La greka alfabeto estas la alfabeto, per kiu la greka lingvo estas skribata ekde la 9-a jarcento al 8-a jarcento a. K.[1] Ĝi estiĝis el la konsonanta fenica alfabeto,[2] kaj tiele la grekoj adoptis la unuan kompletan alfabeton de la historio, komprenante ĝin kiel la skribmaniero kiu esprimas la unuopajn sonojn de la lingvo, tio estas, ke praktike al ĉiu vokalo kaj al ĉiu konsonanto respondas aparta simbolo. Ĝi estas la bazo de la etruska (el kiu estiĝis la latina) kaj cirila alfabetoj.[3] Ĝi estas la alfabeto de la nuna moderna greka lingvo. Sonvaloroj kaj konvenciaj transkriboj por kelkaj el la literoj diferencas inter la uzadoj de la antikva greka kaj de la moderna greka, ĉar la prononco de greka estis ŝanĝinta signife grande inter la 5a jarcento a.K. kaj nuntempe. La moderna kaj la antikva grekaj uzas diversajn diakritajn signojn. Plurtona ortografio, kiu estas uzata por antikva greka kaj foje por moderna greka, havas multajn diakritajn signojn: ekzemple, akcentajn markilojn por tonakcento, la spirajn markilojn por la esto kaj foresto de la sono /h/, kaj la subskribitan joton por la historia sono /i/. En norma moderna greka literumado, la ortografio estis simpligita al unutona sistemo, kiu uzas nur du diakritajn signojn: nome la dekstran kornon kaj la tremaon.

Arkaika greka alfabeto. Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.
Vojsigno kun urbonomoj en la greka.
Paĝo el la Codex Argenteus Arĝenta Libro, 6a-jarcenta biblia manuskripto en gota litertiparo.

La grekaj literoj estas gravaj ankaŭ en modernaj sciencoj: precipe, logiko, matematiko, fiziko, astronomio kaj informadiko, en kiuj ili estas uzataj, ekzemple, kiel variabloj kaj konstantoj kaj por indiki operaciojn (ekzemple, adicion).

La literoj redakti

La klasika greka alfabeto entenas 24 literojn, ordigitaj el la alfa al la omego. Kiel ĉe la latina kaj ĉe la cirila, la greka alfabeto origine havis nur ununuran formon de ĉiu litero; ĝi disvolvigis la usklan distingon inter majuskloj kaj minuskloj paralele kun la latina dum la moderna epoko. La grekaj literoj ĉiuj ankaŭ havas ciferan signifon. Antaŭ la klasika periodo estis uzataj sep pluaj literoj, kiuj – parte – daŭre estis uzataj kiel ciferoj. En la suba tabelo steleto montras la arĥaikajn literojn. En la kolumno nomo de la tabelo troviĝas tri kampoj: la malnovgreka nomo, la proksimuma Esperanta prononco kaj la plene esperantigita nomo laŭ PMEG[4][5].

La moderna alfabeto redakti

La alfabeto de la moderna greka lingvo
Ligilo Litero Nomo Klasika prononco laŭ IFA Nuntempa prononco Numera valoro
Α Α α ἄλϕα ALfa alfo [a], [a:] [a] 1
Β Β β βῆτα BEta beto [b] [v] 2
Γ Γ γ γάμμα GAma gamo [g] [ɣ] antaŭ /a/, /ɔ/ kaj /u/; [ʝ] antaŭ /i/ kaj /ɛ/ 3
Δ Δ δ δέλτα DELta delto [d] [ð] kiel en la angla this 4
Ε Ε ε ἒ ψιλόν e psilON epsilono [e] (mallonga "e" malvasta) [ɛ] 5
Ζ Ζ ζ ζῆτα ZEta zeto [dz]; malfrue [z:] [z] 7
Η Η η ήτα Eta eto [ɛ:] (longa "e" vasta) [i] 8
Θ Θ θ θῆτα TEta teto [tʰ]; malfrue /θ/ kiel en la angla thin [θ] kiel en la angla thin 9
Ι Ι ι ἰῶτα IOta joto [i], [i:] [i] 10
Κ Κ κ κάππα KApa kapo [k] [k] 20
Λ Λ λ λάμβδα LAMB da lambdo [l] [l] 30
Μ Μ μ μῦ mu muo [m] [m] 40
Ν Ν ν νῦ nu nuo [n] [n] 50
Ξ Ξ ξ ξῖ ksi ksio [ks] [ks] 60
Ο Ο ο ὂ μικρόν omikrON omikrono [o] malvasta kaj mallonga [ɔ] 70
Π Π π πῖ pi pio [p] [p] 80
Ρ Ρ ρ ῥῶ ro roto [r] [ɾ] 100
Σ Σ σ/ς σίγμα/σῖγμα SIGma sigmo [s] [ss] 200
Τ Τ τ ταῦ taŭ taŭo [t] [t] 300
Υ Υ υ ὖ ψιλόν upsilON upsilono [y], [y:] (pli frue [u], [u:]) [i] 400
Φ Φ ϕ ϕῖ fi fio [pʰ] ("p" spira; malfrue /ϕ/, simila al "f" sendenta) [f] 500
Χ Χ χ χῖ ĥi ĥio [kʰ] ("k" spira; malfrue /x/, "ĥ") [ç] antaŭ /i/ kaj /ɛ/, [x] antaŭ /a/ kaj /u/ 600
Ψ Ψ ψ ψῖ psi psio [ps] [ps] 700
Ω Ω ω ὦ μέγα O MEga omego [ɔ:] (longa "o" vasta) [ɔ] 800
Literaj aroj Prononco
αι [ɛ]
αυ [af] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [av] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
γγ, γκ [g], [ŋɟ] vortmeze
ει [i]
ευ [ɛf] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [ɛv] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
ηυ [if] (antaŭ κ, π, τ, χ, φ, θ, σ, ξ, ψ), [iv] (antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj vokaloj)
γι [ʝ]
λι [ʎ] kiel en la itala aglio
μπ [b], [mb] vortmeze
νι [ɲ] kiel en la hispana español
ντ [d], [nd] vortmeze
οι [i]
ου [u]
τσ [ʦ]
τζ [ʣ]

La malaktualaj literoj redakti

Ligilo Litero Nomo Klasika prononco laŭ IFA Numera valoro
Ϝ Ϝ ϝ ϝαύ, δίγαμμα VAŬ, DIgama digamo [w] 6
Ϛ Ϛ ϛ στίγμα STIGma stigmo [st] 6
Ͱ Ͱ ͱ ἧτα HEta heto [h]
Ϻ Ϻ ϻ ϻάν san sano [s]
Ϙ Ϟ ϟ ϙόππα KOpa kopo [q] 90
Ͳ Ϡ ϡ σάμπι SAMpi sampio [s:] (longa "s" vasta) 900
Ϸ Ϸ ϸ ŝo ŝo [ʃ]

Diakritikoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plurtona greka ortografio.
 
La Patro nia en unciala manuskripto de la 4-a jarcento nome Codex Sinaiticus, antaŭ la adopto de la minuskla plurtoneco. Notu literumajn erarojn: elthatō ē basilia (ΕΛΘΑΤΩΗΒΑΣΙΛΙΑ) anstataŭ elthetō ē basileia (ΕΛΘΕΤΩ Η ΒΑΣΙΛΕΙΑ).

La plurtona ortografio estas sistemo de supersignoj kaj aliaj diakritaj signoj, evoluigitaj por la antikva greka lingvo. La greka nomo πολυτονικός (politonikós) laŭvorte signivas "plurtona" aŭ "multtona" (komparu la muzikan koncepton plurtonaleco) kaj en lingva kunteksto signifas "enhavanta plurajn tonajn signojn". La plurtona greka ortografio dum la jaro 1982 estis maluzigita fare de la parlamento de Grekio kaj anstataŭigita per la unutona greka ortografio.

La plurtona ortografio ampleksigas la literojn de la baza greka alfabeto per sep diversaj diakritaj signoj, kiuj montras la prononcon de la vortoj laŭ la antikva greka lingvo. La signoj grupigeblas en tri signoj por la malsamaj tonaltecoj, en tri signoj por spir-sonoj, kaj du signoj por la laŭ la greka lingvohistorio mutiĝinta i-sono.

  1. La dekstra korno, latine acutus, greke „ὀξεῖα“ („okseía“, akra akcento) montras "supreniran tonon".
  2. La maldekstra korno, latine gravis, greke „βαρεῖα“ („bareía“, peza akcento) montras la "subeniran tonon".
  3. La cirkumflekso aŭ "ĉapelo", greke „περισπωμένη“ („perispōménē“, malrektigita akcento), montras "unue supren- kaj poste subeniran tonon".
  4. La spiritus asper (laŭ la latina lingvo), greke „δασεῖα“ („daseía“, raŭka spiro) montras, ke vorto komenciĝas per la sono "h".
  5. La spiritus lenis (same laŭ la latina lingvo), greke „ψιλή“ („psilé“, malpeza spiro) montras, ke vorto ne komenciĝas per la sono "h".
  6. La joto sublitera (latine iota subscriptum) uziĝas en kazo de minusklaj literoj, kaj
  7. La joto apudlitera (latine iota adscriptum) uziĝas en kazo de majusklaj literoj.

La diversaj signoj preskaŭ ekskluzive uziĝas en kombino kun la vokaloj. La dekstraj kaj maldekstraj kornoj povas akompani ĉiujn vokalojn. La signo "spiritus asper" aldone povas akompani la literon Roto. La cirkumflekso aldoneblas al ĉiuj longaj vokaloj (do ekskluzive de la vokaloj Epsilono kaj Omikrono, kiuj ĉiam mallongas). La joto sublitera limiĝas al Alfo, Eto kaj Omego. Upsilono komence de vorto ĉiam akopaniĝas de "spiritus asper". Aldone la unuopaj diakritaj signoj inter si libere kombineblas, tial ke ekzemple ekzistas majuskla Eto kun spiritus asper, maldekstra korno kaj joto apudlitera: .

Historio de diakritiko redakti

Por la sono "h" en la greka alfabeto origine ekzistis la sono Heta. En tiu formo la sono transpreniĝis en la praitalan kaj fine en la latinan alfabeton kaj ekestis la moderna latinlitera karaktro "h". Kiam tiu sono mutiĝis en la ionia greka lingvo, la litero transformiĝis de "Heta" al "Eta" kaj ricevis la funkcion reprezenti la sonon "ɛː". En tiu formo ĝi transpreniĝis en la grekan lingvon de Ateno, kie tamen la sono "h" ankoraŭ ekzistis. Tial parte la maldekstra parto de la Eto uziĝis por la sono. Pli poste el tio evoluis la "spiritus asper". La "spiritus lenis" aldoniĝis kiel grafika ekvivalento por "neniu h". Iujn jarcentojn pli poste aldoniĝis la signoj kornaj kaj cirkumfleksa. La joto sublitera evoluis el la mutiĝinta "joto".

Dum la jarcentoj pli kaj pli malaperis la fonologia karaktero de la greka alfabeto. La diakritaj signoj perdis sian son-difinajn signifojn. La sono "h" mutiĝis ĝenerale. Tamen la signoj en tekstoj de la moderna greka lingvo ankoraŭ tre longe konserviĝis. Kadre de ortografia reformo de la jaro 1982 tamen ĉiuj diakritaj signoj estis forigitaj kaj anstataŭigitaj per unusola akcentindiko tonos (τόνος, tónos). La diversaj skribaj formoj de la unuopaj sonoj (ι, η, υ, ει, οι kaj υι por la sono "i", ο kaj ω por la sono "ɔ" plus αι kaj ε por la sono "ɛ") tamen konserviĝis.

En intertempa fazo (de la komenco de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1982) la maldekstra korno parte anstataŭiĝis per dekstra korno, aparte en manskribitaj tekstoj, en la oficiala ortografio nur ekde la 1960-aj jaroj. La maldekstra korno ne plu menciiĝis en la elementaj lernejoj kaj la tajpiloj por la greka alfabeto ne havis klavon por tiu diakrita signo.

Malgraŭ la enkonduko de la unutona greka ortografio dum la jaro 1982 ekzistas eldonejoj kaj privatuloj, kiuj pro estetikaj aŭ tradiciismaj kialoj plu skribas laŭ la malnova plurtona ortografio (ekzemple la gazeto "Estia"), ofte per la simpligita sistemo sen maldekstra korno.

Tabelo de signoj redakti

Signoj sur griza fono estas praktike neekzistantaj.

Minuskloj redakti

  pura vokalo vokalo kun ioto sublitera  
Alfo Epsilono Eto Ioto Omikrono Upsilono Omego Alfo Eto Omego Roto
baza vokalo α ε η ι ο υ ω ρ
kun dekstra korno ά έ ή ί ό ύ ώ  
kun maldekstra korno  
kun cirkumflekso      
spiritus lenis
spiritus asper
spiritus lenis kaj dekstra korno  
spiritus lenis kaj maldekstra korno  
spiritus lenis kaj cirkumflekso      
spiritus asper kaj dekstra korno  
spiritus asper kaj maldekstra korno  
spiritus asper kaj cirkumflekso      

Majuskloj redakti

  pura vokalo vokalo kun ioto apudskribita  
Alfo Epsilono Eto Ioto Omikrono Upsilono Omego Alfo Eto Omego Roto
baza vokalo Α Ε Η Ι Ο Υ Ω Αι Ηι Ωι Ρ
kun dekstra korno Ά Έ Ή Ί Ό Ύ Ώ        
kun maldekstra korno        
kun cirkumflekso                      
spiritus lenis   Ἀι Ἠι Ὠι  
spiritus asper Ἁι Ἡι Ὡι
spiritus lenis kaj dekstra korno   Ἄι Ἤι Ὤι  
spiritus lenis kaj maldekstra korno   Ἂι Ἢι Ὢι  
spiritus lenis kaj cirkumflekso       Ἆι Ἦι Ὦι  
spiritus asper kaj dekstra korno Ἅι Ἥι Ὥι  
spiritus asper kaj maldekstra korno Ἃι Ἣι Ὣι  
spiritus asper kaj cirkumflekso   Ἷ   Ἇι Ἧι Ὧι  

Antaŭaĵoj redakti

Linia B redakti

 
Skribaĵoj el Mikeno en Linia B.

Antaŭ la prilaborado de tiu alfabeto, la grekoj uzis silabaron por skribado, nomita sistemo linia B, uzita en Kreto kaj zonoj de la kontinenta Grekio kiel en MikenoPiloso inter la 16-a kaj la 12-a jarcentoj a.K. La fragmentoj konservitaj en linia B estas skribitaj en tio kio ŝajnas primitiva versio de la dialektoj arkadi-kipra kaj ioni-atika, nome dialekto nomita mikena. La linia B estis disvolvigita el antaŭa silabaro, nomita Linia A, uzita por skribi la minoan, nome lingvo parolita en Kreto antaŭ la invado de la insulo fare de la grko, kaj tiu ne reprezentas tute ĝuste la fonetikon de la mikena dialekto. Tiu kaj aliaj tialoj kondukis al ties forlaso kaj al la disvolvigo de alfabeto tute nova.

Adapto de la fenica redakti

Oni supozas, ke la greka alfabeto derivas el varianto de la fenica, enkondukita en Grekio fare de komercistoj de tiu nacieco. La fenica, kiel la postaj ŝemidaj alfabetoj, ne uzis signojn por registri la vokalojn; por solvi tiun malfacilon, kiu faris ĝin nekompleta por la transkribo de la greka lingvo, la grekoj adaptis kelkajn signojn uzitajn en fenica por indiki aspiradon por reprezenti la vokalojn. Tiu aldono estas konsiderata fundamenta; la plej granda majoritato de la alfabetoj kiuj inkludas vokalajn signojn estas derivataj de la origina greka aldono. Krom la vokaloj, la greka aldonis tri novajn literojn fine de la alfabeto: nome la fi kaj gi, por reprezenti aspiritajn sonojn kiuj ne ekzistis en fenica, kaj psi.

 
Greka alfabeto kun tiparo Times New Roman. La diferencoj inter la grekaj literoj majuskloj kaj minuskloj rilatas al la uzitaj skribiloj. Origine, la majuskloj estis gravuritaj per ĉizilo kaj martelo sur ŝtono aŭ marmoro, kio malsimiligis ties trajtojn; la markiloj kiuj finigas tiujn trajtojn estis praktika kaj estetika solvo por tiu problemo. Aliflanke, la minuskloj aperis el la manskribado, kio estis farita per kalamo (plumoj) aŭ penikoj, kaj de tie ties trajtooj kaj ornamoj.

Jam en klasika epoko kelkaj literoj malaperis el la alfabeto; nome la digamma, kiu estis adaptaĵo de la fenica ŭaŭ, estis uzita nur en kelkaj okcidentaj dialektoj, kaj malaperis antaŭ la klasika periodo; la san, samsona kun la sigma, esdtis anstataŭita per tiu lasta; la qoppa, kiu estis adaptaĵo de la fenica 𐤒 "qop" kies sono —eksploduvularo— ne ekzistis en la greka lingvo.

En la regiono de Ionio oni disvolvigis sistemon de numerado en kiu ĉiu litero reprezentis po unu ciferon. La literoj jam ne plu uzitaj en la alfabeto (nome digamma, san kaj qoppa) plue estis konservitaj en la cifersistemo, kaj por kompletigi la serion de la centoj oni enkondukis la literon sampi. Tiuj literoj iĝis eksteruzaj multe antaŭ la disvolvigo de la minuskla formo de skribado; la minusklaj formoj de digamma, qoppa, san kaj sampi estas nur rekonstraĵoj el manskribaj formoj de ties uzado por ciferigo. Kvankam ili kongruas kun tre fidindaj hipotezoj pri la uzado de la grafaĵo, ili estas nur parte bazitaj sur historia uzado; por la cifera valoro de digamma (6) estis multe pli ofta skribi la kombinon στ aŭ la ligitan formon Ϛ (nome stigma).

Variaĵoj de la alfabeto redakti

Origine ekzistis variaĵntoj de la greka alfabeto, el kiuj la plej gravaj estis la okcidenta (kalcida) kaj la orienta (iona). La okcidenta originis la etruskan alfabeton kaj de tie la latinan alfabeton. Ateno adoptis en la jaro 403 a.n.e. la orientan variaĵoj, kio tuj poste rezultis en la malapero de la ceteraj formoj ekzistintaj de la alfabeto. Jam por tiu epoko la grela lingvo estis adoptinta la skribmanieron de maldekstre dekstren, dum origine estis uzita la tienreena skribmaniero (nome la alternado de linioj de maldekstre dekstren kun tiuj de dekstre maldekstren, tiel ke oni komencis linion el la flanko kie estis fininta la antaŭa linio, revertinte ĉuijn karaktrojn en tiu procezo).

Situante la eblajn fontojn de la greka alfabeto kaj en antikva variaĵo nordŝemida kaj en fenica aŭ pra-kananida, tio reale plinoviganta de la greka alfabeto estas la enkonduko de la vokaloj. La unuaj vokaloj estis alfa, epsilono, iota, omikrono kaj upsilono. Se oni kontemplas la procezon de kreado de la greka alfabeto kiel rezulto de dinamika procezo bazita sur la adopto de variaj ŝemidaj alfabetoj, trafante eĉ influojn de la Linia B, tra la tempopaso, oni povus havi pli kontentigan klarigon de ties deveno ol la teorioj kiuj postulas ununuran unikan adapton de difinita alfabeto en preciza epoko.

Uzado en aliaj lingvoj redakti

La greka alfabeto utilis ĉefe por skribi la grekan lingvon. Tamen, ankaŭ aliaj lingvoj laŭlonge de la jarcentoj uzis tiun alfabeton.

Antikvaj ekzemploj redakti

 
Parto (ĉirkaŭ 70%) de friga surskribo en la urbo de Midas. La skribaĵo diras: “ΒΑΒΑ: ΜΕΜΕϜΑΙΣ: ΠΡΟΙΤΑϜΟΣ: ΚΦΙJΑΝΑϜΕJΟΣ: ΣΙΚΕΝΕΜΑΝ: ΕΔΑΕΣ” (Baba, konsilisto, estro de Tjana, dediĉis tiun niĉon).[6][7]

La plej parto de la alfabetoj da Malgranda Azio, uzitaj inter la jaroj 800 kaj 300 a.n.e. por skribi lingvojn kiel la lidia aŭ la friga, estas grekaj alfabetoj malmulte modifitaj.[8] Same okazis ĉe kelkaj pra-balkanaj lingvoj, kiel la traka. Por la najbaraj lingvoj, kiel por la antikva makedona, oni trovis grekajn vortojn izolitaj, sed neniu sekva teksto. Ankaŭ kelkaj gaŭlaj skribaĵoj de Narbona Gaŭlio, datitaj el la jaro 300 a.n.e., estas skribitaj en greka alfabeto.

Le teksto en hebrea lingvo de Heksapla de Origeno estis skribita helpe de grekaj literoj. Skribaĵo en antikva oseta, datita el la 10-a jarcento aŭ la 12-a jarcento, trovita en Arĥiz, uzis grakajn karaktrojn: fakte tiu estas la plej antikva konata skribaĵo en oseta.

Kun suplementaj literoj redakti

Pluraj alfabetoj estas en la bazo de la grekaj alfabetoj al kiuj oni aldonis suplementajn literojn:

  • La baktria alfabeto posedas unu suplementan literon: nome la ŝo: tiu utilis por skribi la baktrian lingvon dum la kuŝana imperio (65-250).
  • En la hindi-grekaj statoj kaj laŭ la baktria modo, intelektuloj ĉu budhismaj ĉu proksimaj al la budhismo sed de greka kulturo[9], skribis tekstojn en sanskrito per la greka alfabeto heredita de la Baktrianoj.
  • La kopta alfabeto uzas ok pliajn literojn, derivitaj de la demotika egipta. Ĝi estas ankoraŭ uzata en Egipto, por skribi la koptan, sed la literoj estas plej ofte skribitaj en uncialo, kio faras ilin tre diferencaj de la kutimaj grekaj literoj.
  • La antikva nubia de Makurio (nuntempa Sudano) posedas tri literojn venitajn de la kopta alfabeto, du el kiuj derivitaj de la meroitika alfabeto kaj unu diagramon reprezentata per unu litero kombinanta du gamma, por la sono [ŋ].

Pli ĵuse redakti

 
La unua libro presita en cirila alfabeto. En tiu alfabeto oni miksas literojn devenajn el la latina alfabeto kun literoj devenaj el la greka alfabeto.

Derivitaj alfabetoj redakti

La greka alfabeto naskis plurajn aliajn alfabetojn nome la jenaj[11]:

La greka alfabeto estas ankaŭ konsiderata ebla antaŭaĵo de la armena alfabeto, kaj ĝi same influis super la kartvela alfabeto.

Latinigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Latinigo de greka.

Estas multaj diferencaj metodoj literumadi greklingvajn tekstojn aŭ grekajn nomojn en latina alfabeto.[12] La formo en kiu klasikgrekaj nomoj estas konvencie konvertitaj en latinalfabetaj lingvoj datas reen el la maniero laŭ kiu greklingvaj pruntovortoj estis aligitaj al la Latino en la Antikveco.[13] En tiu sistemo, la [κ] estis anstataŭita per [c], la diftongoj [αι] kaj [οι] estis ŝanĝitaj al [ae] kaj [oe] (aŭ [æ,œ] respektive; kaj [ει] kaj [ου] estis simpligitaj al [i] kaj [u] respektive.[14] Markiloj de milda spirado estas kutime preteratentitaj kaj markiloj de malmilda spirado estas kutime anstataŭitaj per la litero [h].[15] En nuntempa transliterumado de la antikva greka fare de fakuloj, [κ] estis kutime anstataŭita per [k], kaj la vokalkombinoj [αι], [οι], [ει], [ου] kiel ai, oi, ei, ou respektive.[12] La literoj [θ] kaj [φ] estas ĝenerale anstataŭitaj per [th] kaj [ph] aŭ [f] en Esperanto respektive; [χ] kiel [ch], [kh] aŭ en Esperanto kiel [ĥ]; kaj la iniciala [ρ] kiel [rh] aŭ simple per [r] en Esperanto.[16]

Estas ankaŭ multaj diferencaj metodoj literumadi tekstojn de la Moderna greka.[17] Tiuj ege diferencas, depende de la celo, pri kiel proksime ili estas al la konvenciaj literkorespondado kun la transskribsistemoj de la antikva greka, kaj je kiu grado oni intencas ĉu precizan liter-literan transliterumadon ĉu anstataŭe fonetikan transskribon.[17] Normigitaj formalaj transskribsistemoj estis difinitaj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (kiel ISO 843),[17][18] de la Grupo de Fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj pri Geografiaj Nomoj,[19] de specifa komitato de la Kongresa Biblioteko,[20] kaj de aliaj institucioj.

Litero Tradicia Latinalfabeta transliterumado[16]
Α α A a
Β β B b
Γ γ G g
Δ δ D d
Ε ε E e
Ζ ζ Z z
Η η Ē ē
Θ θ Th th
Ι ι I i
Κ κ C c, K k
Λ λ L l
Μ μ M m
Ν ν N n
Ξ ξ X x
Ο ο O o
Π π P p
Ρ ρ R r, Rh rh
Σ σ S s
Τ τ T t
Υ υ Y y, U u
Φ φ Ph ph
Χ χ Ch ch, Kh kh
Ψ ψ Ps ps
Ω ω Ō ō

Specifaj uzoj redakti

En matematiko kaj scienco redakti

Grekaj simboloj estas tradicie uzataj kiel nomoj en matematiko, fiziko kaj aliaj sciencoj. Multaj simboloj havas tradiciajn uzojn, kiaj la minuskla epsilono (ε) por hazarda malgranda pozitiva nombro, minuskla pi (π) por la proporcio de cirkumferenco de cirklo al sia diametro, majuskla sigma (Σ) por adicio de sekvenco de nombroj, kaj minuskla sigma (σ) por norma devio.

En astronomio redakti

 
Konstelacio Centaŭro kun siaj steloj markitaj per grekalfabetaj literoj. Alfa Centaŭro malsupre iom maldekstre apud Beta Centaŭro iom pli centre.

Grekaj literoj estas uzataj por referenci al la plej brilaj steloj el ĉiu el la okdek ok konstelacioj. En plej konstelacioj la plej brila stelo estas aludita Alfa kaj la venonta plej brila Beta ktp. Por ekzemplo, la plej brila stelo en al konstelacio Centaŭro estas konata kiel Alfa Centaŭro. Tamen, pro historiaj tialoj, la grekaj nomigoj de kelkaj konstelacioj ekas per pli malalte rangita litero.

Internacia Fonetika Alfabeto redakti

Kelkaj literoj de la greka alfabeto estas uzataj kiel fonetikaj simboloj en la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA] aŭ International Phonetic Alphabet (IPA).[21] Kelkaj el ili indikas frikativajn konsonantojn; la cetero estas uzataj por variaĵok de vokalaj sonoj. La glifaj formoj uzataj por tiuj literoj en specializitaj fonetikaj fontoj estas foje iom diferencaj el la konvenciaj formoj de la propra grekalfabeta tipografio, kaj glifoj estas tipe pli rektaj kaj uzas serifojn, por kongruigi ilin pli kun la tipografia karaktro de aliaj, latinalfabetdevenaj literoj en la fonetika alfabeto. Tamen, en la Unikoda kodonormigo, la jenaj tri fonetikaj simboloj estas konsiderataj samaj karaktroj kiel la korespondaj greklingvaj literoj mem:[22]

β beta U+03B2 voĉa dulipa frikativo
θ theta U+03B8 senvoĉa denta frikativo
χ ĥi U+03C7 senvoĉa uvulara frikativo

Aliflanke, la jenaj fonetikaj literoj havas Unikodajn reprezentojn aparte el ilia grekalfabeta uzado, ĉu ĉar iliaj konvencia tipografia formo estas tro diferenca el la originalo, ĉu ĉar ili ankaŭ havas duarangajn uzojn kiel regulaj alfabetaj karaktroj en kelkaj latin-devenaj alfabetoj, kiel apartaj latinalfabetaj majusklaj literoj diferencaj el la korespondaj grekalfabetaj majuskloj.

Greka litero Fonetika litero Majusklo
φ fi ɸ U+0278 Latina minuskla fi senvoĉa dulipa frikativo
γ gamma ɣ U+0263 Latina minuskla gamma voĉa velara frikativo Ɣ U+0194
ε epsilon ɛ U+025B Latina minuskla malferma e
(alinome: epsilon)
Mezmalferma antaŭa neronda vokalo Ɛ U+0190
α alfa ɑ U+0251 Latina minuskla alfa malferma malantaŭa neronda vokalo Ɑ U+2C6D
υ ipsilon ʊ U+028A Latina minuskla ipsilon preskaŭferma preskaŭmalantaŭa ronda vokalo Ʊ U+01B1
ι iota ɩ U+0269 Latina minuskla iota Eksvalida por preskaŭferma preskaŭantaŭa neronda vokalo nuntempe [ɪ] Ɩ U+0196

La simbolo en la notacio de la Nordamerika Fonetika Alfabeto por la senvoĉa alveola laterala frikativo estas la grekalfabeta litero lambda [λ], sed [ɬ] en la IFA. La IFA simbolo por la palata laterala proksimanto estas [ʎ], kiu aspektas simila al la lambda, sed estas fakte invertita minuskla y.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Cook, B. F. (1987). Greek inscriptions. University of California Press/British Museum. Paĝo 9.
  2. The Development of the Greek Alphabet within the Chronology of the ANE (2009), Citaĵo: "Naveh gives four major reasons why it is universally agreed that the Greek alphabet was developed from an early Phoenician alphabet.
    1 Laŭ Herodoto “the Phoenicians who came with Cadmus... brought into Hellas the alphabet, which had hitherto been unknown, as I think, to the Greeks.”
    2 La grekaj literoj, alfa, beta, gimmel ne havas signifon en Greka sed la signifo de plej el ties ŝemidaj ekvivalentoj estas konata. Por ekzemplo, ‘alef’ signifas ‘okso’, ‘beta’ signifas ‘hejmo’ kaj ‘gimmel’ signifas ‘ĵeti bastono’.
    3 Fruaj grekaj leteroj estas tre similaj kaj foje identaj al la okcidentaj ŝemidaj literoj.
    4 La litersekvenco inter la ŝemida kaj greka alfabetoj estas identa. (Naveh 1982)"
  3. Coulmas, Florian (1996). The Blackwell Encyclopedia of Writing Systems. Oxford: Blackwell Publishers Ltd. ISBN 0-631-21481-X.
  4. Grekaj literoj en PMEG §19
  5. Grekaj literoj en PMEG §43
  6. Баюн Л. С., Орёл В. Э. Язык фригийских надписей как исторический источник. En Вестник древней истории. 1988, № 1. pp. 175-177.
  7. Orel, Vladimir Ė. (1997) The language of Phrygians (angle). Caravan Books. ISBN 9780882060897.
  8. Ancient Scripts: Lydian
  9. Halkias, Georgios T., «When the Greeks Converted the Buddha: Asymmetrical Transfers of Knowledge in Indo-Greek Cultures», Religions and Trade, 2014 (rete [arkive], konsultita la 5an de julio 2020)
  10. R. Elsie, «Albanian Literature in Greek Script: the Eighteenth and Early Nineteenth-Century Orthodox Tradition in Albanian Writing», en Byzantine and Modern Greek Studies, vol. 15, n° 20, 1991.
  11. F. Coulmas, The Blackwell Encyclopedia of Writing Systems, eld. Blackwell Publishers Ltd., Oxford, 1996.
  12. 12,0 12,1 Verbrugghe 1999, pp. 499–511.
  13. Verbrugghe 1999, pp. 499–502.
  14. Verbrugghe 1999, pp. 499–502, 510–511.
  15. Verbrugghe 1999, pp. 499–502, 509.
  16. 16,0 16,1 Verbrugghe 1999, pp. 510–511.
  17. 17,0 17,1 17,2 Verbrugghe 1999, pp. 505–507, 510–511.
  18. ISO. (2010) ISO 843:1997 (Conversion of Greek characters into Latin characters).
  19. UNGEGN Working Group on Romanization Systems (2003). Greek. Alirita 2012-07-15.
  20. Greek (ALA-LC Romanization Tables) (2010).
  21. (1999) Handbook of the International Phonetic Association. University Press, p. 176–181.
  22. Por ĥi kaj beta, apartaj koderoj por uzado en latinalfabetaj skribmanieraj medioj estis aldonitaj en Unikodaj versioj 7.0 (2014) kaj 8.0 (2015) respektive: U+AB53 "Latin small letter chi" (ꭓ) kaj U+A7B5 "Latin small letter beta" (ꞵ). Je 2017, la Internacia Fonetika Asocio ankoraŭ listigis la originajn grekalfabetajn koderojn kiel normigaj reprezentoj de la koncernaj simboloj de IFA [1].

Bibliografio redakti

  • Février, James G. (1995) Histoire de l'écriture, París ISBN 2-228-88976-8.
  • Gelb, Ignace J. (1987) Historia de la escritura, Madrid ISBN 84-206-2155-2.
  • L. Hamilton Jeffery: The Local Scripts of Archaic Greece: A Study of the Origin of the Greek Alphabet and its Development from the Eighth to the Fifth Centuries B.C. (La lokaj skriboj de de arĥaika Grekio: studo pri la origino de la greka alfabeto kaj ĝia evoluo de la oka ĝis la kvina jarcentoj a.K.). Oxford: Clarendon Press 1990, ISBN 978-0-19-814061-0.
  • M. S. Makratis, Character codes for Greek: Problems and modern solutions, 1996.
  • B. B. Powell, Homer and the Origin of the Greek Alphabet, eld. Cambridge University Press, 1996, (ISBN 978-0-521-58907-9)
  • Rubio Gil, Alejandro (2016) El alfabeto griego clásico. Prácticas básicas de lectoescritura griega, Valencia ISBN 978-84-370-9929-3.
  • Verbrugghe, Gerald P. (1999), "Transliteration or Transcription of Greek", The Classical World, 92 (6): 499–511, doi:10.2307/4352343, JSTOR 4352343

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Greek alphabet en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfabeto griego en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alphabet grec en la franca Vikipedio.