Heksapla (greke, Hexapla, "sesobla") estis la multlingva eldono de la Malnova testamento de la 3-a jarcento de Origeno.

La interrelatigo rimarkita inter gravaj diversaj antikvaj versioj de la Malnova Testamento (iuj identigitaj per propraj sigloj; ĉi-kaze LXX rimarkas la originan Septuaginton.
Originoj kaj liaj disĉiploj, gravuraĵo de Jan Lauken de ĉirkaŭ 1700.

La Heksapla prezentis ses versiojn de la Biblio en ses kolumnoj. ĉiu paĝo en la Heksapla havis ses kolumnojn, en la sekva sinsekvo:

  1. la originala hebrea teksto (verŝajne la Masora Biblio)
  2. Transskribo en la grekaj literoj de la hebrea teksto
  3. la greka traduko de Aquila el Sinopo
  4. la greka traduko de Symmachus
  5. la greka traduko de la Septuaginto, kiel reviziita de Origeno
  6. la greka traduko de Teodociono

En la tempo de Origeno, la Septuaginto estis la ĉefa versio inter la kristanoj kaj la Masora Biblio inter la judoj. La Heksapla montras la rilaton inter la du versioj.

La Septuaginto ne estas traduko de la Masora Biblio, sed de alia, antikva hebrea teksto, kiu ne jam ekzistas. Estis gravaj diferencoj inter tiu teksto kaj la Masora. Tio instigis Origenon ellabori la Heksaplan.

La transliterumo de la hebrea en la grekan alfabeton, kiu aperas en la dua kolumno, gravegas por scii la prononcon de la hebrea en la tria jarcento.

Aquila, kiu estis kristano, tradukis la Masoran Biblion laŭvorte. Symmachus, kiu estis de Ebionito, poluris kaj elegantigis la tradukon de Aquila. La traduko de Theodotion ŝajne estis revizio de la Septuaginto por pliproksimigis ĝin al la Masora.

En iuj partoj de la Biblio, estas aliaj kolumnoj por du aŭ tri aliaj grekaj tradukoj.

Sankta Hieronimo utilis la Heksaplan, inter aliajn tekstojn, por ellabori sian latinan tradukon de la Biblio, la Vulgaton. Ĝenerale, li favoris la tradukon de Symmachus. La Heksapla ankaŭ estis disponebla al Eŭsebio de Cezareo kaj Epifanio.

La Heksapla ŝajne malaperis en la 7-a jarcento post la araba venko super Bizantio en Palestino, kie la manuskripto(j) ekzistis.

El la Heksapla, ni nur havas iujn psalmojn kaj la citaĵoj de antikvuloj.

Ortodoksismo agnoskas la Septuaginton kiel la pli ĝusta teksto de la Malnova testamento, katolikismo la Vulgaton, kaj protestantismo kaj moderna judismo la Masoran Biblion.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.