Samurajo

militista nobelo de feŭda Japanio

Samurajo (japane  (さむらい), samurai), ankaŭ nomata buŝi (japane 武士 (ぶし), bushi), estis ano de la japana militista klaso en ŝoguna reĝimo antaŭ la industria epoko. Ili heredis militarton kaj estis rigide hierarkiigitaj per pluraj tavoloj de mastro-servistaj rilatoj. Ili respektis antaŭ ĉio honoron, bravecon kaj lojalecon.

Samurajo
profesio
Informoj
Eble sama bushi
vdr

Dum miloj da jaroj de japana historio ekzistis kaj ekzistas diversformaj glavoj—tranĉi- aŭ pik-armiloj. Sed kiam oni ĝenerale parolas pri "japanaj glavoj", tiu ĉi esprimo indikas precipe la glavojn uzitajn de japanaj samurajoj, inter ili taĉi, odaĉi, katano ktp.

Etimologio redakti

La japana vorto "samurai" devenas de la verbo "saburau" signifanta "servi". Ekde la fino de la 12 jarcento ĝis 1868, la samurajoj estris Japanion.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti