Kisumu estas havena urbo en Kenjo je la nord-orienta flanko de Viktoria-lago. Ĝi situas okcidente de la Granda Rifto, 1.131 metrojn super marnivelo.

Kisumu
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 409 928  (2009) [+]
Geografio
Geografia situo 0° 6′ S, 34° 45′ O (mapo)-0.134.75Koordinatoj: 0° 6′ S, 34° 45′ O (mapo) [+]
Alto 1 131 m [+]
Kisumu (Kenjo)
Kisumu (Kenjo)
DEC
Kisumu
Kisumu
Situo de Kisumu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kisumu [+]
vdr

Kisumu estas la tria plej granda urbo de Kenjo (322.724 loĝantoj en 1999), ĉefurbo de provinco Nyanza kaj de distrikto Kisumu; krome ĝi estas la ĉefloko de la Luoj, la tria plej granda etno de Kenjo.

Ĝiaj koordinatoj estas 0° 5′ 9″ S 34° 45′ 36″ O / 0.08583 °S, 34.76000 °O / -0.08583; 34.76000 (mapo); ĝi situas nur malmultajn kilometrojn sude de la ekvatoro.

Historio redakti

Kisumu estis fondita en 1901 kun la nomo Port Florence; ĝi tiam estis finstacio de la Uganda Fervojo, veninta de Mombaso. En tiu stacio oni transŝarĝis varojn de trajnoj al ŝipoj por la plua transporto al Ugando.

Florence estis la nomo de la edzino de Ronald Preston, gvidanta inĝeniero konstruinta la Ugandan Fervojon. Ŝi havis la honoron enbati la lastan relnajlon de la linio.

Intertempe ekzistas fervoja ligo inter Kenjo kaj Ugando, preter Kisumu; per tio malgrandiĝis la graveco de la loko. Tamen estas ĉiutaga pasaĝera trajno al Najrobo, pli precize ĉiunokta; ĝi bezonas 14 horojn por ĉ. 300 km.

Trafiko redakti

Aldone al la fervoja stacio la urbo havas ankaŭ flughavenon, kiu situas okcidente de ĝi, trans eta golfo de la lago. Pramoj sur la lago trafikas al aliaj havenoj, ankaŭ en Tanzanio kaj Ugando.

La longdistancaj vojoj A1 (de sud-oriento al nordo) kaj B1 (de sud-oriento al okcidento) pasas tra la urbo. B1 okcidente transiras golfeton de la lago sur ponto kaj atingas Ugandon, direkte al Kampalo. A1 iras norden tra tuta Kenjo kaj atingas Sudanon.

Pliaj informoj redakti

Kisumu havas oficialan urbo-amikecon kun Cheltenham en Britio kaj ĝemelecon kun Roanoke en Virginio.

Ĉiu tria loĝanto de Kisumu estas aidosulo; tio estas (negativa) rekordo.