Sporto

konkursa aktiveco, ofte fizika

Sporto estas aro de korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe saniĝon, amuzon aŭ vetbatalon. Eblas sporti unuope aŭ grupe, ĉu por amuziĝi, ĉu kadre de konkurso, ĉu eĉ je profesia nivelo. Pli preciza difino referencas sporton (aŭ sportojn) kiel ĉiuj formoj de kutima ĉu konkurenca ĉu nekonkurenca korpekzercado kiu,[1] pere de hazarda aŭ organizita partopreno, celas uzi, pluteni aŭ plibonigi fizikan kapablon kaj lertecon dum havigas distron al partoprenantoj, kaj en kelkaj okazoj, ankaŭ al spektantoj.[2] Ekzistas centoj da sportoj, el tiuj kiuj postulas nur du partoprenantoj (aŭ eĉ unu se ne temas pri konkurenco), al tiuj kun centoj (kaj eĉ miloj okaze de popularaj maratonoj) da samtempaj partoprenantoj, ĉu enkadre de teamoj aŭ unuope.

Fotomontaĵo
Kurado
Teniso
Liberstila lukto
La Internacia Olimpia Komitato agnoskas kelkajn tabloludojn kiel sportoj ekzemple ŝako.
Sporto en infanaĝo. Futbalo estas teama sporto kiu havigas ankaŭ oportunojn por plibonigi fizikan taŭgecon kaj sociajn interagadojn.

Sportoj estas ĝenerale rekonataj aktivecoj bazitaj sur fizika korpekzercado aŭ lerteco, kies ĉefaj konkurencoj populare agnoskitaj kiel la Olimpiaj Ludoj akceptas nur sportojn kiuj kongruas kun tiu difino,[3] dum aliaj organizoj kiaj la Konsilio de Eŭropo uzas difinojn inkludantajn aktivecojn kun fizika elemento en la klasigo kiel sportoj.[2] Tamen, nombraj konkurencaj, sed nefizikaj, aktivecoj postulas agnoskon kiel mensosportoj. La Internacia Olimpa Komitato (tra la Asocio de Agnoskitaj Internaciaj Sportofederacioj nome ARISF) agnoskas ekzemple kaj ŝakon kaj briĝon kiel sportoj bona fide (je bona fido), kaj ankaŭ SportAccord, nome la internacia sporta federacio asocio, agnoskas kvin nefizikajn sportojn,[4][5] kvankam limigas la kvanton de mensoludoj kiuj povas esti akceptitaj kiel sportoj.[1]

Sportoj estas kutime regataj fare de regularotradicio, kiuj helpas certigi justan konkuradon, kaj permesi konsekvencan juĝadon de la gajninto. Gajni povas esti determinita per fizikaj okazaĵoj kiel ekzemple trafado de celoj aŭ transpaŝado de limo unue, aŭ de la persistemo de juĝistoj kiuj gajnas elementojn de la sportprezento, inkluzive de celo aŭ subjektivaj iniciatoj kiel ekzemple teknika efikeco aŭ arta impreso.

En organizita sporto, notoj pri efikeco ofte estas konservitaj, kaj por popularaj sportoj, tiuj informoj povas esti vaste sciigitaj aŭ raportitaj en sporta gazetaro. Krome, sporto estas grava fonto de distro por ne-partoprenantoj, tiel ke spektosporto altiras grandajn homamasojn al ejoj, kaj atingas pli larĝajn spektantarojn tra dissendado. Tio okazigis tro ofte kverelojn inter sekvantoj de diversaj sportistoj kaj ĉefe de sportaj teamoj, ekzemple de futbalaj teamoj, kiuj okazigis tumultojn kaj foje eĉ mortintojn.

Laŭ A.T. Kearney, konsilista funkciulo, la tutmonda sportindustrio estas valora je pli ol 620 miliardoj da usonaj dolaroj je valoro de 2013.[6]

Vortdeveno redakti

La vorto sporto havas sian originon en la latina verbo deportare, kiu interalie signifis "eliri trans la pordojn", do eliri el la ĉirkaŭurba muraro por ekzerciĝi aŭ sporti en la kamparo. El tiu ĉi verbo devenas, interalie, deportar (okcitane kaj hispane) kaj desporter (france, kun la signifo de "amuziĝo"). En la angla lingvo, tiu ĉi lasta vorto ekaperis en la 14-a jarcento kiel disport, kaj en la 16-a jarcento ĝi alprenis sian nunan formon, sport. En naciaj lingvoj, estas iuj (ekzemple la angla) kiuj permesas pluralon de la vorto, kaj aliaj (ekzemple la germana), kiuj ne havas pluralan formon kaj komprenas je la vorto sporto singulare ampleksas ĉiun rilate al sportado (kiel ekzemple ankaŭ la vorto "homaro" ampleksas ĉiujn homojn kaj ne sencas vorto "homaroj"). Tial la plurala formo "sportoj" por individuaj elformiĝoj de sportado ofte evitiĝas kaj anstataŭiĝas per vortumoj "sportaj disciplinoj" aŭ "sportaj fakoj" - tio bonas por ĉiuj lingvosentoj. Tamen en Esperanto la plurala formo "sportoj" permeseblas kaj ne konsidereblas eraro: ĉar la formo nekutimas, ĝi ekzemple nur menciiĝas en malmultaj citaĵoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, sed ĝi dokumentiĝas tie.[7]

Historio redakti

 
Hermeso, la helena dio de atletismo.

Laŭ pluraj ekzempleroj de prahistoria arto, eltrovitaj dum la 19-a jarcento ĉefe en Francio (Lascaux), Afriko kaj Aŭstralio, jam antaŭ tridek mil jaroj oni bildigis ceremoniojn, kiuj inkluzivis ian sportecan agadon aŭ korpan streĉadon fare de la partoprenantoj.

La plej malnova grupa sporto estis tre verŝajne kurado; ĝin sekvis ĵetado kaj saltado, kiuj ĉiuj tre utilis kiel pretigado por bataloj aŭ por ĉasado, kiel oftaj aktivecoj en la ĉiutaga tiama vivo. Pro aliaj similaj bezonoj estiĝis pluraj pliaj sportoj, kiel ekzemple naĝado, remado, ĉevalrajdado, kaj lukto. Poste aperis ankaŭ pilkosportoj; la tiamaj pilkoj estis ĉefe faritaj el herbo. En tiu ĉi tempo, sportaj aranĝoj ne tuj havis konkursan karakteron, sed temis precipe pri kuna amuziĝo kaj ludado.

Pluraj prapopoloj praktikis apartajn sportojn. La hebreoj ekzemple ĉefe ludis arkpafadon, levadon de rokoj kaj ŝtonĵetadon; la egiptoj jam organizis sportajn konkursojn pri lukto, gimnastiko, bokso, naĝado, kanuado, fiŝkaptado, atletismo kaj pilkosportoj.

 
Anglaj prisportaj komentariistoj Eddie Hemmings kaj Mike Stephenson.

La antikva popolo kiu plej ligiĝas al sporto estis la grekoj, kiuj ĉefe praktikis kuradon, saltadon, lukton, bokson, ĵetlancadon, pentatlonon kaj batalĉarajn konkursojn. Tiu ĉi listo estas bona ekzemplo pri la forta ligo kiu tiam ekzistis inter sportoj kaj milito. Laŭ la legendo, la ĝuste helena heroo Heraklo ekestigis, dankeme al Zeŭso, la olimpiajn ludojn, granda ceremonio kiu kunigis sporton, kulturon kaj religian kulton. Dum la disvolvigo kaj daŭro de la olimpiaj ludoj, militoj kaj mortpunoj haltiĝis.

Rilatoj inter sporto kaj socio redakti

Sportoj havas grandan influon en la socio; elstaras rimarkinde ties gravo en la kulturo kaj en la konstruado de la nacia identeco. El praktika vidpunkto, sportoj produktas klarajn efikojn ĉefe pozitivajn en la sferoj de edukado, ekonomio kaj la publika sano. La influo de la sportoj en la nuntempaj socioj estas enorma. Nuntempe, la sporta praktiko establis grandan parton de la distra tempo de la personoj, ĉu ili estas spektantoj ĉu agantoj de la sporto.

En preskaŭ ĉiuj modernaj socioj, sporto ludas gravan socian, politikan kaj ekonomian rolojn. Ĝia disvolviĝo kaj evoluo ofte spegulas tiun de la socio mem. Nuntempaj amaskomunikiloj ofte dediĉas rimarkindan atenton al sportaj konkursoj, kaj la plejparto el landoj havas aparte grandskale priatentitan kaj praktikitan sporton (ekz. futbalo en multaj landoj de Eŭropo, kriketo en pluraj eksaj britaj kolonioj, kaj tiel plu).

Kelkaj sportoj, kiel ekzemple kurado, postulas neniun ludilon aŭ ludejon, kaj estas same popularaj en evoluintaj kaj ne-evoluintaj mondoregionoj. Aliaj sportoj, male, havas apartajn bezonaĵojn, kiel ekzemple poraj veturiloj (okaze de aŭtosportoj kaj velado), ludejoj (ĉe naĝadoglitkurado) aŭ ludiloj (ĉe golfoarkpafado). Fine, kelkaj sportoj postulas la ĉeeston de besto, kiel ekzemple en la okazo de ĉevalrajdado.

 
Futbalo estas unu el plej amase sekvata sporto.

Naciismo kaj sporto ofte kunplektiĝas, ĉar sporto donas situon por simbola konkurado inter nacioj; sporta konkurado ofte respegulas konfliktojn de nacioj kaj efektive ofte uziĝis kiel instrumento de diplomatio. La penetron de politikaj celoj en la sporton kelkaj opinias kontraŭa al la fundamenta etiko de sporto plenumata pro si mem kaj por la ĝuo de la partoprenantoj, sed tiu politikiĝo efektiviĝis fakte dum la tuta historio de sporto.[8]

Sporto estas kompleksa fenomeno kiu funkcias kiel instigo al sociebleco, nutras la kolektivajn idearojn kaj pasiojn, generas eksplodojn de naciismo, mobilizas enormajn kvantojn de kapitaloj (elitaj sportistoj estas inter la plej gravaj riĉuloj de la mondo), kaj estas pretaj suferi instrumentigojn.[9] Sportoj montras la sociajn tendencojn de la historia etapo en kiu oni estas enkadrigataj, funkciante kiel kompleta socia sistemo: estas fenomeno tiom rimarkinda je socia nivelo ke ĝi enhavas elementojn karakterajn de la socio en si mem kaj movigas la totalon de la sociaj institucioj.[10]

 
Junaj portugalaj infanoj partoprenantaj en lerneja kurado.

En la kampo de la eduko, sporto ludas gravan rolon en la transigo de valoroj al infanoj, adoleskuloj kaj plenkreskuloj. Kongrue kun la fizika aktiveco oni elsendas valorojn de respekto, respondeco, engaĝiĝo kaj dediĉo, inter aliaj, utile al procezo de sociigo kaj de eniro en la plibonigo de la sociaj strukturoj kaj sintenoj.[11] La sporto kontribuas al establado de sociaj rilatoj inter diversaj personoj kaj diversaj kulturoj kaj tiel ĝi kontribuas al disvastigo de la nocio de respekto al aliuloj, instrue al konstrua konkurenco, evitante kompreni la luktadon kiel celo en si mem.[12] Alia grava socia valoro en la sporto estas la lernado kiel venki kaj kiel kompreni la malvenkon sen nuligi la diversajn celojn. Tiukadre sporto kaj fizika agado estas studobjektoj en plej parto de la studprogramoj de la tuta mondo.

El vidpunto de ekonomio, la gravo de sporto estas nedubebla, pro la kvanto de personoj kiuj praktikas sportojn same kiel ĉe tiuj kiuj nur ĝuas la amasan spektaklon, kio faras la sportojn gravaj negocoj kiuj financas sportistojn, agentojn, amaskomunikilojn, turismon kaj ankaŭ nerekte, aliajn sektorojn de la ekonomio.[13] Multaj varmarkoj reklamiĝas pere de patroneco al sportaj ĉampionecoj, dum multaj aliaj produktas kaj vendas varojn necesajn por la praktiko de tre diversaj sportoj, ekzemple bicikloj, pilkoj, specifaj vestaĵoj (Decathlon) ktp.

La sportoj pli kaj pli regas sin per la reguloj de la merkato (prisportaj ĵurnalistoj jam parolas pri vendado kaj aĉetado de futbalistoj), propraj de homamasa socio, kiuj influas rimarkinde, ne nur en la politika, ekonomia kaj socia medioj, sed ankaŭ en la aliaj modeloj de la nuntempa sporto.[14]

La praktiko de sporto ankaŭ plialtigas la bonfarton kaj la vivkvaliton de la socio por la bonfaraj efikoj de la fizika aktiveco, kaj por la korpa sano kaj por la emocia vivo; la personoj kiuj praktikas sporton kaj aliajn similajn nesidajn aktivecojn regule kutime sentas sin pli kontentigitaj kaj sentas, subjektive, pli grandan bonfarton.[15]

 
Kelkaj landoj inkludas trejnadon en batalartoj en lernejoj kiel parto de fizika edukado. Tiuj filipinaj infanoj praktikas karateon.

La uzado de sporto kiel mekanismo por atingi sociajn disvolvigon kaj inkludon estas amplekse disvastigita en la tuta mondo, kvankam rigora pruvaro pri la efektiveco de tiu tipo de intervenoj estas malabunda. En tiu kunteksto, la institucio Corporación Andina de Fomento iniciatis esplorprogramon kies celo estas atingi pli bonan komprenon de la potencialo de la regula praktiko de futbalo kiel vojo por la promocio de la disvolvigo kaj la akumulado de kapabloj ĉe infanoj kaj junuloj. Por tio, oni realigis du studojn, po unu en Kolombio kaj en Peruo, kiu esploris per montro supera al po 1600 junuloj. La rezultoj de ambaŭ pritaksoj ebligas konkludi, ke la programoj de futbalo por la disvolvigo povas esti profitigaj, se oni atentas al la maniero per kiu oni plenumas ilin kaj al kiuj oni direktas ilin. Male, ili povas okazigi negativajn efikojn en la celitaj profitantoj, speciale problemojn de konduto kaj agresemo. Tiusence, tiuj programoj havas la eblon generi pozitivajn ŝanĝojn super dimensioj kaj sociemociaj kaj kognaj kiam oni plenumas ilin ĉe medioj de malalta konkurencemo. Krome, la maksimuma kapablo de tiuj programoj, mallonge, estas atingita kiam oni direktas ilin al infanoj inter 8 kaj 13 jaroj.[16]

La fenomeno de la sporto kiel reprezento de la socio povas klarigi sian gravon kiel spektaklo. Tiukadre, la sportaj eventoj utilas por plifirmigi la valoron kaj la fizikajn kapablojn ne nur de la ludantoj, sed ankaŭ de la komunumo reprezentata. Ofte la rezultoj en la internaciaj sportaj konkurencoj estas interpretataj kiel validigo de la kulturo kaj foje eĉ de la politika sistemo de la lando reprezentata de la sportistoj.[17][18] Tiu aspekto de la sporto povas rezulti en negativaj efikoj, kiel ĉe eksplodoj de violento dum aŭ post la konkurencoj.[19][20] Aliflanke, la sporto estas konsiderata kiel rimedo por malpliigi la violenton kaj deliktaron en la socio.

Teknologio redakti

  • Sano: La nuntempa teknologio ludas gravan rolon por sporto el la nutrado ĝis la traktado de lezoj, kio pliigas la potencialajn rezultojn de la sportistoj. La nuntempaj atletoj estas kapablaj praktiki sporton je pli maljunaj aĝoj, rekuperi sin pli rapide el lezoj kaj trejniĝi pli efike ol ĉe en iamaj generacioj. Negativa aspekto de la teknologio aplikata al sporto konsistas en la desegno kaj konsumo de dopantaj substancoj, kiuj povas plibonigi la rezultojn de sportistoj (malprofite al la honestaj sportistoj kiuj ne konsumas dopaĵojn) ĝis tre altaj niveloj, foje ĝis serioza malbonigo de la sano de la dopinta sportisto, kio povas okazigi nereverteblajn damaĝojn en la korpo aŭ eĉ la morton. Pro tiu tialo, en granda nombro de sportoj (se ne en ĉiuj), tiuj substancoj estas malpermesitaj de la diversaj organoj regulantaj de la sporto je profesia nivelo, kaj ties konsumo povas rezulti en la malkvalifiko aŭ malhabilitigo de la kulpulo.
  • Instruado: La antaŭeniroj de la teknologio estis kreintaj novajn oportunojn en la sporta esplorado. Nuntempe eblas analizi aspektojn de sporto kiuj antaŭe estis tute ekster la atingo de onia kompreno. Teknikoj kiel la movkaptiloj aŭ la perkomputilaj simulaĵoj pliigis la konon pri la agado de la atletoj kaj la maniero en kiu tiuj povas esti plibonigataj. La plibonigoj en teknologio utilis ankaŭ por plibonigi la sistemojn de trejnado, foje helpite de maŝinoj desegnitaj intence tiucele. Praktikaj montroj videblas en biciklado.
  • Ekipaĵoj: En kelkaj sportaj fakoj, la sportistoj uzas diversan instrumentaron por plenumi sian aktivecon, kiel la batiloj uzataj en basbalo aŭ la pilkoj uzataj en futbalokorbopilko, krom ĉe aliaj pilkosportoj. Ĉiuj el ili suferis ŝanĝojn de siaj trajtoj laŭlonge de la tempopaso por plibonigi la sportan rezulton aŭ protekti la sanon de la sportistoj, ŝanĝante faktoroj kiel la dureco aŭ la pezo de la iloj, kiuj en la fako de ĵetado estas rigore normigitaj (disko, martelo kaj ĵet-lanco). Same, en kelkaj sportoj de fizika kontakto estas necesa la uzado de protekta ekipaĵaro fare de la sportisto, kiel ekzemplo en usona piedpilkado, kasko en multaj sportoj kaj dentoprotektiloj ĉe boksado, korbopilko ktp. Ankaŭ tiuj protektiloj evoluis kun la tempopaso kaj la propra evoluo de la teknologio, direkte al elementoj plej komfortaj kaj sekuraj por la praktiko de la sporto. Eĉ la vestaro kaj ŝuaro delonge uzis esplorajn teknikojn, kiel la elekto de la plej taŭgaj materialoj kaj konstruteknikoj, kio rezultis en tuta esplorfako kaj specifa industrio kun eĉ konataj kaj popularaj varmarkoj specializitaj en tia sektoro. Tio ege kontrastas kun la epokoj kiam kelkaj kuristoj ankoraŭ preferis kuri senŝue aŭ ĉefe kun la klasika greka epoko kiam ĉiu atleto partoprenis nude (virinoj ne rajtis spekti).

Sportoj redakti

Atletismo redakti

 
Stanga altsalto
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atletiko.

Pilkosportoj redakti

 
Korbopilkado.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pilkosporto.

Batalsportoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Batalsporto kaj Lukto.

Akvosportoj redakti

 
Naĝado.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvosporto.

Vintraj kaj montaraj sportoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vintra sporto.

Aliaj sportoj redakti

 
Biciklokuro Tro-Bro Léon, 2009.

Sportaj konkursoj redakti

Olimpiaj sportoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Olimpiaj sportoj.
 
Dwain Chambers (meze) en 100-metra kurado dum brita kvalifikiga konkuro por partopreno en la somera olimpiko 2008. 100-metra kurado estas unu el la plej popularaj sportoj en atletiko.

Olimpiaj sportoj estas konkurencataj en la Someraj Olimpikoj kaj en la Vintraj Olimpikoj. La Somera Olimpiko 2020 inkludis 33 sportojn;[21] la Vintra Olimpiko 2022 inkludos sep sportojn.[22][23] Ĉiu olimpika sporto estas reprezentata de sportkontrola institucio, nome internacia sporto-federacio (ISF-oj).[24]

Listigoj redakti

En la someraj ludoj estas arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, golfo, halterlevo, ĵudo, kajakado-kanuado, karateo, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, naĝado, pafado, rajdado, remado, rugbeo sepopa, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.

En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sledado.

La Olimpika programo konsistas ĝenerale el 35 sportoj, 30 fakoj kaj 408 eventoj. Por ekzemplo, Luktado estas somerolimpia sporto, kiu enhavas du fakojn: nome grek-romia kaj liberstila luktadoj. Ĝi estas siavice subdividita en dekkvar eventoj por viroj kaj kvar eventoj por virinoj, ĉiuj el kiuj reprezentas diferencajn pezklasojn.[25] La programo de la Somera Olimpiko inkludas 26 sportojn, dum la Vintra Olimpiko konsistas el 15 sportoj.[23] Atletiko, naĝado, skermo, kaj gimnastiko estas la nuraj somerolimpiaj sportoj kiuj neniam forestis el la olimpika programo. Skikurado, arta sketado, glacihokeo, Nordia kombino, skisaltado, kaj rapid-sketado aperis en la programoj de ĉiu Vintra Olimpiko ekde ties starto en 1924. Nuntempaj olimpiaj sportoj, kiel badmintono, korbopilko, kaj volejbalo, aperis por la unua fojo en la programo kiel montrosportoj, kaj estis poste promociitaj al plenaj olimpiaj sportoj. Kelkaj sportoj kiuj estis konkurencitaj en pli fruaj Olimpiaj ludoj estis poste forfaligitaj el la programo.[26]

Revizioj kaj ŝanĝoj redakti

Olimpiaj sportoj estas kontrolataj de internaciaj sporto-federacioj (ISF-oj) agnoskitaj de la IOK kiel tutmondaj kontrolistoj de tiuj sportoj. Estas 35 federacioj reprezentataj ĉe la IOK.[27] Estas sportoj agnoskitaj de la IOK kiuj ne estas inkluditaj en la olimpika programo. Tiuj sportoj ne estas konsiderataj olimpiaj sportoj, sed ili povas esti promociitaj al tiu statuso dum programrevizio kiu okazas en la unua sesio de la IOK post la okazigo de la Olimpiaj ludoj.[28][29] Dum tiaj revizioj, sportoj povas esti ekskluditaj aŭ inkluditaj en la programon surbaze de dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK.[30] Estas agnoskitaj sportoj kiuj neniam estis en olimpika programo en ajna fako, ekzemple skvaŝo.[31]

 
Starto de 4×100 metroj por viroj dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

En Oktobro kaj Novembro 2004, la IOK establis Olimpikan Programan Komisionon, kiu ricevis la taskon revizii la sportojn de la Olimpia programo kaj de ĉiuj ne-Olimpiaj agnoskitaj sportoj. La celo estis apliki sisteman alproksimigon al establado de la Olimpia programo por ĉiu okazigo de la ludoj.[32] La komisiono formulis sep kriteriojn por pritaksi ĉu sporto estu inkludata en la Olimpian programon.[32] Tiuj kriterioj estas historio kaj tradicio de la sporto, universaleco, populareco de la sporto, ĝenerala montrobildo, sano de la atletoj, disvolvigo de la koncerna Internacia Federacio kiu kontrolas tiun sporton, kaj kostoj de la organizado de la sporto.[32] El tiu studo kvin agnoskitaj sportoj aperis kiel kandidatoj por inkludo en la Somera Olimpiko 2012: nome golfo, karateo, rugbeo 7, rultabulado kaj skvaŝo.[32] Tiuj sportoj estis reviziitaj de la Plenumkomitato de la IOK kaj poste referencataj al la Ĝenerala Sesio en Singapuro en Julio 2005. El la kvin sportoj rekomenditaj por inkludo nur du estis elektitaj kiel finalistoj: nome karateo kaj skvaŝo.[32] Neniu sportoj atingis la postulitan dutrionan majoritatan voĉdonadon de la membroj de la IOK kaj konsevence ili ne estis promociitaj al la Olimpia programo.[32] En Oktobro 2009 la IOK voĉdonis instali golfon kaj rugbeon 7 kiel olimpiaj sportoj por la Someraj Olimpikoj de 2016 kaj de 2020.[33]

La 114-a sesio de la IOK, en 2002, limigis la somerolimpikan programon al maksimumo de 28 sportoj, 301 eventoj, kaj 10 500 atletoj.[32] Tri jarojn poste, en la 117-a IOK-sesio, oni faris la unuan plej gravan programrevizion, kiu rezultis en la ekskludo de basbalo kaj de softbalo el la oficiala programo de la Londonaj Ludoj de 2012. Ekde tiam ne estis interkonsento por la promocio de aliaj du sportoj: la programo de 2012 aperigis ĝuste 26 sportojn.[32] La ludoj de 2016 kaj 2020 revenis al maksimumo de 28 sportoj kun aldono de rugbeo kaj golfo.[33]

Sporto kaj Esperanto redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

La enpenetro de Esperanto en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan Esperantistan sportan asocion aŭ ligon, re aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas Esperanton, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate, Esperanto jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekzemple, dum la internacia laborgimnastika kunveno en Nurenbergo (1929), la dua laborista olimpiado en Vieno (1931) kaj la laborista sportfesto en Ústí nad Labem (Ĉeĥoslovakio, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la Esperantistoj, kiujn ĉiam tre multaj Esperantistoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj Esperantistoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis Esperanton ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj Esperantistoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj Esperantistaj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, kaj tiel plu) kaj Esperantistoj en Francio, Germanio, Italio, Finnio, Aŭstrio, kaj tiel plu.

K. NEBENZAHL.


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Definition of sport. SportAccord.
  2. 2,0 2,1 Council of Europe. The Europien sport charter. Alirita 2012-03-05.
  3. List of Summer and Winter Olympic Sports and Events. The Olympic Movement.
  4. World Mind Games. SportAccord.
  5. Members. SportAccord.
  6. Women in sport: Game, sex and match
  7. aperoj de "sportoj" en la Plena Ilustrita Vortaro de 2020 (esperante)
  8. Grant Jarvie, Sport, culture and society: an introduction (2013).
  9. Deporte y sociedad en América Latina de Roux, Rodolfo, Decembro 2007, Presses Universitaires du Midi, alirita la 15-11-2017 00:05 UTC
  10. La cultura en juego. El deporte en la sociedad moderna y post‐moderna Capretti, Silvia, Trabajo y Sociedad, 2011, Nº 16, vol. XV. Alirita la 22an de Novembro 2017 issn=1514-6871
  11. Gutiérrez, M. ¿Por qué no utilizar la actividad física como transmisor de valores sociales y personales?, 1996, Revista Española de Educación Física y Deportes, volumen 3, numero 1, pp. 39-42
  12. Deporte y Moral: Valores Educativos del Deporte Escolar, Gómez, A. 2001.
  13. "Evaluación del impacto económico y social de la celebración de grandes eventos deportivos a nivel local: el caso del Campeonato de Tenis femenino de la ITF en Sevilla en 2006" PDF en Revista de Métodos Cuantitativos para la Economía y la Empresa, Ramírez Hurtado, José Manuel, Ordaz Sanz, José Antonio kaj Rueda Cantuche, José Manuel; pp. 20–39, Junio 2007 issn = 1886-516X
  14. Ginesta, Xavier, Los valores en el deporte: una experiencia educativa a través del Barça-Madrid 2006. Arkivita en [file:///C:/Users/BRUNO/Desktop/Aylin/barca%20vs%20real.pdf] la 12an de Aŭgusto 2013, alirita la 22an de Novembro 2017, Barcelona, España, p. 151.
  15. Deporte, salud y calidad de vida PDF de Moscoso Sánchez, David kaj Moyano Estrada, Eduardo (kunordigantej; Biedma Velázquez, Lourdes; Fernández-Ballesteros García, Rocío; Martín Rodríguez, María; Ramos González, Carlos; Rodríguez-Morcillo Baena, Luis; Serrano del Rosal, Rafael; Colección Estudios Sociales, numero 26, Fundación La Caixa, alirita la 18an de Novembro 2011, arkivita en [1] la 15an de Decembro 2011
  16. Fútbol como herramienta de inclusión social: Evidencia del Programa "Fútbol con Corazón" Corporación Andina de Fomento, CAF, Septembro 2015, alirita la 13an de Novembro 2019
  17. Caldwell, Geoffrey, "Deporte internacional e identidad nacional", en Revista Internacional de Ciencias Sociales, issn = 0379-0762 volumo XXXIV, 1982, numero 2, pp. 197-208, Unesko
  18. Pablo Alabarces kaj María Graciela Rodríguez, Fútbol y patria: la crisis de la representación de lo nacional en el fútbol argentino Lecturas: Educación Física y Deportes, numero 10, 1998.
  19. Lüschen, Günter, "Deporte internacional e identidad nacional", en Revista Internacional de Ciencias Sociales, issn = 0379-0762 volumo XXXIV, 1982, numero 2, pp. 209-222, Unesko
  20. Violencia en el deporte Arkivigite je 2017-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de Novembro 2011
  21. Bruner, Raisa. Everything You Need to Know About the 2020 Summer Olympics. Time magazine (24a de Marto 2020). Alirita 16a de Septembro 2021. “The 2020 Summer Olympics will award medals across 339 events, representing 33 different sports.”.
  22. . Beijing 2022: Here’s what you need to know about the next Winter Olympic Games. International Olympic Committee (17a de Aŭgusto 2021). Alirita 16a de Septembro 2021. “A total of 109 medal events across seven Olympic winter sports will be held...”.
  23. 23,0 23,1 Olympic Sports. International Olympic Committee. Alirita 13a de Marto 2010.
  24. Olympic Sports, Disciplines & Events. HickokSports.com (4a de Februaro 2005). Arkivita el la originalo je 18a de Aprilo 2007. Alirita 18a de Marto 2007. Arkivigite je 2007-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-18. Alirita 2021-12-31.
  25. Wrestling. The Beijing Organizing Committee for the Games of the XXIX Olympiad. Arkivita el la originalo je 26a de Februaro 2009. Alirita 25a de Marto 2009. Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-26. Alirita 2021-12-31.
  26. Olympic Sports of the Past. Arkivita el la originalo je 2008-12-18. Alirita 10a de Februaro 2009.
  27. Olympic Charter 2007, pp. 88–90.
  28. International Sports Federations. International Olympic Committee. Alirita 8a de Februaro 2009.
  29. Olympic Charter 2007, p. 87.
  30. Factsheet: The sessions. International Olympic Committee. Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2011. Alirita 8a de Februaro 2009.
  31. "Recognised Sports". olympic.org. Arkivita el la originalo la 24an de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 32,4 32,5 32,6 32,7 "Factsheet: The sports on the Olympic programme" (PDF). International Olympic Committee. Februaro 2008. Arkivita el la originalo (PDF) en 25a de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  33. 33,0 33,1 "Golf, rugby added for 2016 and 2020". ESPN. Associated Press. 9a de Oktobro 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.

Literaturo redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

 
Samteamanoj kunlaboras por venki la alian teamon

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti