Internacia Astronomia Unio

internacia asocio de astronomoj

La Internacia Astronomia UnioInternacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, International Astronomical Union) estas internacia scienca organizaĵo, kiu unuigas naciajn societojn astronomiajn el la tuta mondo. Ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Scienco. Ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi.

Emblemo de la IAU

La IAU fondiĝis en 1919. Ĝia celo estas antaŭenigi kaj protekti la sciencon de astronomio en ĉiuj ĝiaj aspektoj per internacia kunlaboro. Ĝiaj individuaj membroj estas profesiaj astronomoj el la tuta mondo, je la doktora nivelo aŭ pretere kaj aktivaj en profesia esplorado kaj edukado pri astronomio. Tamen, IAU tenas amikajn rilatojn ankaŭ kun organizaĵoj kiuj inkluzivas amatorajn astronomojn inter la membraro. Kun 8858 individuaj membroj el 85 landoj (el tiuj 66 aliĝintaj landoj; laŭ statistiko en 2006) la IAU grave rolas en la instigado kaj kunorganizado de tutmonda kunlaboro pri astronomio.

Publikan atenton la Unio kaptis la 24an de aŭgusto 2006 en Prago, kiam ĝi akceptis novan difinon de planedo, tiel forigante Plutonon el la listo de planedoj kaj nomante ĝin (kune kun la trans-Neptuna objekto 2003 UB313 kaj la plej granda asteroido Cereso) membro de la nova astrokategorio nanplanedoj.

La jaro 2009 estis deklarita Internacia Jaro de Astronomio fare de la Internacia Astronomia Unio kaj la Eduka, Kultura kaj Scienca Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko. La jaro 2009 markas kvarcent jarojn ekde la unua astronomia uzo de teleskopo fare de Galileo Galilei. Dum la Internacia Jaro de Astronomio okazis multaj edukaj agadoj kaj diversaj projektoj en multaj landoj, kies celo estas alproksimigi la publikon al astronomio. Al la iniciato aliĝis naciaj akademioj de sciencoj en ĉirkaŭ 140 landoj, kune kun la ĉefaj kosmoagentejoj de la mondo (nome NASA, kaj la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA)).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti