Okcidenta provinco de Kenjo
La orienta provinco (svahile Mkoa wa Magharibi, angle Western Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 8 285 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 4 023 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 486 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Kakamega. La provinco plu dividiĝis je ok distriktoj.
okcidenta provinco
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kakamega |
Areo | 8 285 km² |
Loĝantaro | 4 023 000 (stato: kalkulo de 2007) |
ISO-kodo | KE-800 |
Kiel la nomo indikas, la provinco situis en la okcidento de la lando. Ĝi limis je Ugando, kaj havis malgrandan parton de la bordo de la Viktoria lago, kiu situas sudokcidente. La plej multnombra etno en la areo de la eksa provinco estas la bantulingvaj luhjoj.
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobio