Orienta provinco de Kenjo
La orienta provinco (svahile Mkoa wa Mashariki, angle Eastern Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 154 354 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2008 ĝi havis 5 456 190 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 35 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Embu (Kenjo). La provinco plu dividiĝis je dek tri distriktoj.
orienta provinco
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Embu (Kenjo) |
Areo | 154 354 km² |
Loĝantaro | 5 456 190 (stato: kalkulo de 2008) |
ISO-kodo | KE-400 |
Kiel la nomo indikas, la provinco situis tendence en la oriento de la lando, almenaŭ oriente de la nacia ĉefurbo Najrobio. Pli oriente tamen ankoraŭ situis la nordorienta provinco de Kenjo, lime de Somalio kaj ne vere pli norde ol la orienta provinco. Ĉe la norda flanko la areo de la eksa orienta provinco limis je Etiopio.
Vidu ankaŭRedakti
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobio