Cheltenham - prononco laŭ sistemo IFA [ˈʧɛlt(ə)nəm] aŭ simple [ĈELt'nem] - aŭ Cheltenham Spa estas urbo en la sudokcidento de Anglio, en la historia graflando Gloucestershire (Glosterŝiro). Kun loĝantaro de ĉirkaŭ 111 mil ĝi estas la dua plej granda urbo en la graflando. Ĝi famas precipe pro la ĉevalvetkuro kiu okazas tie, kvankam origine ĝi kreskis post la malkovro de minerala akvofonto en 1716, post kiam la urbo rapide pligrandiĝis, estiĝinte kuracloko. Oni ofte konsideras Cheltenham kiel kultura centro de la distrikto, pro ĝiaj festivaloj, teatroj kaj muzeoj.

Cheltenham
urbeto
urbego
eksterparoĥa areo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Anglio
Ŝtato  Britio
Regiono sudokcidenta Anglio
Kantono Gloucestershire (Glosterŝiro)
Poŝtkodo GL52
Telefonkodo (+44) 01242
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116 447  (2011) [+]
Loĝdenso 2 498 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 54′ N, 2° 5′ U (mapo)51.896519444444-2.0784277777778Koordinatoj: 51° 54′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 70 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 46,61 km² (4 661 ha) [+]
Horzono UTC +0 (+1 somere)
Cheltenham (Britio)
Cheltenham (Britio)
DEC
Situo de Cheltenham
Cheltenham (Anglio)
Cheltenham (Anglio)
DEC
Situo de Cheltenham

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cheltenham [+]
vdr

Kulturo

redakti

Ĉiujare estas festivaloj pri (klasika) muziko, ĵazo, popolmuziko, literaturo kaj scienco en la urbo, kiuj okazas diversloke.

Ankaŭ estas kristana art- kaj muzikfestivalo, Greenbelt, kaj rokfestivalo Wychwood, kiuj ambaŭ okazas ĉe la ĉevalvetkurejo.

Gravaj dungantoj

redakti

Cheltenham havas malpezajn industriojn inkluzive nutraĵajn, flugadajn kaj elektronikajn, kaj ankoraŭ gravas turismo. Granda dunganto estas la Government Communications Headquarters ("registara sidejo pri komunikado").

Transporto

redakti

La urbo nun havas nur unu fervoja stacidomo, iom for de la urbcentro, de kie estas trajnoj al Londono kaj la sud-okciedento kaj nordo de Britio eĉ ĝis Skotlando. Cheltenham ankaŭ estas fokuso de la loka bus-servoj.

Klimato

redakti

Kiel por la granda plimulto de la Britaj Insuloj, Ĉeltenhamo spertas temperatan oceana klimaton (Cfb laŭ la Köppen klimata klasifiko). Ĝi havas varmajn somerojn kaj malvarmajn vintrojn. La urbo havis la britan maksimuman temperaturrekordon de 1990 ĝis 2003—temperaturoj atingis 98.8 °F (37.1 °C). La absoluta minimumo estas −4.2 °F (−20.1 °C), registrita dum decembro 1981. Dum tipa jaro, 145.6 tagoj raportos almenaŭ 1 mm da pluvo, kaj iom da 42.2 noktoj registros aerglacon.

Ĝemelurboj

redakti

Cheltenham estas ĝemelurba kun:ref Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

La urbo ankaŭ havas 'amikecan aranĝon' kun: