Marborda provinco de Kenjo
La marborda provinco (svahile Mkoa wa Pwani, angle Coast Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 84 113 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havi 3 035 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 33 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Mombaso. La provinco plu dividiĝis je sep distriktoj.
marborda provinco
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Mombaso |
Areo | 84 113 km² |
Loĝantaro | 3 035 000 (stato: kalkulo de 2007) |
ISO-kodo | KE-300 |
Kiel la nomo indikas, la areo de la eksa provinco situis ĉe la marbordo de la Hinda Oceano, en la sudoriento de la lando. La loĝantoj apartenas al la miĝikendaoj, la svahiloj kaj al multaj pliaj etnoj.
SetlejojRedakti
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobio