Cereso

nanoplanedo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido Cereso. Por informoj pri la samnoma persono el la Romia mitologio, vidu la artikolon Cereso (mitologio).

Cereso (el la latina nomo Ceres, Romana diino; simbolo: ⚳)[1] estas nanplanedo en la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero. Ĝin eltrovis, la 1-an de januaro 1801, la itala monaĥo-astronomo Giuseppe Piazzi. Cereso havas diametron de ĉirkaŭ 950 km kaj estas la plej peza objekto en la asteroida zono: ĝia maso konsistigas proksimume trionon de la suma maso en la zono.

Cereso ⚳
Nanplanedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Cereso fotita en 2015 de la kosmosondilo Dawn.
Cereso fotita en 2015 de la kosmosondilo Dawn.
Cereso fotita en 2015 de la kosmosondilo Dawn.
nanplanedoasteroidoplanedo
Oficiala nomo 1 Cereso
Aliaj nomoj 1899 OF, 1943 XB, A899 OF, A801 AA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Cereso vd
Malkovro
Malkovrinto Giuseppe Piazzi
Dato de malkovro 1-a de januaro 1801
Loko de malkovro Palermo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
414,703838 ×106 km
381,419582 ×106 km
447,838164 ×106 km
Discentreco 0,07976017
Meza anomaliangulo 108,509°
Klinangulo 10,586712° (sur la ekliptiko)
Periodo 1 679,819 t (4,599 j)
Meza cirkulrapido 17,882 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
80,40696°
Argum. de periapsido 73,15073°
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
939,4 km vd
(974,6 ± 3,6 ) km
(909,4 ± 3,2) km
0.067 ± 0.005
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
9,46 ± 0,04×1020 kg
2 077 ± 36 kg/m3
0,27 m/s2
0,51 km/s
Rotacia periodo 0,3781 t (9 h. 4m. 27s.)
Aksa kliniteco ĉirk. 3°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 167 K (maks. ~239 K)
Geometria albedo 0,090 ± 0,0033
Observaj ecoj
Spektroklaso G-tipa asteroido, C-tipa asteroido vd
Absoluta magnitudo 3,34 vd
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
6,79 vd
9,32
6,7
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0.33"
0.84"
vdr
Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

La klasado de Cereso ŝanĝiĝis dum la historio. En la unua tempo oni konsideris ĝin planedo, sed evidentiĝis ke ĝi estas nur unu el multaj similaj ĉielaj korpoj, kaj ĝi estis klasata asteroidoplanedeto dum pli ol 150 jaroj. Ĉar ĝi estas la unua trovita asteroido, ĝia nomo aperas en astronomiaj tabeloj kun antaŭmetita numero unu: 1 Ceres.

Post kiam estis trovita la granda trans-Neptuna objekto Eriso kaj aliaj, ekestis duboj pri klasado de tiaj mezgrandaj globaj korpoj, malpli pezaj ol la klasikaj planedoj sed pli grandaj ol la plimulto de la asteroidoj, kiuj pli similas malregule formitajn ŝtonegojn ol la sferajn planedojn. La duboj trafis ankaŭ Plutonon, kiu havas similajn karakterizojn, sed jam de longe estis nomata planedo. En aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio difinis nanplanedojn, novan klason de sunsistemaj objektoj, kaj klasis Plutonon, Cereson kaj Erison membroj de tiu nova kategorio. – Ne estas klare, ĉu Cereso plu estu nomata ankaŭ asteroido, verŝajne jes.

Nomo redakti

 
La raporto de Piazzi Pri la malkovro de nova planedo Cereso Ferdinandea (1802).

Origine, Cereso ricevis la nomon Ceres Ferdinandea. Ceres estas Romana mitologia figuro, kaj ankaŭ por aliaj planedoj tradiciaj nomoj estas ĉerpitaj el Romana mitologio. La dua parto omaĝis Ferdinandon, reĝon de Napolo kaj Sicilio.

La dua parto de la nomo ne estis akceptata de la mondo kaj ĝi forfalis. En la greka lingvo oni uzas la nomon Δήμητρα/Démetra (Demeter), uzante la nomon de Helena diino responda al Ceres.

En Esperanto oni iam hezitis, ĉu nomi la planedeton Cereso, ĉu Cerero. Tiu lasta formo sin bazas sur la fleksia radiko de la latina nomo (genitive Cereris), kaj havas similaĵojn en kelkaj lingvoj (ekz. la itala Cerere kaj la rusa Церера/Cerera), dum aliaj lingvoj kondutas alie: france Cérès, germane kaj angle Ceres. Rektan modelon oni trovas en la esperantaj planedo-nomoj Venuso (kutime ne Venero malgraŭ la latina radiko vener-) kaj Marso (mart-). PIV-2002 havas Ceres por la Romana dio, en PIV-1970 estis Ceresa. Ankaŭ Eugen Wüster, en pritrakto pri transskribo de grekaj kaj latinaj substantivoj en Esperanton, donas la formon Cereso.

Fizikaj ecoj redakti

Cereso estas la plej granda objekto en la asteroida zono. Simile grandaj korpoj orbitantaj la sunon troviĝas ankaŭ en la Kujpera zono. La unua el tiuj, Plutono, estis trovita jam en 1930, la ceteraj estas freŝaj trovaĵoj ĉirkaŭ la jaro 2000.

Kiam la Tero kaj Cereso troviĝas en favora pozicio, la magnitudo de Cereso povas esti eĉ 7,0. Tio signifas, ke ĝia helo proksimas al la plej malforta videbla al homo. Oni eĉ diris, ke escepte akrevida homo, en escepte klara nokta ĉielo eventuale povus vidi la planedeton.

Cereso havas mason sufiĉan por kuntiri ĝin al proksimume globa formo; ĝi statas hidrostatike proksimume ekvilibra. Aliaj grandaj asteroidoj havas formojn nesimetriajn. La globa formo estas unu el la kriterioj por klasi ĝin kiel nanplanedon (2006). La maso de Cereso estas 9,5 × 1020 kg, t.e. ĉirkaŭ unu triono de la taksita suma maso de ĉiuj asteroidoj. Iuj observoj ŝajnas indiki, ke la surfaco de Cereso estas relative varma (en plena sunlumo ĉirkaŭ −38 ; mezurita en majo 1991) kaj ke ĝi eble havas maldensan atmosferon.

Esploroj sub la gvido de Peter Thomas de la universitato Cornell, hipoteze proponas, ke la interno de Cereso konsistas el diversaj tavoloj: ĝi ebla havas rokan mezon ĉirkaŭatan de glacia ŝelo. La ŝelo, 60 – 120 kilometrojn dika, povus enhavi 200 milionojn da km3 da akvo, pli multe ol estas freŝa akvo sur la Tero.

Pri surfacaj detaloj de Cereso oni scias ankoraŭ tre malmulte. Diversaj bildoj fotitaj per la plej grandaj teleskopoj donis inter si kontraŭdirajn rezultojn.

En aŭgusto 2020 estis publikigitaj rezultoj de la laboro de la kosmosondilo Dawn, sendita de NASA. Antaŭe oni opiniis ke Cereso estas senviva rokaĵo, sed altkvalitaj fotoj faritaj de la kosmosondilo je distanco proksimume 35 km, montris ke la kratero Occator, 20 milionojn da jaroj aĝa kaj 92 km granda, havas sub sia surfaco enorman kvanton da likvaĵo. Infraruĝaj bildoj montris ĉeeston de kombinaĵoj de hidrohalito — mineralo kun halito, kiu ofte renkontiĝas en mara glacio, sed ĝis nun neniam estis trovita ekster la Tero. Tio signifas ke Cereso havas maran akvon.

Oni opinias ke la salaj deponejoj en Cereso ekformiĝis antaŭ du milionoj da jaroj, do estas relative novaj kaj verŝajne estas plu plenigataj per eliĝado de likvaĵo el la planeda interno. La malkovro estas des pli grava, ke nome tiu ĉi materialo estas ŝlosila kondiĉo por estiĝo de la vivo. Eble tio klarigas ankaŭ, kial la planedo estas varma malgraŭ manko de gravita tirilo. Oni supozis ankaŭ ke la altaĵoj kaj montetoj sur la kratero Occator formiĝis danke al elĵeto de akvo, kaŭzita de trafo de frostiĝinta meteoro kontraŭ la surfaco. Tio montras ke akvofrostigaj procezoj evidente okazis ne nur en la Tero kaj Marso, sed ankaŭ en aliaj planedoj. Tio evidente kontribuis ankaŭ al apero de abunda suntorĉo. Oni supozas ke glacia vulkano ekformiĝis antaŭ naŭ milionoj da jaroj.

 
La Hubble-teleskopo de NASA fotis Cereson dum 140 minutoj, proksimume kvarona rotacio de la planedeto. La relative brila makulo, efektive ankaŭ ĝi tre malhela, restas enigma.

Orbito redakti

Cereso orbitas en meza asteroida zono, inter Marso kaj Jupitero. Ĝia periodo estas 4,6 jaroj. La orbito estas iom klinita rilate la ekliptikon (inklinacio i = 10,6°; por komparo, Merkuro 7° kaj Plutono 17°) kaj iom discentra (e = 0,08, kompare por Marso e = 0,09).

Referencoj redakti

  1. JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19.

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
1 Cereso2 Palaso