbolecon, kaj ĉiu kolora kampo partikulare, estas asociata kun determinataj signifoj kiuj estis konfirmitaj en diversaj epokoj kaj kulturoj, kvankam ili povis ekhavi novajn signifojn sekvante ŝanĝojn en kutimoj, teknologio kaj historiaj okazaĵoj.

Ruĝa redakti

 
Instalaĵo de la Sankt-Valentena tago.

La ruĝa estas baza koloro, nome varma, dinamikaj kaj ekscita koloro. Ofte tiu koloro estas asociata kun amo, pasio kaj volupto. Ĝi estas uzata tiukadre ekzemple kun la Sankt-Valentena tago.[8] Ĝi povas esti uzata por indiki danĝeron aŭ averto, sed ankaŭ estas asociata kun la gravo. Por ekzemplo, ĝi estas uzata por signaloj de haltigo kaj por vestoj kaj ĉefe kamionoj de fajroestingistoj.[9] En Ĉinio, la ruĝa koloro estas uzata ofte por simboligi la bonan sorton aŭ la feliĉon, kaj por multaj festotagoj kaj nuptoj.[10]

Verda redakti

 
Esperanto-flago.

La verda koloro estas uzata plej ofte por reprezenti la naturo, la vegetaĵaron, la plantoj, la kuracadon kaj la fekundecon, ĉar estas koloro fakte dominanta en la naturo. Ĝi estas simbolo de sereneco kaj espero: pro tio estis elektita kiel koloro de Esperanto kaj de la esperanta flago. Ĝi povas esti trankviliga koloro, sed ankaŭ estas uzata en determinataj landoj por simbolo de mono, de avaremoĵaluzo.[11] En kelkaj lingvoj diri, ke iu estas 'verda' signifas, ke estas nesperta, malmatura aŭ nova.[12]

Blua redakti

 
La Ĉieliro de la Virgulino (1577–1579}, Arta Instituto de Ĉikago); la Virgulino Maria kun blua vesto.

La blua estas baza koloro, la ĉefa malvarma koloro. Estas la koloro de la oceano kaj de la ĉielo, sed pri tio estas multaj polemikoj kaj tradiciaj miskonsideroj; ĝi estas ofte simbolo de sereneco, stabileco kaj inspiro.[13] Ĝi sugestas ripozon, enmemiĝon kaj solecon, la abstraktan koncepton de la ĉielo kaj akvon. Estas la koloro de trankvileco kaj simbolo de fidindeco.[14] Por la Katolika Eklezio, la Virgulino Maria estas reprezentara ofte kun blua vesto aŭ mantelo, por simbolo de la gracio kaj pureco (dipatrino sen patro).[15] La blua koloro estas ofte uzata por vestoj kaj dormoĉambroj de virbeboj, dum la roza koloro estas uzata por inbeboj, sed tiu kutimo estas lastatempe disputita.[16] En Hispana literaturo la blua koloro estas ikono de la movado nomita "modernismo" de fino de la 19-a jarcento, kiel simbolo de senfineco, sensa idealismo (ĉielo); tiukadre mejloŝtona verko de Rubén Darío titoliĝis "Azul...", tio estas simple "blua". En Usono la blua koloro estis asociita al la apero de muzika stilo bluso, kun iom negativa aludoj al deprimo; sed tiu afero estas ankoraŭ studata.[17] [18] [19]

Blanka redakti

La blanka koloro estas simbolo de perfekteco, pureco, fido, senkulpeco, mildeco ktp. En orientaj landoj blanko estas koloro de funebro, male al multaj socioj okcidentaj kie estas uzataj nigro tiucele.[20] La virnoj kiuj venas al nupto uzas en multaj socioj blankajn (tre ofte solenegajn) vestojn kiuj enmodiĝis kiel simbolo de virgeco, nome de pureco, kvankam iam pli modaj estis nigraj vestoj.[21] Por kelkaj afrikaj popoloj, blanko estas koloro asocia kun la mortintaj prauloj, kun spiritoj.

Nigra redakti

 
Simbolo de funebro: poŝtmarko konmemoranta la atencojn de la 11-a de Marto en Madrido.

La nigra koloro, en la kulturo de Okcidento, estas konsiderata negativa koloro kaj ĝenerale estas simbolo de morto, doloro, deprimo, malbono ktp., ekzemple en nigra magio. Tamen en Feng Ŝui la nigra koloro rilatas al harmoniigo de hejmo, oficejo kaj aliaj medioj, asocia kun akvaj elementoj kaj estas sugesto de povo, mistero kaj trankvileco.[22] La homoj kutimas vesti nigre por funebro, kvankam tiu praktiko pli kaj pli elmodiĝas.[23] Aktuale vesti nigre asocias kun seriozeco en negocoj, en preparo por altnivelaj profesioj ktp.

Flava redakti

 
Flava ridetulo.

Flava estas baza koloro, lumeca. Estas koloro ofte asocia kun la lumo el Suno kaj la kontenteco.[24] Sed foje estas uzata asocie kun envio, frenezeco, malkuraĝo, timo, feliĉo, optimismo ktp. Al infanoj plaĉas tiu brila koloro kaj pro tio ĝi estas uzata por komercigi porinfanajn produktojn;[25] tiukadre ĝi estas uzata en Usono por la lernejaj busoj, same kiel por taksioj, ĉar estas rimarkinda koloro, ĉefe kombine kun nigro.

Roza, lavenda kaj viola redakti

La roza kaj la lavenda koloroj estas asociaj kun mildeco, ineco, infaninoj, gracio, eleganteco, dolĉeco kaj amo.[26] Tamen, iam oni konsideris la rozan koloron kiel vira markilo, ofte uzata por virbeboj; nur komence de la 20-a jarcento oni interŝanĝis la rolojn de sekso de la roza kaj la blua.[27] Oni asocias al roza koloro ankaŭ sentojn de amirkeco, afekcio, harmonio, interna paco kaj alproksimiĝemo. Kaj ruĝa kaj roza reprezentas amon, sed dum ruĝa reprezentas varon, ardon kaj pasion, la roza reprezentas amaferon kaj ĉarmon.[26]

La viola koloro simbolas la tristecon, la misteron kaj la mistikismon.

Koloroj en industrio: Kolorigiloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolorigilo.

Kolorigilo estas ĝenerala termino uzata por ajna kemia substanco kiu estas kapabla havigi tinkturojn, uzataj por doni koloron al produktoj de la tekstila, kosmetika kaj nutra industrioj. La kolorigiloj estis uzitaj ekde la pratempoj. En la prahistorio jam oni uzis diversajn materiojn de vegetala (ekzemple de juglando) kaj animala (ekzemple graso kaj sango) devenoj, same kiel de diversaj mineraloj.

Koloroj en liturgio de la katolika eklezio redakti

 
Pastrovesto (kazublo) de ruĝa koloro.

Liturgiaj koloroj estas nomitaj la koloroj de la mes-vestoj, ĉefe por kazubloj, sed ne nur, por la diversaj tempoj de la liturgia jaro kaj por la unuopaj kristanaj festoj. En okcidenta katolika eklezio jenaj koloroj rilatas al jenaj okazaĵoj:

  • blanka: paska tempo, kristnaska tempo, festoj de la Sinjoro, festoj de sanktuloj (escepte de martiroj). Tiu rilatas ĉefe al la povo de Kristo kiel savanto, kaj la povo de la komunio, per kiu la kredanto akceptas la Dion en sin mem (komunio, Kristokorpa festo, ktp).
  • viola: advento, karesmo, pentofaro, eventuale ankaŭ funebraj ceremonioj kaj memoro pri mortintoj (se ne nigra).
  • verda: ordinara tempo, tiu koloro estas plej uzata laŭlonge de la jaro.
  • ruĝa: palmodimanĉo, sankta vendredo, pentekosto, martiroj; tiu koloro rilatas al sango verŝita, ekzemple de Kristo, por atingi la elaĉeton de la homaro, respektive de la kredantaro.
  • roza (se ne je dispono, viola): la 3-a adventa dimanĉo (Gaudete) kaj la 4-a karesma dimanĉo (Laetare), plej malmulte uzata koloro.
  • nigra: funebraj ceremonioj, memoro pri mortintoj (nun-tempe ofte anstataŭigita per la viola por eviti tro negativajn konotaciojn, ja morto ne estas fino sed aliro al la alia vivo).
  • blua (neoficiale, laŭ loka kutimo): festoj de Maria (vidu supre simbolecon de blua koloro).

Koloroj en la naturo redakti

Proverboj redakti

Ekzistas proverboj pri koloro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[28]:

  •  
     De sama koloro, de sama valoro. 
  •  
     Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. 

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  2. Azorín, samloke.
  3. PIV NPIV Alirita la 31an de Januaro 2021.
  4. «Menón». Diálogos II. 76d: Editorial Gredos. 2007. p. 289. ISBN 978-84-473-5020-9.
  5. 5,0 5,1 5,2 Ventura, Dalia (21a de februaro 2016). «¿Por qué muchas civilizaciones antiguas no reconocían el color azul?». News. BBC Mundo. Konsultita la 31an de Januaro 2021.
  6. Miguel Trula, Esther (25a de februaro 2017). «¿Por qué en la antigüedad nadie podía ver el color azul?». Magnet. Konsultita la 31an de Januaro 2021.
  7. Some, Awe (10a de decembro 2016). «Por fin se explica por qué hombres y mujeres perciben los colores de forma diferente». La Vanguardia. Konsultita la 31an de Januaro 2021.
  8. «valentine - Google Search». www.google.com Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  9. [ http://www.rocklandfirefighters.org/?zone=/unionactive/view_article.cfm&HomeID=50076&page=Fire20Department20Traditions «Why are fire trucks red?».] www.rocklandfirefighters.org. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  10. «Color Symbolism in Chinese Culture: What do Traditional Chinese Colors Mean?». Color-Meanings.com. 16a de Januaro 2015. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  11. «Meaning of The Color Green |». Bourn Creative. 2011. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  12. «Green definition and meaning | Collins English Dictionary». www.collinsdictionary.com (en angla). Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  13. «Meaning of The Color Blue |». Bourn Creative. 15a de Januaro 2011. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  14. «Blue Color Meaning - The Color Blue». Color-Meanings.com. 1a de Marto 2013. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  15. «Why is the Blessed Virgin Mary always wearing blue?». Aleteia — Catholic Spirituality, Lifestyle, World News, and Culture. 24a de Junio 2017. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  16. Wolchover, Natalie (1a de Aŭgusto 2012). «Why Is Pink for Girls and Blue for Boys?». Live Science. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  17. Davis, Francis. The History of the Blues. New York: Hyperion, 1995.
  18. Eric Partridge, A Dictionary of Slang and Unconventional English, 2002, Routledge (UK), ISBN 978-0-415-29189-7
  19. Tony Bolden, Afro-Blue: Improvisations in African American Poetry and Culture, 2004, University of Illinois Press, ISBN 978-0-252-02874-8
  20. «Meaning of The Color White |». Bourn Creative. 5a de Decembro 2010. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  21. Davis, Lexxi. «Why Do Brides Wear White? And Other Questions». Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  22. «Black Color Psychology - Black Meaning & Personality». Color Psychology. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  23. Jalland, Pat (7a de Novembro 1996). «Death and the Victorian Doctors». Death in the Victorian Family. Oxford University Press. pp. 77-97. ISBN 9780198201885. doi:10.1093/acprof:oso/9780198201885.003.0005.
  24. Morton, Jill. «Yellow». www.colormatters.com Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  25. «Meaning of The Color Yellow |». Bourn Creative 5a de Februaro 2011. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  26. 26,0 26,1 [https://www.bourncreative.com/meaning-of-the-color-pink/ «Meaning of The Color Pink |». Bourn Creative. 15a de Novembro 2010. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  27. Ant, Puja Bhattacharjee, CNN Animation by Giant. [https://edition.cnn.com/2018/01/12/health/colorscope-pink-boy-girl-gender/index.html «The complicated gender history of pink». CNN. Konsultita la 1an de Februaro 2021.
  28. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-22.

Bibliografio redakti

  • Josef Albers (trad. Claude Gilbert), L'interaction des couleurs, Hazan, 2013 (1a eld. 1963).
  • Philip Ball (trad. Jacques Bonnet), Histoire vivante des couleurs [«Bright Earth: The Invention of Colour»], Paris, Hazan, 2010.
  • Maurice Déribéré, La couleur, Paris, PUF, kol. «Que sais-je?» (no 220), 2014, 12a eld. (1a eld. 1964).
  • Richard Gregory, L'œil et le cerveau: la psychologie de la vision [«Eye and Brain: The Psychology of Seeing»], De Boeck Université, 2000.
  • Yves Le Grand, Optique physiologique: Tome 2, Lumière et couleurs, Paris, Masson, 1972, 2a eld..
  • Küppers, Harald. Fundamentos de la teoría de los colores. Barcelona: Gustavo Gili SA. ISBN 968-887-203-2.
  • Parramón, José María (1993). El gran libro del color. Barcelona: Parramón SA. ISBN 84-342-1208-0.
  • Zelanski, Paul kaj Fisher, Mary Pat (2001). Color. Madrid: Tursen SA/ M. Blume. ISBN 84-89840-21-0.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti