Pensilvanio

federacia subŝtato en orienta Usono

Pensilvanio (angle Pennsylvania [pensilvejnja], pensilvanigermane Pennsilfaani) estas usona ŝtato. Ĝi estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290 km² da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Marilando; kaj Nov-Ĵerzejo kaj Ohio.

Pensilvanio
Ŝtato Pensilvanio
Ŝtata flago de Pensilvanio Ŝtata blazono de Pensilvanio
(Flago de Pensilvanio) (Blazono de Pensilvanio)
Ŝtata kromnomo: Keystone State, Quaker State
Mapo de Usono kun Pensilvanio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j): Neniu
Plej granda urbo Filadelfio
Ŝtatestro Josh Shapiro
Areo 119 283 km² km² (33a)
 - Tero 116 074 km² km²
 - Akvo 3,208 km² km² (2.7% %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 13 002 700 (5-a)
 - Denso 110/km² /km² (9-a)
Aliĝo
 - Dato 12-a de decembro 1787
 - Ordo 2a
Horzono
Latitudo 39°43′ to 42°16′ N
Longitudo 74°41′ to 80°31′ W
Larĝeco 283 mi (455 km) km
Longeco 170 mi (273 km) km
Alteco
 - Plej alta 3,213 ft (979 m) m
 - Meza alteco 1,100 ft (340 m) m
 - Plej malalta 0 ft (0 m) (Delavaro Rivero) m
Mallongigoj
 - USPS PA
 - ISO 3166-2 US-PA
Retejo www.pa.gov
vdr

Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio en la oriento kaj Picburgo en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte montara kaj arbara.

Pensilvanio estis fondita de William Penn en 1682 kiel kolonio de la brita imperio. PENN ricevis la nordamerikan terpecon de La Brita Reĝo kiel donacon, sed li elektis krome pagi al la lokaj indianoj, al kiuj ĝi vere apartenis. "Pensilvanio" en la latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj fariĝis loko de rifuĝejo interalie de kvakeroj kaj de parolantoj de la pensilvanigermana lingvo (inkluzive amananoj ("amiŝoj") kaj menonanoj).

En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por fondi Usonon. Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono je la 12-a de decembro 1787. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio. La batalo de Gettysburg okazis je Julio 1,2,3 1863 ĉe Gettysburg. Ĝi estis la plej grava batalo de la Usona Enlanda Milito.

Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey), kompanio fondita de la menonano Milton Hershey.

Kantonoj redakti

 
Kantonoj de Pensilvanio

Estas 67 kantonoj en Pensilvanio.

  • Adams, Allegheny, Armstrong, Beaver, Bedford, Berks, Blair, Bradford, Bucks,
  • Butler, Cambria, Cameron, Carbon, Centre, Chester, Clarion, Clearfield, Clinton, Columbia, Crawford, Cumberland, Dauphin,
  • Delaware, Elk, Erie, Fayette, Forest, Franklin, Fulton, Greene, Huntingdon, Indiana, Jefferson, Juniata, Lackawanna, Lancaster,
  • Lawrence, Lebanon, Lehigh, Luzerne, Lycoming, McKean, Mercer, Mifflin, Monroe, Montgomery, Montour, Northampton, Northumberland,
  • Perry, Philadelphia, Pike, Potter, Schuylkill, Snyder, Somerset, Sullivan, Susquehanna, Tioga, Union, Venango, Warren, Washington,
  • Wayne, Westmoreland, Wyoming, kaj York


Setlejoj redakti

Servoj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti