Kenjo

lando en orienta Afriko, apud Tanzanio, Ugando, Sud-Sudano, Etiopio, kaj Somalio, bordanta Hindan Oceanon

Kenjo (angle kaj svahile: Kenya [ˈkɛnjə], la oficiala nomo estas Respubliko Kenjo (svahile: Jamhuri ya Kenjo, angle: Republic of Kenya) estas ŝtato en Orienta Afriko. Ĝi estas eksa brita kolonio kiu akiris sendependecon la 12-an de decembro 1963. Kenjo apartenas al la Komunumo de Nacioj (angle: Commonwealth). Hodiaŭ la lando estas unu el la plej rapide kreskantaj landoj en orienta Afriko. La ĉefurbo estas Najrobo. La mona unuo estas la kenja ŝilingo.

Kenjo
Republic of Kenya
Jamhuri ya Kenya

Flago de Kenjo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ee Mungu Nguvu Yetu
Ho Dio de tuta kreaĵaro
Nacia devizo: Harambee
Kunlaboru
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Najrobio,
1° 16′ S 36° 48′ O / 1.267 °S, 36.800 °O / -1.267; 36.800 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) angla, svahila
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, Swahili, Kalenjin, taitaa, Rendille, Marachi, Naandi, kambaa lingvo, Waata, Borana, Orma, Terik, lua lingvo, Samia, Tugen, Nyole, Pokomo, Sabaot, Singa, Ilwana, kenja signolingvo, Khayo, Chonyi, Luidakho-Luisukha-Lutirichi, Kuria, Digo, Taveta, Dahalo, Logooli, Aweer, Samburu, embua lingvo, El Molo, Daasanach, Markweta, Keiyo, masaja lingvo, Luhia, Pökoot, Omotik, Turkana, merua lingvo, Kipsigis, Ogiek, somala lingvo, Bukusu, tesa lingvo, kikuja lingvo, gusia lingvo, Yaaku, Giryama, Chuka, Sagalla, Tharaka, Mwimbi-Muthambi, East Nyala, Olumarama, Olutsotso, wanga, Olushisa, Lutachoni, Lukabaras, Kiduruma
Plej ofta(j) religio(j) Kristianismo, Islamo, Animismo
Areo 580 367 km²
Loĝantaro 48 468 138 (2017)
Loĝdenso 67,2 loĝ./km²
Loĝantoj Kikujoj, Luhjoj, Luoj,Kalenĝinoj, Kambaoj, Gusioj, Meruoj
Vivolongo 55
Horzono +3
Interreta domajno ke
Landokodo KEN, KE
Telefona kodo 254
Plej alta punkto Monto Kenja
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Uhuru Kenyatta
Ĉefministro William Ruto
Nacia tago 12-a de decembro
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 12-a de decembro 1963
Ekonomio
Valuto Kenja ŝilingo (KES)
MEP laŭ 2012
– suma $ 41 117 Mio.
– pokapa $ 976
vdr

Etimologio redakti

La lando nomiĝas laŭ la monto Kenja, kiu en la kikuja lingvo nomiĝas Kere-Nyaga ("monto" aŭ "blanka monto").

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kenja Kolonio.

La Kolonio kaj Protektorato de Kenjo estis parto de la Brita Imperio en Afriko el 1920 ĝis 1963. Ĝi establiĝis kiam la iama Orientafrika Protektorato estis transformita en Kronkolonio en 1920. Teknike la "Kolonio Kenjo" referencata al la internaj teritorioj, dum 16 km (10 mi) marborda strio (teorie luita el la Sultano de Zanzibaro) estis la "Protektorato Kenjo" sed ambaŭ teroj estis kontrolitaj kiel unusola administracia unuo. La kolonio finiĝis en 1963 kiam nigra majoritata registaro estis elektita por la unua fojo kaj finfine deklaris sendependecon kiel Kenjo.

Jomo Kenyatta (prononco ĵomo kenjata, naskiĝis ĉ. 1894, mortis la 22-an de aŭgusto 1978) estis la unua ĉefministro (1963–64) kaj prezidento (1964–78) de Kenjo. Li estas konsiderata la patro de la kenja nacio.

Demografio redakti

Estas ĉirkaŭ 42 malsamaj triboj en Kenjo, ĉiuj kun sia propra unika kulturo, sed plimulto el ili kun interplektitaj kulturaj esprimoj ekestis per fortaj similecoj en lingvo, simila medio kaj la fizika proksimeco de la triboj.

Estas tri ĉefaj unuigaj lingvokategorioj: bantu-parolantaj popoloj en la marborda regiono, en la centraj altebenaĵoj kaj en okcidenta Kenjo, la Nilotoj, kiuj troviĝas ĉefe en la Rifta Valo kaj ĉe la Viktoria Lago kaj la kuŝidoj, kiuj ĉefe konsistas el paŝtistoj kaj nomadoj.en la pli seka nordorienta regiono. Ĉi tiuj subgrupoj ampleksas areon, kiu etendas preter la limoj de Kenjo.

Plej multaj eksterlandanoj estas rifuĝintoj el Somalio, Ugando kaj Suda Sudano. Vidu ankaŭ Kenjaj blankuloj.

Urboj redakti

Mombasa (aŭ en esperantigita formo Mombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Aliaj urboj estas la jenaj:

Lingvoj redakti

Kenjo estas plurlingva lando. La oficialaj lingvoj estas la angla, enkondukita dum la brita kolonia epoko inter 1890 kaj 1964, kaj la svahila, kiu servis kiel lingvafrankao inter popoloj tra orienta Afriko dum kelkaj jarcentoj antaŭ la kolonia tempo. Laŭ Ethnologue , entute 61 lingvoj estas parolataj en Kenjo[1].  Preskaŭ ĉiuj ĉi estas lingvoj, kiuj originis de la afrika kontinento. Ĉi tiuj lingvoj povas esti dividitaj en tri lingvofamiliojn: bantuaj lingvoj, kiuj estas ĉefe parolataj en la mezo kaj sudoriento de la lando, nilotaj lingvoj en la okcidento kaj kuŝidaj lingvoj en la nordoriento.

Esperanto en Kenjo redakti

Kenja Esperanto-Asocio (vidu UEA sub Eksteraj ligiloj)

Jessé le Prince Nzaniye

Sano redakti

Kenjo okupas la unuan lokon inter afrikaj landoj laŭ efektiveco de la batalado kontraŭ Aidoso. Se komence de 1990-aj jaroj infektitaj estis 10 % da kenjanoj, do en 2009 ĉi tiu indico egalas nur 6 %. En oktobro 2009 aŭtoritatuloj deklaris pri la intenco fari en junio 2010 nombradon de gejoj por pli bone defendi ilin je Aidoso. Samtempe pridemandotoj estos esplorataj per HIV-testoj kaj provizataj per informoj pri sekura seksa praktiko.[2]

Geografio redakti

La lando limas norde al Etiopio, oriente al Somalio, sudoriente al la Hinda Oceano, sude al Tanzanio, sudokcidente al la Viktoria Lago, okcidente al Ugando kaj nordokcidente al Sud-Sudano.

Tana estas la plej granda rivero de Kenjo. Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 700 kaj 1000 kilometroj - tion kaŭzas la fakto, ke ĝia komenciĝo en la teritorio de la tutjare neĝokovrita Monto Kenja ne klare fikseblas.

La Viktoria Lago (iam lago Ukereve, Nam Lolwe en luoa; "Nalubaale" en ganda; Nyanza in ruanda kaj en kelkaj bantuaj lingvoj[3]) estas lago en orienta Afriko inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, nome unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj la Insulo Rusinga, kiuj ankaŭ apartenas al Kenjo. Norde de la golfo estas la urbo Kisumu kaj sude la urbo Kisii.

La plej grandaj riveroj estas la Tana, Sabaki kaj Kerio.

Lago Nakuru estas unu el la lagoj el la Rifta Valo kun alto de 1754 m super marnivelo. Ĝi kuŝas sude de Nakuru, en la Rifta valo de Kenjo kaj estas protektata kiel Nacia Parko Lago Nakuru.

Administra klasifiko redakti

 

Ĝis 2013 la teritorio de Kenjo estis dividita en 8 provincojn:

Ekde marto 2013 ĝi dividiĝis en 47 distriktoj anstataŭ 71 distriktoj kaj 8 provincoj.

Kulturo redakti

Kenjo ne havas kulturon, kiu specife identigas la tutan landon. Kun tiel diversaj regionaj popoloj kiel la svahila laŭ la marbordo, pluraj nomadaj komunumoj ĉefe en la nordo kaj la malsamaj loĝantaraj grupoj en la centra kaj okcidenta regionoj, estas malfacile aranĝi reciproke akcepteblan kulturan identigon. La masaja kulturo kiu ekspluatis ĝin por nur komercocele por turistoj. La masajoj konsistas nur el relative malgranda parto de la loĝantaro de Kenjo.

Historiaj kaj aktualaj disigaj politikoj, unue sekve de la koloniismo kaj poste de la postaj lokaj gvidantoj, kondukis al situacio, kie la kenjanoj mem apenaŭ konas sian propran kulturon, des malpli siajn najbarojn. La kolonia administracio, kune kun vasta konfesia misia laboro kaj formala edukado, detruis plej multajn kulturajn trajtojn, lasante la lokon bibera al okcidentaj kulturaj sintenoj kaj identigo, precipe inter gejunuloj.

Muziko redakti

Kun pli ol kvardek malsamaj regionaj lingvoj, la muzika panoramo de la lando estas riĉa. Veturante tra la stratoj de Najrobo aŭdeblas kantoj ankaŭ en diversaj regionaj lingvoj. Nova generacio de talentaj artistoj starigas stilon, konata kiel la afro-fuzia stilo, miksaĵo de tradiciaj lokaj sonoj miksitaj kun diversaj aliaj influoj[4].

Literaturo redakti

Kenjo havas longan parolan kaj skriban literaturan tradicion, ĉefe en la du oficialaj lingvoj de la lando, la angla kaj la svahila. Afrika literaturo estis delonge ekskluzive parola tradicio. Verki rakontojn unue komenciĝis per eŭropa koloniigo. Ĉefaf kenjaj verkistoj inkluzivas Grace Ogot, Meja Mwangi, Margaret Ogola, Binyavanga Wainaina kaj Wahome Mutahi. Grace Ogot kune kun Charity Waciuma, estis la unua anglalingva kenja verkistino kies verkoj estis publikigitaj.

La plej fama kenja verkisto estas Ngũgĩ wa Thiong'o, kiu verkas kaj en la angle kaj en la kikuja. La unua romano de Thiongo, Weep Not, Child, kiu temas pri la vivo en Kenjo dum la brita okupado, estis la unua romano en la angla eldonita de orientafrikan. Ĝi ilustras la efikojn de Maŭmaŭo kaj la vivon de nigraj kenjanoj. La kombinaĵo de la temoj koloniismo, edukado kaj amo, helpis fari ĝin unu el la plej famaj romanoj en Afriko. Sendube, Thiong'o estas plej konata pro sia romano Se Ne la Tritika Greno.

Monda heredaĵo de Unesko redakti

1997 N Nacia parko / natura arbaro Monto Kenja (vastigita en 2013)
1997 N Naciaj parkoj Lago Turkana (vastigita en 2001)
2001 C Lamu malnova urbo
2008 C Sanktaj Kaya-Arbaroj de miĝikendaoj
2011 C Fortikaĵo Jesuo, Mombasa
2011 N Sistemo de kenjaj lagoj en la Granda Rifta Valo
2018 C Arkeologia ejo Thimlich Ohinga

Kuirarto redakti

Kenja kuirarto estas ekzotika kaj varia, ĉar ĝi konsistas kaj el tradiciaj afrikaj pladoj kun influoj el eŭropaj pladoj, enkondukitaj de la kolonianoj. Triboj loĝantaj laŭlonge de la marbordo preferas marmanĝaĵojn: fiŝojn, salikokojn kaj omarojn. La alta kosto de viando devigas la lokan loĝantaron manĝi ĉefe fruktojn kaj legomojn, kiuj kreskas abunde en ĉi tiu regiono.

Politiko redakti

Prezidanto de Kenjo estas ŝtatestro de Kenjo kaj ĉefo de registaro de Kenjo ekde 1964. Antaŭe la ŝtatestro estis Elizabeto la 2-a. La prezidanto estas elektita por kvinjara periodo. Saman prezidanton oni povas elekti ankaŭ por dua periodo. Kenjo havas prezidantan sistemon.

  Kenjo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Ekonomio redakti

 
Afrika safari-vojo

La ĉefaj enspezofontoj estas eksportado de kafo kaj teo. Tamen ekonomia kresko ŝanceliĝas de jaroj. En la fruaj 1990-aj jaroj, la ekonomio eĉ malpliiĝis, post kio la registaro decidis liberaligi la ekonomion en 1993. Importimpostoj kaj prezokontroloj estis forigitaj. La reformoj estis subtenataj de la Monda Banko, la IMF kaj aliaj donacantoj, kaj rezultigis kreskon de 4,5 procentoj en 1995 kaj 1996, post kio la kresko denove malrapidiĝis.

Turismo redakti

En 2015 iom malpli ol 1,114,000 turistoj vizitis la landon. Ankaŭ turismo al la naciaj parkoj kaj naturaj rezervejoj estas grava fonto de enspezoj de fremda valuto. Turisma enspezo sumiĝis al 824 milionoj en 2016 usonaj dolaroj[5].

Entute estas 59 landaj naturaj rezervoj kaj parkoj en Kenjo. La plej famaj kaj vizitataj estas:

La bestaro de Kenjo allogas turistojn el la tuta mondo. Ĉi tie vi povas vidi leonojn, antilopojn kaj la plej grandan kolonion de rozkoloraj fenikopteroj (flamengoj) en la mondo.

Enlandaj konfliktoj damaĝis la turisman industrion.

Transporto redakti

La Uganda Fervojo estas fervoja linio en Ugando kaj Kenjo, kiu ligas la haven-urbon Mombasa ĉe la Hinda Oceano al Kampalo en Ugando. Ĝi longas 940 km. Gravaj stacioj estas Najrobio, Nakuru, Kisumu kaj Jinja.

Interreto redakti

Iom pli ol 20% de la loĝantaro havas interretan aliron, ĉefe en grandaj urboj. Interreto estas cenzurita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto kaj referencoj redakti