Ĝenerale, laŭ PIV2, la termino Fazo signifas : ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno.
Tiu ĉi artikolo temas pri fazo kiel parto de perioda procezo. Fazo estas ankaŭ uzata en:

Ĉe fiziko, fazo priskribas la relativan pozicion de iu karakterizaĵo (tia, kia pinto aŭ malpinto) de ondoformo, kompare al la sama karakterizaĵo ĉe iu dua ondoformo. Fazo povas mezuriĝi laŭ tempo, distanco, frakcio de la ondolongo, aŭ kiel angulo laŭ radianoj.

Jen du ondoj A kaj B:

Ondoj samfazaj:

Ondoj kunigitaj:

Kaj A kaj B havas samajn amplitudojn kaj samajn ondolongojn.

Evidentas, ke la pozicioj de la pintoj (X), la malpintoj (Y), kaj la transnuliĝaj punktoj (Z) de la du ondoj ĉiuj samlokas. La faza malsameco inter la du ondoj tiel estas nulo; aŭ, oni diru ke la ondoj estas samfazaj.

Se oni sumas la du samfazajn ondojn A kaj B (ekzemple, ili estu du lumondoj brilantaj sampunkten), la rezulto estus tria ondo kun la sama ondolongo kiun havas A kaj B, sed kun duobla amplitudo. Tion oni nomas pozitiva interferado.

Nun, jen la du ondoj A kaj C:

Ondoj malfazaj:

Ondoj kunigitaj:

A kaj C ankaŭ samas laŭ amplitudo kaj ondolongo. Tamen, evidentas ke malgraŭ la koincido de la transnuliĝaj punktoj (Y) inter A kaj C, la pozicioj de la pintoj kaj malpintoj malas. Tio estas: iu X ĉe A respondas je Y ĉe C, kaj male. Tiel ĉi, oni diru ke la du ondoj estas malsamfazaj: la faza malsameco inter la du ondoj estas π radianoj, aŭ duono de la ondolongo (λ/2).

Se oni sumus la ondojn A kaj C, la rezulto estas ondo kun amplitudo de nulo. Tio nomiĝas negativa interferado.

Ankaŭ nun jen la ondoj A kaj D:

Ondoj kvadraturaj:

Ondoj kunigitaj:

Tie ĉi, iu pinto (X) ĉe ondo A respondas je transnuliĝo (Z) ĉe B; transnuliĝo respondas je pinto, ktp. Oni diru ke la ondoj A kaj D estas kvadraturaj: malsamfaze precize je π/2, aŭ λ/4. Ĉi tiun interrilaton havas la matematikaj funkcioj sinuso(x) kaj kosinuso(x).

Vidu ankaŭ redakti