Argumento de la periapsido

(Alidirektita el Argumento de periapsido)

En astrodinamiko, la argumento de la periapsido estas orbita parametro, kiu egalas la angulon inter la direkto de la suprenira nodo kaj la periapsido de la orbito. Ĝi do troviĝas sur la orbita ebeno, kaj, pro konvencio, ĝi estu kalkulita en la direkton de orbitado.

La parametroj de orbito, inter kiuj troveblas la argumento de la periapsido (ω).

Ĝin indikas la greka litero omego ().

Kompreneble, la esprimo periapsido (aŭ periastro) estas la plej ĝenerala; kiam temas pri la Suno, oni parolas pri perihelio; kiam temas pri la Tero, pri perigeo.

Se la argumento de la periapsido egalas 0°, tio signifas, ke la punkto kie la orbitanta korpo plej proksimas al la Suno (aŭ al la ĉirkaŭorbitata objekto) koincidas kun la punkto, kie la orbitanta korpo intersekcas la ekliptikon (aŭ iu ajn alia ebeno, antaŭdifinita per konvencio) en la nordan direkton.

La argumento de la periapsido kalkuleblas jene:

kie:

  • estas la vektoro, kiu indikas la supreniran nodon;
  • estas la vektoro de discentreco (alivorte, ĝi indikas la periapsidon).

Kiam temas pri ĉirkaŭekvatora orbito, la ĉi-supra difino donas neniun rezulton. Tiam oni konvencie asertas, ke

kie:

  • estas la ikso-direkta komponanto de la discentreca vektoro .

Kaze de cirkla orbito, la periapsido konvencie koincidas kun la suprenira nodo, kaj tial .

Vidu ankaŭ redakti