Planedo
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Planedo (apartigilo) |
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo, Bruna nano aŭ simila astro, ne estante stelo mem.[1] La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto. Pli precizan difinon donis la Internacia Astronomia Unio en 2006 (vidu malsupre).
Planedo | |
speco de astro vd | |
![]() | |
speco de astro | |
---|---|
Fizikaj ecoj | |

Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn; Sedno estis tiam ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.
Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):
- Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
Samtempe, IAU difinis kiel nanoplanedon ĉielan korpon respondantan al ĉiuj kriteroj, krom la balaado de sia orbito. Formale, nanoplanedo ne estas planedo. Oni konas nuntempe naŭ nanoplanedojn en la sunsistemo: Cereso, Orko, Plutono, Makemako, Kvavaro, Haŭmeo, Gongongo, Eriso kaj Sedno. Sed la listo povas pli- aŭ malpli-longiĝi.[2][3][4] Multaj fakuloj tamen plue aplikis la terminon planedo pli amplekse, inkludante nanajn planedojn same kiel rondoformajn satelitojn kiel la Luno.[5]
Historio
redaktiLa vorto planedo devenas el πλανάσθαι (planasthaj), verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro". Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj („fikssteloj“) videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili havas propran moviĝon (kio nudokule ne videblas ĉe la fiksaj steloj). Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
La ideo de planedoj evoluis dum la historio de astronomio, de la diaj lumoj de antikveco ĝis la teraj objektoj de la scienca epoko. La koncepto disetendiĝis por inkludi mondojn ne nur en la Sunsistemo, sed ankaŭ en amasoj da aliaj ekstersunaj sistemoj. La konsento pri tio, kio kalkulatas kiel planedo, kontraste al aliaj objektoj, ŝanĝiĝis plurajn fojojn. Ĝi antaŭe ampleksis asteroidojn, lunojn kaj nanajn planedojn kiel Plutono,[6][7][8] kaj daŭre ekzistas iu malkonsento hodiaŭ.[8]
Antikvaj planedoj
redaktiEn la antikvula menso estis sep planedoj (kiuj estis videblaj sen helpiloj): Luno, Marso, Merkuro, Jupitero, Venuso, Saturno kaj Suno. La planedoj ne estis konsiderataj kiel mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iradas ĉirkaŭ la Tero, tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj (escepte de sabato kaj dimanĉo tiuj nomoj influis ankaŭ la esperantajn nomojn). La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
Antikvaj civilizacioj kaj klasikaj planedoj
redaktiLa kvin klasikaj planedoj de la Sunsistemo, estante videblaj por la nuda okulo, estis konataj ekde antikvaj epokoj kaj faris gravan efikon sur mitologio, religia kosmologio, kaj antikva astronomio. En antikvaj epokoj, astronomoj notis kiel kelkaj lumoj moviĝas tra la ĉielo, opone al la "fiksaj steloj", kiuj tenis konstantan relative pozicion en la ĉielo.[9] Antikvaj grekoj nomis tiujn lumojn πλάνητες ἀστέρες (planētes asteres) nome vagantaj steloj aŭ simple πλανῆται (planētai), vagantoj[10] el kiu devenas la nuntempa vorto "planedo".[11][12][13] En antikva Grekio, Ĉinio, Babilono, kaj fakte ĉiuj antaŭ-modernaj civilizacioj,[14][15] preskaŭ universale oni kredis, ke la Tero estis centro de la Universo kaj ke ĉiuj "planedoj" cirklis ĉirkaŭ la Tero. La tialoj por tiu percepto estis, ke la steloj kaj la planedoj ŝajnas ĉirkaŭ la Teron ĉiutage[16] kaj la ŝajnaj perceptoj pere de la komuna senco ke la Tero estas solida kajk stabila kaj ke ĝi ne moviĝas, sed male ripozas.[17]
Babilono
redaktiLa unua konata civilizacio kiu havis funkciantan teorion pri planedoj estas tiu de la Babilonianoj, kiuj vivis en Mezopotamio en la unua kaj dua jarmiloj a.n.e. La plej malnova survivanta priplaneda astronomia teksto estas la Babilonia Venus-tabuleto de Ammisaduka, kopio de la 7a-jarcento a.n e. de listo de observaĵoj de la movoj de la planedo Venuso, kiu probable datas de tiom frue kiom de la dua jarmilo a.n.e.[18] La MUL.APIN estas paro de kojnoskribitaj tabuletoj datitaj de la 7-a jarcento a.n.e. kiu markas movojn de la Suno, la Luno kaj la planedoj laŭlonge de la jaro.[19] La malfrua Babilonia astronomio estas la origino de la okcidenta astronomio kaj je de ĉiuj okcidentaj klopodoj por precizaj sciencoj.[20] La Enuma anu enlil, verkita dum la periodo de la Nov-Asiria Imperio en la 7-a jarcento a.n.e.,[21] enhavas liston de omenoj kaj de iliaj rilatoj kun variaj ĉielaj fenomenoj kiel la movoj de la planedoj.[22][23] La malsupraj planedoj Venuso kaj Merkuro kaj la supraj planedoj Marso, Jupitero, kaj Saturno estis ĉiuj identigitaj de Babiloniaj astronomoj. Tiuj restos la nuraj konataj planedoj ĝis la invento de la teleskopo en frumodernaj tempoj.[24]
Grek-Romia astronomio
redaktiLa antikvaj grekoj dekomence ne havigis tiom multan gravon al la planedoj kiel la Babilonanoj. En la 6-a kaj 5-a jarcentoj a.n.e., la Pitagoranoj ŝajne disvolvigis sian propran sendependan planedan teorion, kiu konsistis en la Tero, Suno, Luno kaj planedoj ĉirkaŭ "Centra Fajro" de la centro de la Universo. Oni diras, ke Pitagoro aŭ Parmenido estis la unuaj kiuj identigis la vesperan stelon (Hespero) kaj la matenan stelon (Fosforo) kiel unu kaj la sama (Afrodito, greka koresponda kun la Latina Venuso),[25] kvankam tio delonge estis konata en Mezopotamio.[26][27] En la tria jarcento a.n.e., Aristarko el Samoso proponis suncentrisman sistemon, laŭ kiu la Tero kaj la planedoj evoluas ĉirkaŭ la Suno. La tercentrisma sistemo restis hegemonia ĝis la Scienca Revolucio.[17]
Ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.n.e., dum la Helenisma periodo, la grekoj ekdisvolvis siajn proprajn matematikajn skemojn por antaŭdiri la poziciojn de la planedoj. Tiuj skemoj, kiuj estis bazitaj sur geometrio anstataŭ la aritmetika bazo de Babilonanoj, finfine superis la teoriojn de Babilonanoj laŭ komplekseco kaj kompleteco kaj enhavas plimulton de astronomiaj movoj observitaj el la Tero pere de nuda okulo. Tiuj teorioj atingus sian kompletan esprimon en la Almagesto verkita de Ptolemeo en la 2-a jarcento n.e. Tiom kompleta estis la dominado de la modelo de Ptolemeo ke ĝi superis ĉiujn pli fruajn verkojn pri astronomio kaj restis la definitiva astronomia teksto en la okcidenta mondo dum 13 jarcentoj.[18][28] Por grekoj kaj romianoj, estis sep konataj planedoj, el kiuj ĉiuj supozeble ĉirkaŭas la Teron laŭ la kompleksaj reguloj verkitaj de Ptolemeo. Ili estis, laŭ pliiĝanta ordo el la Tero (laŭ la ordo de Ptolemeo kaj uzante modernajn nomojn): la Luno, Merkuro, Venuso, la Suno, Marso, Jupitero, kaj Saturno.[13][28][29]
Mezepoka astronomio
redaktiPost la Falo de la Okcidenta Romia Imperio, astronomio disvolviĝis plu en Barato kaj en la mezepoka Islama mondo. En 499 n.e., la barata astronomo Aryabhata proponis planedan modelon kiu klare aligis terrotacion ĉirkaŭ ties akson, kion li klarigis kiel la kaŭzo de tio kio ŝajnas okcidentena movado de la steloj. Li teoriumis ankaŭ ke la orbitoj de la planedoj estas elipsaj.[30] La sekvantoj de Aryabhata estis aparte fortaj en Suda Barato, kie liajn principojn pri la ĉiutaga rotacio de la Tero, inter aliaj, sekvis nombraj duarangaj verkoj bazitaj sur ili.[31]
La astronomio de la Islama Orepoko disvolviĝis ĉefe en Mezoriento, Centrazio, Al-Andalus, kaj Nordafriko, kaj poste en Ekstrema Oriento kaj Hindio. Tiuj astronomoj, kiel la polimato Ibn al-Haytham, ĝenerale akceptis tercentrismon, kvankam ili disputis la ptolemean sistemon de epicikloj kaj serĉis alternativojn. La astronomo de la 10-a jarcento nome Abu Sa'id al-Sijzi akceptis, ke la Tero rotacias ĉirkaŭ sian akson.[32] En la 11-a jarcento, la Pasado de Venuso estis observita de Aviceno.[33] Lia samtempulo Al-Biruni cerbumis metodon determini la radiuson de la Tero uzante trigonometrion kiu, male al la malnova metodo de Eratosteno, postulis nur observojn el unusola monto.[34]
Modernaj planedoj
redaktiLa nombro de astroj difinitaj kiel planedoj en la sunsistemo ŝanĝiĝis plurfoje dum la lastaj 500 jaroj. Kvin el ili estis konataj ekde la krepusko de la historio: Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno, kaj apud ili la Luno kaj Suno ankaŭ estis konsiderataj planedoj en la tercentra modelo.
Giordano Bruno estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, li vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La similigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galilejo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
Konsekvence de daŭra forlaso de la tercentra modelo kaj la akcepto de la heliocentra modelo en la 16-a jarcento, la Tero estis aldonita al la listo de planedoj, kaj la suno kaj luno estis forigitaj de ĝi. Kun la malkovroj de Urano, Neptuno kaj iuj asteroidoj, la listo ŝveliĝis al 23 planedoj en 1851. En 1852 ĉiuj asteroidoj estis forigitaj kaj restis nur ok planedoj, al kiuj Plutono estis aldonita en 1930. La tri planedoj de la Sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono, tiu lasta ekde 2006 jam ne plu planedo) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
En 2006, la Internacia Astronomia Unio decidis ŝanĝi la difinon de planedo kaj difinis novan tipon - la nanplanedon (aŭ foje malpli formale alinomataj planedetoj), difino kiu inkluzivas Kereson, Plutonon, Erison, Haŭmeon kaj MakeMakon. Astronomoj nun konas pli ol 150 000 objektojn orbitantajn ĉirkaŭ la Suno, kaj ili estas klasifikitaj laŭ malsamaj kategorioj: planedoj, nanaj planedoj, transneptunaj objektoj, asteroidoj, kometoj, centaŭroj kaj aliaj malgrandaj objektoj en la sunsistemo.
La plejparto de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. Se luno estas sufiĉe granda, ĝi povas efiki al la planedo per tajdaj fortoj kaj tiel stabiligi la turniĝon de planedo ĉirkaŭ ĝia akso.
Planedoj de la Sunsistemo
redaktiLa ok planedoj de la Sunsistemo, en okcidentaj landoj, ricevis nomojn devenaj el la romia mitologio, kaj ili estas jenaj:[35]
En Ĉinio kaj landoj de orienta kulturo, la kvin nudokule videblaj planedoj ricevis nomojn de la kvin elementoj.
- Merkuro : 水星 (la Akva Stelo)
- Venuso : 金星 (la Metala Stelo)
- Marso : 火星 (la Fajra Stelo)
- Jupitero : 木星 (la Ligna Stelo)
- Saturno : 土星 (la Tera Stelo)
Urano kaj Neptuno ricevis respektive la nomojn 天王星 (Stelo de la Ĉiela Reĝo) kaj 海王星 (Stelo de la Mara Reĝo), laŭ la atribuoj de la dioj Urano kaj Neptuno.
La sunsistemaj planetoj estas divideblaj en du kategoriojn:
- La tersimilaj planedoj : Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso.
- La gasgigantoj : Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno.
Supozataj kaj alistelaj planedoj
redaktiPraplaneda disko estas ĉirkaŭstela disko konsistanta el gaso kaj polvo el kiuj formiĝas korpoj (planedoj, nanplanedoj, malgrandaj korpoj kaj iliaj satelitoj). Steloj formiĝas el nubo de gaso kaj polvo kies centra parto kolapsas sur si mem. Tiam, ene de la resta nebulozo, la materio kolektiĝas en disko, kiu naskos la planedojn. Astronomoj parolas pri praplaneda disko.
Hipotezaj planedoj en nia sunsistemo
redaktiOni longe supozis, ke estas ankaŭ aliaj planedoj. Unu el tiuj estis nomata Planedo X, astro kiu perturbas la neptunan kaj plutonan orbitojn. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de siaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭ estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno kaj ke la orbito de Neptuno havas nur etajn malregulaĵojn, kiuj apenaŭ antaŭvidigas malkovron de nova planedo.
Ĝis 2006, ne ekzistis klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estis konsiderataj kiel planedoj, kiel Cereso, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povis havi sian planedecon disputatan, kiel en la kazo de Plutono, kiu nun estas jam eks-planedo.
Alisistemaj planedoj
redaktiLastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunsistemaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. En majo 2011 ilia nombro superis 100. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibra ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivofavoraj planedoj en la najbaraĵo de iu proksima stelo.
La plej tersimila planedo malkovrita (ĝis fino de aprilo 2007) estas Gliese 581 c, kiu rondiras la ruĝan nanon Gliese 581, kune kun eble kvin pliaj planedoj. Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedo trovita en tia ĉirkaŭstela zono, ke eblas akvo en likva stato kaj tiel eventuale eĉ tersimila vivo. La stelo Gliese 581 situas je ĉirkaŭ 20,5-lumjara distanco de nia Suno. La trovon anoncis en aprilo 2007 laborgrupo de astronomoj, sub Stéphane Udry, en la observatorio de la universitato de Ĝenevo en Svislando. Ĝi malkovris la planedon per instrumentoj de la Eŭropa Suda Observejo en Ĉilio.
La 2-an de februaro 2011 NASA eldonis liston de 1.235 probablaj alisunaj planedoj, kiujn malkovris la spacteleskopo Kepler. La listo enhavas 68 eblajn planedojn de ter-simila grandeco (R < 1,25 R🜨) kaj 288 eblajn "super-terojn" (1,25 R🜨 < R < 2 R🜨).[36]
Interstelaj planedoj
redaktiInterstela planedo estas planed-simila objekto ne ligita al orbito-centra suno. Oni nomas tian objekton "objekto de planedeca maso" aŭ planed-masa objekto (PMO).
Tia objekto ne posedas konstantan (al iu ajn sistemo) orbiton, do ĝi ne povas plenumi la kriterion, ke sian orbiton ĝi balais de malpli grandaj objektoj. La nuraj kriterioj, kiuj povus igi ĝin planed-simila, estas la grandeco, la maso/denso kaj la geologia-kemia konsisto.
Pro sia nellumeco la interstelaj planedoj estas malfacile troveblaj. La iom grandaj ne estas facile disigeblaj de brunaj nanoj-
Vagabondaj planedoj
redaktiVagabonda planedo aŭ interstela planedo estas planedo kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo kaj tiel direkte orbitas ĉirkaŭ la galaksio. Aŭ ĝi iam estis parto de planedsistemo antaŭ ol esti forĵetita aŭ ĝi neniam havis rilaton kun alia stelo aŭ bruna nano. Oni pensas ke estas miliardoj da vagabondaj planedoj en la Lakta Vojo.
Ekstergalaksiaj planedoj
redaktiEkstergalaksia planedo (anglalingve: extragalactic planet) estas ekstersunsistema planedo kiu ne situas en la Lakta Vojo (nia galaksio). Pro la tre grandaj distancoj, la malkovro de tiuj planedoj estas malfacila.
Intergalaksiaj planedoj
redaktiIntergalaksia planedo estas planedo kiu situas ekster galaksio. Teorie, ĝi estus ankaŭ ekstergalaksia planedo (ekster la Lakta Vojo) kaj ekstersunsistema planedo (ekster nia sunsistemo). Ĝi povas orbiti ĉirkaŭ intergalaksia stelo aŭ esti vagabonda planedo, kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo. Oni pensas ke tiuj planedoj estas multnombraj kaj devenas de forĵetoj dum interagado de galaksioj.
