Ionio

regiono en Turkio

Ionio (antikve-greke Ῐ̓ωνία, Iōnía) estis la greka lando de la orienta Egea Maro, kiu enhavis la okcidentan marbordon de Malgrandazio kaj la najbarajn insulojn.

HistorioRedakti

Laŭ legendo, Ionio estis fondita de la atena reĝo, Iono. La baza kulturo de Ateno ja estis iona.

De -850 ĝis -500, ĝi estis la plej avangarda kaj progresema regiono de helena civilizo. Ionio estis greka ĝis la kadukiĝo de la bizanca imperio. Nun la areo estas kulture turka.

KulturoRedakti

La lingvo de Ionio estis la ionia dialekto de la antikva greka lingvo. Ionio donis al la mondo Homeron kaj niajn fundamentajn ideojn pri filozofio kaj scienco.

Urboj kaj insulojRedakti

 
Situo de la antikva Ionio

FamulojRedakti

Herodoto ja verkis en la iona, sed estis el Halikarnaso, urbo de Dorio.

Vidu ankaŭRedakti