La provinco Nyanza (svahile Mkoa wa Nyanza, angle Nyanza Province, plene esperantigebla "laga provinco") estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 12 507 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 5 050 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 404 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estis la urbo Kisumu, kaj kiel alia aparte granda urbo menciindas Kisii. La provinco plu dividiĝis je dek du distriktoj.

Provinco Nyanza
Provinco
provinco de Kenjo [+]

LandoKenjo

Supermara alteco1 134 m [+]
ĈefurboKisumu
- koordinatoj1° S, 35° O (mapo)-0.534.666666666667Koordinatoj: 1° S, 35° O (mapo)
Areo12 477,1 km² (1 247 710 ha) [+]

Loĝantaro5 442 711 [+] (2009)
Denseco436,22 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2KE-600

Provinco Nyanza (Tero)
Provinco Nyanza (Tero)

Provinco Nyanza (Tero)
Provinco Nyanza (Tero)
DEC
Provinco Nyanza
Provinco Nyanza

Map
Provinco Nyanza
Vikimedia Komunejo:  Nyanza Province [+]
vdr

La provinco limis je Tanzanio, Ugando kaj la Viktoria lago - ĝi havis sian nomon laŭ la lago: Nyanza en la lingvo de la etno sukumoj, vivantaj en la najbara ŝato Tanzanio, kaj ankaŭ en aliaj el la bantuaj lingvoj, havas la signifon "lago".

La plej multnombra etno en la areo de la eksa provinco estis la nilotaj luoj, kaj estas pluaj bantulingvaj etnoj kiel la gusioj, kuriaoj kaj luhjoj.

El la provinco, pli precize el ties urbeto Nyang’oma Kogelo devenas interalie la la pli maljuna Barack Obama, patro de la 44-a prezidento de Usono, Barack Obama.

Laŭ la provinco nomatas la asteroido 1356 Njanzo.