Luktado estas luktosporto, la esprimo estas uzata pli strikta senco por la liber-stila kaj klasik-stila lukto. Lukto komenciĝas inter starantaj luktantoj, kiuj per korpoforto kaj sperta preno provas gundkuŝigi la alian konkuranton. Pri la viroj ekzistas hodiaŭ sekvaj pezoklasoj: 55 kg, 60 kg, 66 kg, 74 kg, 84 kg, 96 kg kaj 120 kg.

Luktado
speco de sporto
forteca sporto • batalsporto • close combat • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Liberstila luktado

La klasik-stila luktado estis olimpia sporto jam en la antikvo kaj ekde 1896 en la moderna olimpiko, kaj la liber-stila luktado iĝis olimpia sporto je ok jaroj poste. Ekde 2004, eĉ la virina liber-stila lukto inkluziviĝas en la olimpiko.

Ekde 1950 okazas oficialaj mondaj ĉampionadoj ĉiujare, krom dum tiuj jaroj kiam okazas olimpiko.

La diferenco inter la klasik-stila kaj la liberstila luktado estas, ke, kontraŭe al la klasik-stila luktado pri kiu oni povas preni la alian nur super la talia zono, pri liberstila luktado oni rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.

La virina luktado estas sama kiel la vira liber-stila luktado, krom pri kelkaj duobloj kaptoj, kiuj ne estas permesataj.

En la greka antikvo, la atletoj luktis nude sen peza diferencigo. Tiu, kiu povis ĵeti la alian trifoje sur la grundon, estis la venkinto.

Reguloj

redakti
 
Klasikstila luktado. Tipe estas la rekta korpo-teniĝo.
 
Liberstila luktado. La luktistoj en antaŭklinita teniĝo, ĉar oni ankaŭ rajtas uzi la krurojn.

Laŭ la modernaj reguloj, oni devas surgrundigi la kontraŭulon tiel, ke ties ambaŭ ŝultroj tuŝu la grundon de la mato. Por tio oni povas uzi prenon, levon kaj tordon. Batoj, pikoj, strangoloj estas malpermesitaj. Laŭ la luktado, juĝistoj decidas pri poentoj, venkas la luktanto kun pli da poentoj aŭ per ŝultrigo de la alia.

Ekde 2005, la Monda Asocio FILA enkondukis novan regulon, laŭ kiu la individuaj konkursoj okazas en tri raŭndoj (en grupaj konkursoj en 5) kaj po 2 netaj minutoj. Venkanto estas, kiu venkas unuafoje du (tri) el la 3 (5) raŭndoj. La ŝultrigo finigas tuj la konkurson.

Raŭndo finiĝas antaŭtempe, se iu atingas du 3-poentajn aŭ unu 5-poentan takson. La diferenco de ses poentoj same finas la raŭndon. Se oni havas egalan poentojn ĉe fino de la raŭndo, decidas kiu havas malpli da atentigoj. Okaze de plua egaleco, decidas la pli alta unuopa taksado – se tio same egalas, decidas la lasta akirita poento.

Ĉe klasik-stila luktado okazas unu minuto kaj 30 sekundoj da stara eklukto, poste 30 sekundoj da grunda eklukto, ĉe kiu unu luktanto estas la superanto, supera prenanto. La supera luktanto estas, kiu venkus en la raŭndo, laŭ la taksadaj ĝistiamaj poentoj. Okaze de absoluta egaleco, decidas la juĝisto. Okaze de grupa konkurso, supera luktanto estas la plej bona, aktiva de la grupo. Se la superulo ne atingas poenton dum tiu 30 sekundo (0:0), la raŭndon venkas la kontraŭulo, li/ŝi ricevas poenton.

Ĉe liber-stila luktado, ne okazas grunda eklukto.

Luktejo

redakti

Luktejo estas cirkla kaj havas diametron de 9 metroj. Ĝi havas oranĝkoloran randon de unu metro. Ĝi nomiĝas pasiva zono kaj estas parto de la luktejo. La restanta areo estas la centra batalejo. En la mezo de la mato troviĝas cirklo kun diametro de unu metro. La luktejo estas ĉirkaŭita de protekta areo. Ĝi estas kvadrato kun 12 metraj flankoj. Ekster la protekta areo la trejnistoj rajtas restadi en la paŭzejo. Antaŭ ĉiu konkurso oni devas purigi kaj malinfekti la maton. En Olimpiaj ludoj kaj mondaj ĉampionoj la matoj devas esti novaj.

Vestoj

redakti

La luktovestoj devas esti glata. Unu devas porto ruĝajn vestojn la alia bluajn. Antaŭ la batalo komenciĝas juĝisto kontrolas ĉu la luktistoj ne ŝmiris sian korpon per grasaj aŭ gluaj substancoj. Ankaŭ oni ne rajtas komenci batalon jam ŝvitmalseka.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti