Irizecoirizado (greke Ιρις, iris signifante ĉielarko, konata ankaŭ kiel goniokromeco) estas ĝenerale konata kiel propraĵo de iaj surfacoj kiuj ŝajnas ŝanĝi koloron laŭ ŝanĝoj al la angulo de rigardado. Irizeco povas esti komune vidata en sapobobeloj, papilioflugiloj, markonkoj ktp. Tio estas fenomeno, en kiu objekto, depende de la perspektivo, aperas en diversaj koloroj.

Irizeco de sapovezikoj
Ino de ora cervoskarabo havas tre irizecan karapacon
La irizeco de la flugiloj de la papilio Morpho didius.
La irizeco de la plumoj de sturnedo granda lamprotorno.

Per refrakto kaj interfero de la lumo je la surfaco de objekto, brilas tiu objekto en la koloroj de la ĉielarko. La koloroj dependas de la observangulo. Irizeco estas karakteriza en la aspekto de la meleagrenoj (perlokonkoj) kaj sapovezikoj. Pro la ofte intensaj koloroj oni sentas la irizecon kiel belan.

Ĉar la irizeco dependas de la observangulo, oni ne povas kapti ĝin per kutima fotografio, sed nur per holografio.

Priskribo redakti

Irizeco estas vida fenomeno de surfacoj ĉe kiuj ŝanĝoj de koloronuancoj estas vidataj laŭ ŝanĝoj kiuj respondas al la angulo el kiu oni rigardas la surfacon.

Irizeco estas kaŭzata de multopaj reflektoj el mult-tavolaj, duontravideblaj surfacoj sur kiuj fazoj kaj interferoj de la reflektoj modlas la falantan lumon (per amplifiko aŭ malamplifiko de iuj frekvencoj pli ol aliaj).

Etimologio redakti

La vorto irizeco devenas parte el la latina vorto irizo, kiu signifas "ĉielarko", kiu siavice devenas el la diino Irizo de la Greka mitologio, kiu estas personigo de la ĉielarko kaj agadis kiel mesaĝisto de la gedioj.

Goniokromeco devenas el grekaj vortoj gonia, kiu signifas "angulo", kaj ĥroma, kiu signifas "koloro".

Fotografio redakti

Ĝenerale fotografio kaptas nur la specifan efikon de irizeco (ne la fenomenon mem), ĉar la fenomeno estas esence tridimensia (kaj fotografio reprezentas ilin per nur du); tamen irizeco povas esti reproduktata de holografio (kiu inkludas fazajn informojn).

Ekzemploj redakti

Bildaro redakti