Maljunulo

parto de la homa vivdaŭro ĉirkaŭ la tipa mortaĝo
(Alidirektita el Maljuneco)

Maljuna, maljunaĝo, maljuneco kaj maljunulo estas terminoj antropologiaj kaj sociologiaj kiuj aludas al la plej aĝa tavolo de populacio. Kutime oni difinas maljunulon kiel homon de proksimume 65 aŭ pliaj jaroj, sendepende de aliaj aĝrilataj faktoroj kiel emeriteco. Tiu aĝogrupo kreskas lastatempe en la piramido de populacio aŭ de distribuo laŭ aĝoj en la strukturo de populacio; la malalta naskiĝ-indico kaj la plibonigo de la vivkvalito kaj de la espero de vivo estas la ĉefaj kaŭzoj de tiu fakto. En kelkaj landoj maljunaĝo eŭfemisme nomiĝas tria aĝo.

Maljunulo, de Rubens.

Homaj vivofazoj

redakti
Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco Bebo
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Adoleskantino Adoleskanto
Plenkreskeco Virino Viro
Maljuneco Maljunulo

Karakteroj

redakti

Kaj korpaj kaj mensaj karakteroj distingas la maljunulojn.[1] La distingaĵoj de maljunuloj estas tiel malsamaj de mezaĝuloj ke la juristo Richard Posner proponas ke maljuniĝanta homo povas esti konsiderata kiel malsamaj personoj vice dividantaj la saman identecon.[2]:86–7

Ĉi tiuj karakteroj ekestas en diversaj aĝoj ĉe diversaj homoj, kun diversaj rapidecoj kaj en diversaj ordoj.[3] Tial, samaĝuloj ofte ne havas la samajn karakterojn de maljuneco.[4]

Unu baza karaktero de maljunuloj, kiu rilatas kaj al la korpo kaj al la menso, estas malrapideco de konduto.[5] Tio estas negativa rilato inter aĝo kaj la rapideco de reagoj kaj de la plenumo de korpaj kaj mensaj taskoj.[6] Aliflanke, laŭ studoj de Buffalo University kaj Northwestern University, maljunuloj estas pli feliĉaj ol pli junaj homoj.[7]

Korpaj

redakti

Korpaj karakteroj de maljuneco estas:

  • Ostaj kaj artikaj problemoj: Maljunulaj ostoj malplidikiĝas kaj malplilongiĝas. Tio povas rezultigi malkreskon de la alteco de la homo (proksimume 5 cm ĝis la 80-a jaro), kurban tenon de la korpo, kaj kreskon de la risko de ostaj kaj artikaj malsanoj kiel artrozo kaj ostoporozo.[8][9]
  • Kronikaj malsanoj: Multaj maljunuloj havas unu aŭ plurajn kronikajn sanproblemojn. En usonaj maljunuloj en 2007–2009, la plej oftaj sanproblemoj estis senrega troa sangopremo (34%), artrito (50%), kaj kora malsano (32%).[10]
  • Kronika troa muko, rezultiganta tusadon kaj sputadon, estas ofta spirsistema simptomo ĉe maljunuloj.[11]
  • Dentaj problemoj: Maljunuloj povas havi malpli da salivo kaj kapablo prizorgi buŝhigienon, kaj sekve pli grandan riskon de dentaj difektiĝoj kaj infektoj.[12]
  • Digestosistemaj problemoj: Proksimume 40% de maljunuloj havas digestosistemajn perturbojn kiel malfacilon gluti, manĝi kaj ensorbi sufiĉe da nutrosubstancoj, konstipon kaj sangadon.
  • Esenca tremado: Neregebla tremado de parto de la supra korpo. Ĝi estas pli ofta ĉe maljunuloj kaj pliseveriĝas je pli maljunaj aĝoj.[13]
  • Vidaj problemoj: Presbiopo povas aperi antaŭ la 50-a jaro. Ĝi malfaciligas legadon, precipe de malgrandaj literoj en nelumaj kondiĉoj. Ankaŭ la rapideco de legado kaj la kapablo percepti la lokon de objektoj povas malboniĝi.[14] Ĝis la 80-a jaro, pli ol duono de la usonanoj havas kataraktonkataraktan operacion.[15][16][17]
  • Faloj: Maljuneco pliigas la riskon de vundoj pro falo.[18] En ĉiu jaro, proksimume triono de la maljunuloj super 65 jaroj kaj pli ol duono de la homoj super 80 jaroj falas.[19] Faloj estas la plej ofta kaŭzo de vundo aŭ morto por maljunuloj.[20]

Mensaj

redakti

Mensaj karakteroj de maljuneco estas:

  • Timo de sanproblemoj. Kuracistoj ofte havas impreson, ke maljunuloj plendas pri siaj sanproblemoj pli ol aliaj homoj. Tamen, tio eble validas nur pri la maljunuloj kiuj plej ofte vizitas kuracistojn, dum la plej multaj maljunuloj akurate perceptas sian sanstaton.[21]

En la disvolviĝantaj kaj disvolviĝintaj landoj

redakti
 
Maljunulo el Taĝikio

En la disvolviĝantaj landoj, maljunuloj rapide perdas oportunojn labori, socie agadi kaj socikapablojn; ili sentas sin marĝenitaj, senradikigitaj kaj sen alia eblo krom finloĝi en maljunulejo; diference tiuj de disvolviĝintaj landoj ĝuas pli bonan vivkvaliton, ricevas subvenciojn de la ŝtato kaj pli altajn pensiojn, sangarantiojn kaj aliajn bonfartigojn. Estas landoj kie eĉ oni ofertas postenojn sin diskriminacii pro aĝo kaj kie oni decidas pro sperto kaj kapablo. La malsanoj asociaj al la maljunaĝo (nome Alchajmero, artrozo, ktp.) estas pli oftaj en la landoj de la tria mondo ol en tiuj de la Unua mondo.

Sociaj kaj sociologiaj aspektoj

redakti
 
Agnes Keleti, 98-jaraĝa, faras fendon kaj ĉirkaŭantaj knabinoj vestitaj per purpura atletika konkurso kiuj estas rigardante ŝin.

Nuntempe, tiuj kiuj naskiĝis post 1945 eniras en la grupo de plej aĝaj plenkreskuloj. Tio kaŭzas kelkajn problemojn: plialtiĝas la buĝetoj de la Sociala sekureco kaj la laboranta populacio adaptiĝus al tiu nova situacio, dum oni reduktas la problemon al aferoj de sociala politiko, sociala sekureco kaj pli da malsanulejoj. Sed la ĵusa sociologio de la tria aĝo montras aliajn vidpunktojn: konsideri tiujn personojn kiel kulturan grupon laŭ tavoligon de la populacio laŭ aĝogrupoj (traktegaleco, rajtegaleco). Tamen, tiu situacio povas esti aplikata nur sur sektoro interesa sed malgranda de konsumantoj kaj voĉdonantoj. Krome, la ekskludo de la paglabora merkato ne malpermesas ties inkludon en agado tipa de volontularo, municipaj komisionoj, maljunulejoj, sociaj centroj, bibliotekoj kaj aliaj institucioj kun komunuma celaro, asocia kaj partopreniga kiel por personoj kaj kiel civitanoj.

Koncernaj fakoj

redakti

La tria aĝo estas objekto de pristudo de geriatrio kaj gerontologio; nuntempe ekzistas eĉ subfakoj kiel la psikiatra gerontologio (aŭ gerontologia psikiatrio), kiuj inkludas variantojn kiel la vivkvalito kaj aliaj sciencaj fundamentoj. Oni disvolvigis ankaŭ socialan teknologion kiel helpilo kaj industriigo de sciencaj antaŭeniroj.

Platono kaj Cicerono

redakti

La temo de la maljun-aĝo kiel preparo por la old-aĝo priokupis Platonon (en la 5-a jarcento a.K.) en 'La Respubliko' kaj ankaŭ Cicerono (en la 2-a jarcento a.K.) pritraktis ĝin en 'De Senectute'. Ambaŭ estas verkoj en la ontologio de aĝkategorioj, kiu formiĝis ĉirkaŭ la koncepto 'estomodoj', rilate kun la fluo de la persona vivo. Estas tre similaj paragrafoj en ambaŭ aŭtoroj.

Terminologio de maljunaĝo, diskriminado kaj antaŭjuĝoj

redakti

La diversaj nomigoj: maljunaĝo, maljuniĝado, maljuneco, profund-aĝo, oldaĝo, aĝuloj, dua juneco, tria aĝo kaj, angle, seniors, aged kaj aging, celas eviti antaŭjuĝojn. Kelkaj el ili sukcesas; aliaj, male, generas novajn maskojn. Ankaŭ sociologiaj pristudoj pricelas la temon kaj varias laŭ la diversaj socioj kaj epokoj pri subtemoj kiel nutrado, loĝado, sano amvivo kaj transportoj. Tamen ankoraŭ oni diskriminas aĝulojn pro ties aĝo en la laboraj medioj. Estas ankaŭ erara konsidero pri la koncepto "esti aktiva" kaj pri hobioj priplanataj por aĝuloj kiel surogatoj de la laboro, kiam tiuj povas esti planitaj ekde antaŭ multaj jaroj, ekzemple: legado kiel ilo kaj distro, kio se ne estis uzata en la junaĝo kaj plenkreskaĝo, malfacile estos uzata multe poste.

Internacia Tago de la Aĝuloj

redakti

La Internacia Tago de la Maljunuloj estas celebrata la tago de la 1-a de oktobro.

Aĝuloj en Esperanto

redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 17an ĉapitron "Atingoj en alta aĝo" al komentoj pri rekordoj atingitaj de aĝuloj.[22]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. (1991) “Physical and mental health changes in retirement age”, Psychotherapy and Psychosomatics 55 (2–4), p. 100–107. doi:10.1159/000288415. 
  2. Posner, Richard A.. (1995) Aging and Old Age. University of Chicago Press. ISBN 9780226675664.
  3. When Does Someone Attain Old Age? SS-101-96. Arkivita el la originalo je 19-a de marto 2001. Alirita 15-a de januaro 2022 .
  4. Ageing: Myth and Reality. Arkivita el la originalo je 16-a de decembro, 2013. Alirita 15-a de januaro, 2024 .
  5. (1995) “Aging and Speed of Behavior: Possible Consequences for Psychological Functioning”, Annual Review of Psychology 46, p. 329–353. doi:10.1146/annurev.ps.46.020195.001553. 
  6. Donald H. Kausler and Barry C. Kausler, The Graying of America: An Encyclopedia of Aging, Health, Mind, and Behavior (University of Illinois, 2001), 376–377.
  7. Older people are happier than you. Why? (2015-04-24). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-04-04 .
  8. Archived copy. Arkivita el la originalo je 30-a de oktobro 2014. Alirita 12-a de decembro, 2013 .
  9. The Normal Aging Process (2012-01-01). Arkivita el la originalo je 2020-08-05. Alirita 2016-04-04 .
  10. Administration on Aging. Arkivita el la originalo je 2013-10-10. Alirita 2014-01-05 .
  11. (2003-05-01) “Determinants of prognosis of COPD in the elderly: mucus hypersecretion, infections, cardiovascular comorbidity | European Respiratory Society”, European Respiratory Journal 21, p. 10s–14s. doi:10.1183/09031936.03.00403403. 
  12. Helping Your Elder with Grooming and Hygiene – For Dummies (2008-11-07). Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2016-04-04 .
  13. Essential Tremor: Causes, Symptoms, Diagnosis, and Treatment. Arkivita el la originalo je 2016-04-04. Alirita 2016-04-04 .
  14. Older Adults' Health and Age-Related Changes. Arkivita el la originalo je 2013-12-20. Alirita 2013-12-12 .
  15. Facts About Cataract (Septembro 2015). Arkivita el la originalo je 24-a de majo 2015. Alirita 14-a de aŭgusto 2016 .
  16. cf. Table 6 in: Harold A. Kahn, Howard M. Leibowitz, James P. Ganley, Mohandas M. Kini, Theodore Colton, Rita S. Nickerson, Thomas R. Dawber (1977). "The Framingham Eye Study I. Outline And Major Prevalence Findings". American Journal of Epidemiology Vol 106, No 1, pp. 17–32
  17. Bates. (2008) Better Eyesight Without Glasses. Orient Paperbacks. ISBN 978-8122204490.
  18. Who Is At Risk for Falls? - American Bone Health (en-US) (2016-09-28). Arkivita el la originalo je 2023-03-25. Alirita 2022-06-27 .
  19. Falls and Injury Statistics for Seniors and Elderly. Arkivita el la originalo je 2016-04-02. Alirita 2016-04-04 .
  20. Important Facts about Falls | Home and Recreational Safety | CDC Injury Center. Arkivita el la originalo je 2021-08-26. Alirita 2016-04-04 .
  21. Blazer, Dan G, kaj Jordan, Kathleen. "Epidemiology of Psychiatric Disorders and Cognitive Problems in the Elderly". En Klerman, Gerald L., k. al. (red.) Psychiatry: Volume Five: Social, Epidemiologic, and Legal Psychiatry. New York: Basic Books. 263-4.
  22. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 197-201.

Bibliografio

redakti
  • (En la hispana) Beauvoir, S. (1970). La vejez. Buenos Aires: Editorial Sudamericana.

Lammoglia, E. (2008).

  • Ancianidad: ¿Camino sin retorno?. 2a. ed. México: Random House Mondadori. 216 pp. ISBN 9789708105057.

Eksteraj ligiloj

redakti