Heptatlono estas konkurso de 7 atletikaj sportoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj ἑπτά

Heptatlono
sporta fako
kombinita atletika evento • sepopo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

[heptá] (sep) kaj kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de heptatlono eblas neologisme nomi heptatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.

En moderna atletiko, ekzistas du formoj de heptatlono - variaĵoj por virinoj kaj por viroj, kiuj konsistas el malsamaj sportoj. La vira heptatlono pli aĝas kaj okazas en subtegmentaj gimnastikejoj, dum la virina heptatlono okazas subĉiele kaj enkondukiĝis en la 1980-aj jaroj, olimpike unuafoje en la Somera Olimpiko 1984.

Virina heptatlono redakti

Virina heptatlono estas kombinita atletika evento por virinoj en la programo de la Someraj Olimpikoj kaj en la Mondaj Ĉampionumoj de Atletiko de la internacia federacio IAAF. Ĝi konsistas el la sekvaj sportoj, el kiuj la unuaj kvar plenumiĝas la unuan tagon kaj la restaj tri en dua tago:

La heptatlono estas praktikata fare de virinaj atletoj ekde la komenco de la 1980-aj jaroj, kiam ĝi anstataŭigis la virinan pentatlonon, konkurson el kvin sportoj, kiel unuavica kombinita virina atletika konkurso (la lancoĵeto kaj la 800-metra kuro estis aldonitaj.

Olimpike, ĝi unue estis konkursa sporto en la Somera Olimpiko 1984. En la lastaj jaroj ekpraktikiĝis ankaŭ iuj virinaj konkursoj de dekatlono, do kunkurso el 10 sportoj, konsistanta el la samaj sportoj kiel vira dekatlono, nur en iom alia sinsekvo, sed la heptatlono restas la precipa kombinita ĉampionuma konkurso por virinaj atletoj. La brita atletino Jessica Ennis estas la momenta tenanto de olimpika ora medalo, post venko en la Somera Olimpiko 2012.

Ekzistas ankaŭ konkurso nomata tetradekatlono, el 14 atletikaj sportoj, kvazaŭ "duobla pentatlono" konsistanta el sep sportoj oble 2 tagoj.

Vira heptatlono redakti

 
la tri plej bonaj atletoj pri heptatlono en la Eŭropa Hala Atletika Ĉampionumo 2009 en Torino

La alia versio estas sporthala konkurso, kutime praktikata nur per viraj atletoj. La vira hala heptatlono konsistas el la sekvaj sportoj, el kiuj la unuaj kvar okazas la unuan tagon kaj la restaj tri en dua tago:

Eksteraj ligiloj redakti