Heraklito

antaŭsokrata helena filozofo

Heraklito de Efezo, greke Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος (naskiĝis ĉirkaŭ 540 a.K., mortis ĉirkaŭ 480 a.K.) estis greka antaŭsokrata filozofo el Efezo. Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke "ĉio estas fluanta", rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksa kaj stabila. Heraklito klarigas tion per la senĉesa fluo de rivero, li diras ke oni ne povas bani sin en la sama rivero, ĉar revenante tie oni tuŝas novajn akvojn kaj tiel plu. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Li ankaŭ asertas ke tiu senĉesa fluo de la aferoj fariĝas de unu kontraŭo al alia, ekzemple: la nokto sekvas la tagon, la varmo la malvarmon, la seka la malsekan, la ĝojo la malĝojon, la milito la pacon, la juneco la maljunecon, la vivo la morton, kaj inverse. Do la moviĝado estas senĉesa fluo de la kontraŭoj. La harmonio ekzistas ĝuste en tio, en tiu sintezo de la kontraŭoj, en tiu enantioza ekvilibro. Heraklito diras ke Dio estas tiu ekvilibro, li diras: Dio estas tago-nokto, estas vintro-somero, milito-paco, malsato-sato.

Heraklito
Ἡράκλειτος
Ca' Rezzonico - Eraclito 1705 - Giuseppe Torretti.jpg
Persona informo
Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος
Naskonomo greke Ἡράκλειτος
Naskiĝo 6-a jarcento a.K.
en Efezo, Antikva Grekio
Morto 5-a jarcento a.K.
en Efezo, Antikva Grekio
Mortis pro edemo [#]
Etno grekoj [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Loĝloko Efezo [#]
Ŝtataneco EfezoAĥemenida Imperio [#]
Profesio
Okupo filozofoverkistofizikisto [#]
Laborkampo filozofio [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Heraklito de Efezo
pentrita de Rafaelo Sanzio

Same kiel la miletanaj filozofoj Heraklito ankaŭ defendas la ekziston de unu principo kaj asertas ke ĝi estas la fajro. Ekde la fajro originas ĉiuj aliaj aferoj de la universo. Dio mem estas tiu fajro, moviĝema, kreiva, vivoplena.

Heraklito estis nomata La obskura filozofo, la enigmema pro tio ke liaj skribaĵoj estas de malfacila legado.

En EsperantoRedakti

  • Herakleitos: La fragmentoj de Heraklito. El la helena trad. Gerrit Berveling. Breda: VoKo, 1990. 32 p. (VoKo-numeroj; 6).
  • Heraklito la Efezano — Hipoteza rekonstruo de lia libro. André Cherpillod. Courgenard, La Blanchetière, 2019.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti