Kosmologio

studo de la universo

Kosmoscienco (aŭ kosmologio de greka κοσμολογία – kun la proksimuma signifo scienco pri la universa ordo) estas teoria branĉo de la fiziko kiu temas pri plena konstituo, formo, deveno, evoluo, ktp. de la universokosmo, prenita kiel tuto.

Tipoj de kosmologio redakti

Antikvaj kosmologioj redakti

redaktota

Moderna kosmologio redakti

Moderna kosmologio, laŭ sciencologoj, komenciĝis kiam Edwin Hubble (1889-1953) observis ke la universo estas en ĉiama kaj kontinua ekspansio. Pliprecize, li malkovris ke al kiu ajn direkto oni rigardas, la galaksioj malproksimiĝas el la tero per rapido kiu estas proporcia al ilia distanco el ni. Alivorte, la universo estas ekspansianta, kaj tio signifas ke en pasinteco la objektoj kiuj ĝin konstituas devis esti multe pli proksimaj unu al la alia ol kiom ili nun estas. Tiu malkovro eliminis multajn kosmologiojn de la pasinteco, lasante liberan kampon nur al du: la teorio de la Praeksplodo (Big Bang) de Georges Lemaître (1927), kaj la teorio de la Stacionara Universo (1948) de Hoyle. La teorio de la granda eksplodo asertas ke la universo estas ekspansianta ekde certa komenca kondiĉo de grandega denseco kaj kaj varmega temperaturo, el kiu originis grandega eksplodo okazinta en la pasinteco kies efikoj daŭras ankaŭ nun. Tiu kosmologia teorio estas hodiaŭ la plej akceptita inter la sciencistoj.

La teorio de Stacionara Universo, konata ankaŭ kiel teorio de la “kontinua “kreado”, provas ekspliki kiel la universo povas ekzisti de ĉiam kaj esti ĉiam la sama, sen bezono de iu ajn kreinto. La vorto "stacionara” signifas ke la universo estas ĉiam en movo, sed kun lokaj karakterizoj meze nevariaj tratempe. Sed kiel tio eblas, se intertempe la universo ekspansias? Fakte, ekspansio implicas malpliiĝon de la denseco... Por savi la modelon, Fred Hoyle kaj aliaj postulis ke en la universo “kreiĝus” kontinue materio, kvante tiom eta ke niaj pereksperimentaj kontroloj ne povas kapti, sed sufiĉa por plenigi la spacon restantan vakua pro la galaksia ekspansio: tiel ke se la galaksioj malproksimiĝas, je ili kreiĝas novaj kiuj plenigas la spacon vakuan. Tiu teorio estis la sola alternaivo al tiu de la Big Bang, ne kontraŭanta la konstaton de Hubble, nome la malproksimiĝo de la galaksioj. Hoyle akre oponis kontraŭ la hipotezo de la grandega eksplodo pro tio ke akcepti, ke la universo havas vivtempon finitan signifus akcepti la neprecon de la komenca kreado. Do, de Dio kreinta!

Sed tiam estis malkovrita la funda kosma radiado (1964), kiu signis la finon de la teorio de la Stacionara Universo. La kosma radiado ekaperis, laŭ la kompleksa teorio, 379.000 jarojn post la grandega eksplodo: kaj tio kontraŭas la stacionaran universon dum koincidas kun la postuloj de la granda eksplodo.

Sed ĝis kiam teorio savas sian rajton helpi la homan menson en la komprenado pri la origino kaj fomiĝo de la universo?

Bibliografio redakti

  • Stephen Hawking - Leonard Mlodinow - Il grande disegno, Arnoldo Mondadori, Milano, 2011
  • Giancarlo Cavalleri, l’Origine e l’evoluzione dell’universo, Tecniche nuove, Milano.
  • Miĉael Heller, Nuov FISICA E NUOVA TEOLOGIA, San Paolo, 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti