Maratono
Por la samnoma urbo, vidu Maratono (urbo).
Maratono | |
---|---|
sporta fako | |
vetkuro • longdistanca kuro | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Maratono estas longdistanca kur-konkurso 42,195 kilometrojn longa. La nomo devenas de la urbeto en Maratono en Grekio (greke Marathon),
La origino de la nomo de la kurado estas en popola legendo pri Fejdippides, atena mesaĝisto, kiu kuris de la urbo Maratono al Ateno en 490 a.K., por alporti la novaĵojn pri la greka venko kontraŭ la persa invadanto en la batalo de Maratono, kaj mortis tuj post la sciigo.
Hodiaŭ la Internacia Olimpika Komitato taksas la plej mallongan itineron de la batalkampo de maratono al Ateno je nur 34,5 kilometroj. Pli longa vojo inter la du urboj, 40 kilometrojn longa, estis elektita ĉe la Atena Olimpiko (1896) kiel la itinero de la unua olimpika maratono.
En la historia atesto de Herodoto estas malsama rakonto, laŭ kiu Fejdippides estis senditaj de Ateno al Sparto por alvoki plifortikigojn antaŭ ol la batalo komenciĝis, sed revenis de tie kun malplenaj manoj. Kalkulo de la kurdistanco laŭ la historio de Herodoto montras, ke Fejdippides vojaĝis ĉirkaŭ 450 kilometrojn en kelkaj tagoj.
Ekde 1896, la maratono estas en la programo de la nuntempaj Olimpikoj. Franco, Michel Bréal, sugestis ke la Olimpikoj de 1896 inkluzivu kur-konkurson inter Maratono kaj Ateno (c. 40 km). Greko, Spiridon Louis, venkis en la unua olimpika maratono (2 horoj 58 minutoj 50 sekundoj). La distanco por la maratono variis ĝis 1921, kiam la Internacia Amatora Atletika Federacio postulis ke la distanco de la Olimpika maratono de 1908 en Londono (42,195 km, ekde la Kastelo Windsor ĝis la Olimpika Stadiono) estu la oficiala distanco de la maratono.
En la Olimpikoj, la maratono estas la plej longa olimpika atletika distanco por kurantoj. Tradicie, la maratono estas la fina atletika evento de la Olimpikoj, kaj finas nur horoj antaŭ la malferma ceremonio.
Lastatempe, pli ol 800 urboj tra la mondo havas ĉiujaran maratonon. Kelkaj el la plej grandaj maratonoj estas la maratonoj de Bostono, Novjorko, Londono, kaj Honolulu, inter aliaj.
Ankaŭ la sketado havas maratonon.
Rekordoj
redaktiLa 13-an de oktobro 2019, la kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion de la Ĉikaga Maratono kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj, fininte la kuradon je 2 horoj, 14 minutoj kaj 4 sekundoj. Tamen, ĝi ne estis oficiale konsiderata mondrekordo, ĉar la kurado ne estis aprobita de IAAF.
Kelkaj maratonoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiBildaro
redakti-
Finaj kilometroj de maratono kun preskaŭ 18.000 partoprenantoj en Usono en la jaro 2004
-
La Kenjano Catherine Ndereba dum maratono de la Atletika Monda Ĉampionado
-
Trejnado por la maratono de la Olimipaj ludoj 1896