Kritiko pri la kriterioj de planedeco
redaktiPost la difino de planedeco fare de IAU en 2006 ekestis kritiko, precipe pri la kriterio, ke planedo devas balai sian orbiton de aliaj objektoj. Oni obĵetis, ke tiurilate ankaŭ Tero kaj Jupitero ne estas planedoj. Ebla kompromiso estas la "orbita domineco" (foje nomata "planeda distinganco") de Steven Soter, la rilatumo inter la maso de korpo kaj la maso de objektoj proksimaj al ĝia orbito, kiuj ne estas sinkronigitaj al ĝi (ekz. lunoj).
La orbita domineco havas la avantaĝojn, ke ĝi estas kvante mezurebla kaj tamen prezentas grandan distancon inter la planedoj kaj la nanoplanedoj. Inter la planedoj Urano havas la plej malgrandan dominecon, 24 000, sed ĉiuj nanoplanedoj havas dominecon de malpli ol 1. Plutono havas dominecon de 0,077, eĉ malpli grandan ol Cereso kaj Eriso. La plej grandan dominecon, 1 700 000, havas Tero.
Planedoj en Esperanto
redaktiMarjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro al aludoj al la tiamaj naŭ planedoj de la Sunsistemo.[37]
Notoj
redakti- ↑ Lecavelier des Etangs, A.; Lissauer, Jack J. (1a de Junio 2022). "The IAU working definition of an exoplanet". New Astronomy Reviews. 94: 101641. arXiv:2203.09520. Bibcode:2022NewAR..9401641L. doi:10.1016/j.newar.2022.101641. ISSN 1387-6473. S2CID 247065421. Arkivita el la originalo la 13an de Majo 2022. Alirita la 13an de Majo 2022.
- ↑ IAU 2006 General Assembly: Result of the IAU Resolution votes. International Astronomical Union (2006). Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2014. Alirita 30a de Decembro 2009 .
- ↑ Working Group on Extrasolar Planets (WGESP) of the International Astronomical Union. IAU (2001). Arkivita el la originalo je 16a de Septembro 2006. Alirita 23a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ . What Is A Planet? (21a de Aprilo 2020). Arkivita el la originalo je 22a de Januaro 2022. Alirita 3a de Aprilo 2022 .
- ↑ . The definition of planet is still a sore point – especially among Pluto fans (24a de Aŭgusto 2021). Arkivita el la originalo je 10a de Julio 2022. Alirita 10a de Julio 2022 .
- ↑ What is a Planet? | Planets. Arkivita el la originalo je 26 April 2022. Alirita 2 May 2022 .
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajasteroids
; $2 - ↑ 8,0 8,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajmetzger22
; $2 - ↑ Ancient Greek Astronomy and Cosmology. The Library of Congress. Arkivita el la originalo je 1a de Majo 2015. Alirita 19a de Majo 2016 .
- ↑ Ŝablono:LSJ, Ŝablono:LSJ Alirita la 11an de Julio 2022.
- ↑ Definition of planet. Merriam-Webster OnLine. Arkivita el la originalo je 1a de Junio 2012. Alirita 23a de Julio 2007 .
- ↑ “Planet Etymology”, '.
- ↑ 13,0 13,1 “planet, n”, '. Note: select the Etymology tab
- ↑ (1945) “The History of Ancient Astronomy Problems and Methods”, Journal of Near Eastern Studies 4 (1), p. 1–38. doi:10.1086/370729. 162347339.
- ↑ Ronan, Colin. (1996) “Astronomy Before the Telescope”, Walker, Christopher: Astronomy in China, Korea and Japan. British Museum Press, p. 264–265.
- ↑ Kuhn, Thomas S.. (1957) The Copernican Revolution. Harvard University Press, p. [htt://archive.org/details/cornicanrevolu0008kuhn/e/5 5–20]. ISBN 978-0-674-17103-9.
- ↑ 17,0 17,1 Frautschi, Steven C.. (2007) The Mechanical Universe: Mechanics and Heat. Cambridge [Cambridgeshire]: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-71590-4. OCLC 227002144.
- ↑ 18,0 18,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajpractice
; $2 - ↑ Rochberg, Francesca. (2000) “Astronomy and Calendars in Ancient Mesopotamia”, Jack Sasson: Civilizations of the Ancient Near East III.
- ↑ Aaboe, Asger (1991), "The culture of Babylonia: Babylonian mathematics, astrology, and astronomy", in Boardman, John; Edwards, I. E. S.; Hammond, N. G. L. et al., The Assyrian and Babylonian Empires and other States of the Near East, from the Eighth to the Sixth Centuries B.C., The Cambridge Ancient History, 3, Cambridge: Cambridge University Press, pp. 276–292, (ISBN 978-0521227179)
- ↑ (1992) Hermann Hunger: Astrological reports to Assyrian kings, State Archives of Assyria 8. Helsinki University Press. ISBN 978-951-570-130-5.
- ↑ (1987) “Babylonian Planetary Omens. Part One. Enuma Anu Enlil, Tablet 63: The Venus Tablet of Ammisaduqa.”, Journal of the American Oriental Society 107 (1), p. 93–96. doi:10.2307/602955.
- ↑ (2001) “Understanding Planets in Ancient Mesopotamia”, Electronic Journal of Folklore 16, p. 7–35. doi:10.7592/fejf2001.16.planets. Alirita 6a de Februaro 2008..
- ↑ (2a de Majo 1974) “Babylonian Observational Astronomy”, Philosophical Transactions of the Royal Society 276 (1257), p. 43–50 [45 & 48–49]. doi:10.1098/rsta.1974.0008. Bibkodo:1974RSPTA.276...43S. 121539390.
- ↑ Burnet, John. (1950) Greek philosophy: Thales to Plato. Macmillan and Co., p. 7–11. ISBN 978-1-4067-6601-1.
- ↑ (2008) “Inana and Šukaletuda: A Sumerian Astral Myth”, KASKAL 5, p. 161–172. Alirita 26a de Novembro 2022.. “The Greeks, for example, originally identified the morning and evening stars with two separate deities, Phosphoros and Hesporos respectively. In Mesopotamia, it seems that this was recognized prehistorically. Assuming its authenticity, a cylinder seal from the Erlenmeyer collection attests to this knowledge in southern Iraq as early as the Late Uruk / Jemdet Nasr Period, as do the archaic texts of the period. [...] Whether or not one accepts the seal as authentic, the fact that there is no epithetical distinction between the morning and evening appearances of Venus in any later Mesopotamian literature attests to a very, very early recognition of the phenomenon.”.
- ↑ (Junio 1999) “The identification of Inanna with the planet Venus: A criterion for the time determination of the recognition of constellations in ancient Mesopotamia”, Astronomical & Astrophysical Transactions (en) 17 (6), p. 501–513. doi:10.1080/10556799908244112. Bibkodo:1999A&AT...17..501K. Alirita 13a de Julio 2022..
- ↑ 28,0 28,1 (1997) “Saving the phenomena: the background to Ptolemy's planetary theory”, Journal for the History of Astronomy 28 (1), p. 1–12. doi:10.1177/002182869702800101. Bibkodo:1997JHA....28....1G. 118875902.
- ↑ (1998) Ptolemy's Almagest. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-00260-6.
- ↑ Aryabhata the Elder. Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2022. Alirita 10a de Julio 2022 .
- ↑ Sarma, K. V.. (1997) “Astronomy in India”, Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Kluwer Academic Publishers. ISBN 0-7923-4066-3.
- ↑ (1973) “Cosmology and Religion in Islam”, Scientia/Rivista di Scienza 108 (67), p. 762.
- ↑ “Ibn Sīnā: Abū ʿAlī al-Ḥusayn ibn ʿAbdallāh ibn Sīnā”, The Biographical Encyclopedia of Astronomers.
- ↑ Huth, John Edward. (2013) The Lost Art of Finding Our Way. Harvard University Press, p. 216–217. ISBN 978-0-674-07282-4.
- ↑ "IAU 2006 General Assembly: Result of the IAU Resolution votes". International Astronomical Union. 2006. Arkivita el la originalo la 29an de Aprilo 2014. Alirita la 30an de Decembro 2009.
- ↑ W. J. Borucki kaj aliaj. Characteristics of planetary candidates observed by Kepler, II: Analysis of the first four months of data (angle) (PDF), p. 111. Alirita 2012-12-01 .
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 188-189.