Fendo (gimnastiko)

Fendo estas homa korpa figuro en kiu la kruroj estas paralelaj unu al la alia kaj etenditaj en kontraŭaj direktoj. Fendo povas esti plenumita dum diversaj atletaj agadoj, inkluzivante de danco (aparte klasika baleto), arta sketado, gimnastiko, luktosporto, naĝado, jogo.

Laŭlonga fendo
Gimnastikisto plenumanta dekstran laŭlongan fendon
Studantaj dancistoj en grand jeté
Trofendo
Tekvonda praktikanto plenumanta laŭlarĝan fendon
Staranta fendo dum arta sketada spino

Dum plenumado de fendo, la linioj difinitaj per la enaj femuroj de la kruroj formas nekutime grandan angulon 180 gradoj. Sukcesa atingo de ĉi tiu granda angulo postulas bonegan flekseblecon kaj streĉitecon de la subgenua tendeno (genukava tendeno, poplita tendeno) kaj iliako-lumbaj muskoloj. Pro ĉi tio fendo estas ofte uzata kiel streĉanta ekzerco por varmigi kaj pligrandigi flekseblecon de la kruraj muskoloj.

Variantoj redakti

Estas du ĝenerala formoj de fendo:

  • Flanka fendolaŭlarĝa fendo estas plenumata per etendado de la kruroj maldekstren kaj dekstra de la torso. Flanka fendo estas nomata kiel ĉinia fendo en luktosporto. Aliaj nomoj por flanka fendo estas skatola fendo kaj centra fendo.
  • Antaŭa fendolaŭlonga fendo estas plenumata per etendado de unu kruro antaŭen, kaj de la alia kruro malantaŭen de la torso. En danco, laŭlonga fendo estas nomata laŭ la kruro kiu estas etendata antaŭen. Tiel se la dekstra kruro estas etendita antaŭen estas la dekstra fendo kaj se la maldekstra kruro estas etendita antaŭen estas la maldekstra fendo.

Estas multaj variadoj de formo de fendo:

  • Trofendo, en kiu la angulo inter la kruroj superas 180 gradojn.
  • Pendanta fendo, en kiu la korpo estas subtenata nur per la piedoj (ekzemple, la piedoj kuŝas sur du seĝoj, kiu staras je distanco inter unu kaj la alia proksimume egala al duobla longo de la kruro).
  • Fenda salto estas fendo kiu estas plenumata dum salto, estante ankoraŭ en la aero. En terminaro de klasika dancado certaj variantoj de ĉi tio estas grand jeté (aŭ grand écart en l'air) kaj grand pas de chat.
  • Vertikala fendo, en kiu la kruraj linioj estas orientitaj vertikale.
  • Tordanta fendo estas plenumata kun trairo de laŭlonga fendo al flanka fendo, kaj poste al la kontraŭa laŭlonga fendo.

Populara kulturo redakti

Multaj homoj ne havas sufiĉan flekseblecon bezonatan por plenumi fendon kaj tial ili pritaksas fendon kiel nekomforta aŭ dolora. Pro ĉi tiu vasta konsiderado, fendo aperas en maldelikata farso, malicoĝojo kaj aliaj formoj de distraĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti