Luktosportoj estas senarmilaj sportaj konkursoj; la klasik-stila lukto estas unu el la plej konataj el la tradiciaj almenaŭ en Okcidento, kaj ĝi estas jam delonge olimpika sporto. Ĵudo estas tradicia en Japanio kaj ege konata en Okcidento dum la dua duono de la 20-a jarcento. Luktoartojbatalartoj estas nomo kun senco plej vasta, de inter ĉiuj signifoj kiuj priskribas manierojn lukti bonstile. Tio povus signifi militon per armeoj subtenantaj, sed lastatempe, luktoartoj kutime rilatas al lukto sen armiloj, aŭ per malgrandaj armiloj provizataj al la mano.

Luktosporto
artformo • speco de sporto
artotradicio
Fakoj
frapolukto • blocking • dodging • grappling hold • kataoregulo
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Luktosporto boksado estis praktikita en la antikva Santorini.
Musaŝi, samurajo kaj la aŭtoro de Kvin ringoj.

Luktoartoj estas kodigitaj sistemoj kaj tradicioj de praktikoj de luktado, kiuj estas praktikataj por variaj tialoj: memdefendo, konkurenco, fizikaj sano kaj bonfarto, distrado, same kiel por mensa, fizika, kaj spirita disvolviĝo.

Kvankam la terminoj luktoartoluktosporto asociiĝis kun la luktartoj de Orienta Azio, ili origine aludis al luktosistemoj de Eŭropo tiom frue kiom ĝis la 1550-aj jaroj. Oni uzia ankaŭ la terminon marsarto deriva el latina, kun signifo "arto de Marso", nome la romia dio de milito.[1] Kelkaj aŭtoroj asertis, ke luktartojluktosistemoj estu plej taŭgaj sur la bazo ke multaj luktartoj neniam estis "marsaj" aŭ "militaj" en la senso esti uzataj aŭ kreitaj de profesiaj militistoj.[2]

Variaĵoj kaj vidpunktoj redakti

Luktartoj estu kategoriigitaj laŭ vario de kriterioj, kiaj la jenaj:

Laŭ teknikoj redakti

 
Boksado.
Senarmaj

Senarmaj luktartoj povas esti larĝe grupigitaj en tiuj kiu tendencas al frapolukto, tiuj kiuj tendencas al kaptolukto kaj tiuj kiuj kovras ambaŭ kampojn, ofte priskribitaj kiel hibridaj luktartoj.

Frapoluktoj

Kaptoluktoj

Armitaj
 
Skermo ĉe Someraj Olimpikoj 2004

Tiuj tradiciaj luktosportoj kiuj trejniĝas por armita luktado ofte enhavas ampleksan gamon de nelanĉeblaj armiloj, kiaj glavoj kaj kelkaj lancoj. Tiaj tradicioj inkludas skermon, silaton, kalaripajaton, kobudon, kaj historiajn eŭropajn luktartojn, speciale tiuj de la Germana Renesanco. Multaj Ĉinaj luktartoj uzas ankaŭ armilojn kiel parto de ties metodoj.

Foje, trejnado per unu specifa armilo estas konsiderata stilo de luktarto per si mem, kio estas speciale la kazo en Japanaj luktartoj kun fakoj kiaj kenĵucuo kaj kendo (glavo), bojucuo (bastonlukto), kaj kjudo (pafarko). Simile, modernaj okcidentaj luktartoj kaj sportoj inkludas modernan skermon, bastonluktajn sistemojn kaj arkpafado.

Laŭ aplikado aŭ intenco redakti

Lukt-orientitaj
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Luktarto kaj Persona defendo.
Sanorientitaj

Multaj luktartoj, ĉefe ĉe tiuj el Azio, instruas ankaŭ flakajn fakojn kiuj randas ĉe medicinaj praktikoj. Tio gravas ĉefe ĉe tradiciaj Aziaj luktartoj kiuj povas lernigi osto-plibonigon, herbismon, kaj aliajn aspektojn de tradicia medicino.[3]

Spirit-orientitaj
 
Aikido.

Luktartoj povas ankaŭ esti ligitaj al religio kaj al spiriteco. Nombraj sistemoj estas famaj ĉar estis fonditaj, dissemataj, aŭ praktikataj de monaĥoj aŭ monaĥinoj.

Tra tuta Azio, meditado povas esti aligita kiel parto de trejnado. En tiuj landoj influitaj de Hindu-Budhisma filozofio, tiu arto mem povas esti uzata kiel helpo por atingi propran memklarigon.

Japanaj stiloj, se koncerne al nefizikaj kvalitoj de luktado, estas ofte tre forte influitaj de Mahajana Budhisma filozofio. Konceptoj kiaj "malplena menso" kaj "menso de komencanto" estas tre uzataj. Aikido, ekzemple, povas havi fortan filozofian kredon en la fluo de energio kaj interna paco, ezemple kiel ĉe la idealo de ties fondinto Ueshiba Morihei.

Tradiciaj Koreaj luktartoj metas emfazon al disvolvigo de la spirita kaj filozofa plibonigo de la praktikanto. Komuna afero en plej koreaj stiloj, kiaj taekjeono kaj tekvondo, estas la valoro de "interna paco" ĉe la praktikanto, kio estas akcentita por esti atingita nur pere de individua meditado kaj trejnado. Koreanoj kredas, ke la uzado de fizika perforto estas justigita nur pere de memdefendo.

La rusa luktarto nome Sistema baziĝas sur teknikoj pri kontrolo de spirado kaj malstreĉiĝo, same kiel sur elementoj de la pensaro de la Rusa Ortodoksismo, por plibonigi mem-konscion kaj trankvilecon, kaj por profiti la praktikantojn en diferencaj niveloj: fizika, psikologia kaj spirita.[4]

Kelkaj luktartoj en variaj kulturoj povas esti plenumitaj en danco - kiel scenoj por variaj tialoj, kiaj por veki ferocecon en preparado por batalo aŭ por montrado de lerteco en pli stiligita maniero. Multaj tiaj luktartoj aligas muzikon, ĉefe fortajn perkutajn ritmojn aŭ ritme kontentigajn kiel por kapoejro.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historiaj eŭropaj luktartoj.
 
Detalo de prilukta fresko sur tombo 15a ĉe Beni Hasan.

La plej antikvaj artaĵoj kiuj priskribas scenojn de batalo, date reen el 3400 a.K.,[5] estis pentraĵoj de Antikva Egipto kiuj montras kelkajn formojn de lukto.[6] Date reen el 3000 a.K. en Mezopotamio (Babilono), oni trovis reliefojn kaj poemojn kiuj priskribas lukton.[6] En Vjetnamio, pentraĵoj kaj skizoj el 2879 a.K. priskribas kelkajn manierojn de lukto kiuj uzas glavojn, bastonojn, arkojn kaj lancojn.[6]

Ĉinaj luktartoj originiĝis dum la Dinastio Xia antaŭ pli ol 4000 jaroj. Oni diras ke la Flava Imperiestro Huangdi (legenda dato de povascendo 2698 a.K.) enkondukis la plej fruajn luktosistemojn en Ĉinion. La Flava Imperiestro estis priskribita kiel fama generalo kiu, antaŭ iĝi estro de Ĉinio, verkis longajn traktaĵojn pri medicino, astrologio kaj luktartoj. Unu el liaj ĉefaj oponantoj estis Ĉiju kiu estas konsiderata kreinto de jiao di, antaŭanto de la moderna arto de Ĉina luktarto.

La fondo de modernaj Aziaj luktartoj estis ŝajne miksaĵo de fruaj Ĉinaj kaj Hindiaj luktartoj. Dum la epoko de la Militŝtata periodo en la Historio de Ĉinio (480-221 a.K.) okazis etenda disvolvigo de la luktartaj filozofio kaj strategio, kiel priskribis Sun Tzu en La Militarto (ĉ. 350 a.K.).[7] Legendaj rakontoj ligas la originon de Ŝaolino al la disvastigo de Budhismo el Barato dum la komenco de la 5a jarcento, kun la figuro de Bodhidharmo, al Ĉinio.[8]

 
Pankracistoj luktante sub la okuloj de juĝisto. Flanko B de amforo kiu estis premio ĉe la Panatenajaj ludoj, ĉ. 500 a.K.

En Eŭropo, la plej fruaj fontoj pri luktartaj tradicioj datas el la Antikva Grekio. Boksado (pigme, piks), luktarto (pale) kaj pankraco estis reprezentita en la Antikvaj Olimpikoj. La romianoj organizis gladiatorajn luktojn kiel publika spectaklo.

Nombraj historiaj priluktaj mangvidiloj survivis el la eŭropa Mezepoko. Tio inkludas stilojn kiaj glavo kaj ŝildo, dumana glavolukto kaj aliaj tipoj de manenmanaj armiloj krom la senarmaj luktartoj. Inter tiuj estas transkriboj de (eble apokrifa) memoriga poemo de Johannes Lichtenauer pri longoglavo data reen el la fino de la 14a jarcento. Aliflanke, Aziaj luktartoj iĝis bone dokumentitaj dum la mezepoka periodo, Japanaj luktartoj komencis per la establado de la nobelaro de samurajoj en la 12a jarcento, Ĉinaj luktartoj per traktaĵoj de la Dinastio Ming kiaj Jiksiao Ksinŝu, Hindiaj luktartoj en mezepokaj tekstoj kiaj Agni Purana kaj Malla Purana, kaj la Koreaj luktartoj el la epoko de la Joseon-Dinastio kaj tekstoj kiaj Mujejebo (1598).

Eŭropa glavarto ĉiam havis sportan komponanton, sed la duelo estis ĉiam eblo ĝis la Unua Mondmilito. Moderna sporta skermo ekdisvolviĝis dum la 19a jarcento kiam la francaj kaj la italaj militakademioj ekkodigis instruadon. La Olimpikoj kondukis al standardaj internaciaj reguloj, kaj la Internacia Federacio de Skermo fondita en 1913. Moderna bokso originiĝis per la reguloj de Jack Broughton en la 18a jarcento, kaj atingis siajn nunajn formojn per la Reguloj de la Markiso de Queensberry de 1867. Ankaŭ la eŭropana koloniigo de Aziaj landoj alportis dekadencon al la lokaj luktartoj, ĉefe pro la enkonduko de pafiloj. Tio povas klare esti vidita en Hindio post la plena establado de Brita Hindio en la 19a jarcento.[9] Similaj fenomenoj okazis en kolonioj de Sudorienta Azio kiaj Malajzio, Indonezio, Vjetnamio, Kamboĝo kaj Filipinoj.

Specoj laŭ landoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Clements, John (Januaro 2006). “A Short Introduction to Historical European Martial Arts”, Meibukan Magazine (Special Edition No. 1), p. 2–4. 
  2. Donn F. Draeger kaj P'ng Chye Khim. (1979) Shaolin Lohan Kung-fu. Tuttle Publishing.
  3. Internal Kung Fu. Chiflow.com. Alirita 2010-11-07.
  4. Philosophy aspects of Systema. Russian Martial Art - Systema Headquarters. Alirita 2011-09-29.
  5. grapplingstyles. Kobukaijujitsu.com (1938-10-16). Arkivita el la originalo je 2015-01-01. Alirita 2015-08-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-01. Alirita 2015-11-21.
  6. 6,0 6,1 6,2 Iwona Czerwinska Pawluk kaj Walery Zukow (2011). Humanities dimension of physiotherapy, rehabilitation, nursing and public health. p. 21
  7. Sun Tzu Biography and Introduction: Sun Tzu The Art of War and Strategy Site by. Sonshi. Com. Alirita 2010-11-07.
  8. Reid, Howard and Croucher, Michael. The Way of the Warrior-The Paradox of the Martial Arts" New York. Overlook Press: 1983.
  9. Zarrilli, Phillip B. (1998). When the Body Becomes All Eyes: Paradigms, Discourses and Practices of Power in Kalarippayattu, a South Indian Martial Art. Oxford: Oxford University Press, India. ISBN 0-19-563940-5

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Martial arts en la angla Vikipedio.