Usona Enlanda Milito

La Usona Enlanda Milito (angle American Civil War), plibone konata en Usono simple kiel la Enlanda Militosub aliaj nomoj, estis enlanda milito de 1861 ĝis 1865. Sep sudaj, sklavecaj ŝtatoj aparte deklaris secesion el kaj kunfondis la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Ameriko, kromnomitan « Konfederacio » aŭ « Sudo ». Al la nova sendependa lando aniĝis kvar pliaj usonaj ŝtatoj : kvankam la Konfederacio entute postulis la kontrolon de dektri ŝtatoj kaj de pliaj okcidentaj teritorioj, ĝi neniam estis oficiale agnoskita de eksteraj landoj. La usonaj ŝtatoj, kiuj ne deklaris secesion, fariĝis la « Unio » aŭ « Nordo ». La milito originis pro konfliktaj vidpunktoj pri sklaveco en Usono, kaj precipe pri ties enkonduko en la okcidentajn teritoriojn[1]. Post kvar jaroj, dum kiuj multaj intensaj bataloj kaŭzis la morton de pli ol 600 000 uniaj kaj konfederaciaj militistoj kaj detruis grandan parton de la sudaj ŝtatoj, fine disfalis la Konfederacio. Sklaveco estis aboliciita kaj komenciĝis malfacila periodo de rekonstruado, dum kiu oni cetere klopodis pri nacia repaciĝo kaj protekto de la civilaj rajtoj de la nove liberigitaj sklavoj.

Usona Enlanda Milito
US Secession map 1863 (BlankMap derived).png
blua: unia ŝtato
flava: sklaveca ŝtato
bruna: konfederacia ŝtato
helaj koloroj: teritorio
Daŭro: 12-a de aprilo 1861 - 9-a de aprilo 1865
Loko: Sudo de Usono
Rezulto: Venko de la "Nordo", kiu donis sin pli da povon en la federala registaro, kaj obtenis la abolicion de sklaveco en Usono.
Flankoj
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko
Komandantoj
Abraham Lincoln
Winfield Scott
George B. McClellan
Henry Wager Halleck
Ulysses S. Grant
Gideon Welles
Jefferson Davis
P.G.T. Beauregard
Joseph E. Johnston
Robert E. Lee
Stephen Mallory
Forto
2 200 000 1 064 000
Perdoj
110 000 falintaj en batalo
360 000 mortintoj sume
275 200 vunditaj
93 000 falintaj en batalo
258 000 mortintoj sume
137 000 vunditaj
Information icon.svg
vdr

En la usona prezidanta elekto de 1860 kontraŭis la Respublikana Partio kaj ties kandidato Abraham Lincoln la enkondukon de sklaveco en la teritoriojn. Lincoln venkis la baloton, sed iom antaŭ lia enoficiĝo planita je la 4-a de marto 1861, sep sklavecaj kotonaj ŝtatoj formis la Konfederacion. La unuaj ses apartigantaj ŝtatoj estis tiuj, kiuj havis la plej grandan proporcion de sklavoj en siaj loĝantaroj (entute 48,8%)[1]. La eloficiĝanta demokratia prezidanto James Buchanan, samkiel Lincoln, deklaris tian secesion kontraŭleĝa. En sia inaŭgura parolado deklaris Lincoln, ke li ne deziris iniciati enlandan militon. La ok lastaj sklavecaj ŝtatoj daŭre rifuzis aniĝon al la Konfederacio. Konfederaciaj fortoj, dume, konkeris kaj ekokupis pluraj usonajn fortikaĵojn en la teritorio, de kiu ili postulis kontrolon. Post malsukcesa packonferenco, ambaŭ partioj de tiam ekpreparis militon. Estroj de la konfederacio, konforme al la slogano "King Cotton", malĝuste planis favoran intervenon de la eŭropaj landoj pro ilia ekonomia dependeco al kotono.

Multaj klarigoj de la kaŭzoj de la militoRedakti

La kaŭzoj de la Usona Enlanda Milito ekzistis en la malsimpla aktualaĵo de politiko, sklavismo, kaj malkonsentoj pri la rajtoj de ŝtatoj, ekspansiismo, sekciismo, ekonomiko, moderniĝismo, kaj la naciismo de la antaŭmilito periodo. Kvankam estas malmulta malkonsento inter historiistoj pri la detaloj, kiuj gvidis al milito, estas malkonsento pri ekzakte kio kaŭzis kion, kaj la relativa gravo.

Malsukcesegis kompromisiRedakti

En 1854, la Du-Partia Sistemo malfunkciĝis post la jurigo de la Kansaso-Nebrasko Akto. La Whig-Partio malaperis, kaj la nova Respublikana Partio ekestis en ĝia loko. Senbridita batalo en la Kansasa Teritorio, la paniko de 1857, kaj la atako de John Brown kontraŭ Harper's Ferry, plu pligravigis sekciajn tensiojn, kaj helpis la Respublikanoj gajni la elektojn en 1860. La prezidentigo de Abraham Lincoln, kiu renkontis oponon de sudaj sklav-posedaj partioj, kaŭzis sudan secesion el la Unio.

Dum la secesia krizo, multaj politikistoj rezonis pri nova sekcia akomodo por konservi la Union, enfokusigante specife pri la proponita "Crittenden-Kompromiso." Tamen historiistoj en la 1930-a jardeko rezonis ke la ekesto de amaso demokratio, la malfunkciĝis de la Du-Partia Sistemo, kaj pli kaj pli malica kaj malamika sekcia retoriko igis ege neprobable, se ne neeble, okazigi la kompromison de la estinteco (ekzemple la Misura Kompromiso kaj la Kompromiso de 1850). Fakte, la Crittenden-Kompromiso estis malakceptita de Respublikanoj. Unu ebla "kompromiso" estis paca secesio, akceptita de la Uniiĝinta Ŝtatoj. Tiu estas serioze diskutata en malfrua 1860--kaj subtenita de multaj kontraŭsklavecaj movadanoj--sed estis malakceptata de la konservativaj Demokratoj de James Buchanan, kaj ankaŭ de la Respublikanaj estroj.

Rajtoj de ŜtatojRedakti

Sudulo rezonis ke la federala registaro ne havis regpovon ĉesigi sklav-posedantojn porti siajn sklavojn en novajn teritoriojn, sed ili ankaŭ postulis federalan regpovon pri sklavoj kiuj eskapis en la Nordon. Nordanoj havis malan, sed egale memkontraŭdiran, pozicion pri tiuj ĉi aktualaĵoj.

Sklavismo kiel unu kaŭzo de la MilitoRedakti

La enfokusiganto pri la sklavismo ekestis cikla. Ĝi estis konsiderita kiel la ĉefa kaŭzo en la periodo 1860-1890. De 1900 al 1960, historiistoj taksis kontraŭ-sklavisman agadon esti malpli grava ol konstituciaj, ekonomiaj, kaj kulturaj aktualaĵoj. Depost la 1960-aj jaroj historiistoj revenis al emfazo pri sklavismo kiel ĉefa kaŭzo de la milito. Specife, ili rimarkas ke la sudo insistis plifortigi ĝin, kaj la nordo insistis malplifortigi ĝin.

Laŭ sudaj estroj, la konservado de sklavismo gravegis. Kiel la bazo de la Suda labora sistemo, ĝi estis la kerno de la politika intereso de la regiono interne de la Unio.

Norda opozicio kontraŭ sklavismo dividiĝas inter mem-interesa kaj morala (ĉefe religia) opozicio. En la eta-produktanto ekonomio de la Nordo, libera-labora ideologio kulturis, kiu subtenis la dignon de laboro kaj okazaĵoj haveblaj de laborantaj viroj. Sklavismo estis vidata kiel nejusta konkuro por viro provinta plibonigi sin en la vivo. Sklavismo estis ankaŭ vidata kiel minaco al demokratio. Nordano kredis ke korupta riĉ-estro de riĉaj plantantoj dominis sudan politikon kaj ankaŭ nacian politikon.

Kontraŭsklaveca movado kiel kaŭzo de la MilitoRedakti

De la 1830-aj jaroj, malgranda sed atentiga kontraŭsklaveca movado ekestis, estrita de Nov-Anglianoj kaj liberaj nigruloj, inkluzive de William Lloyd Garrison, Frederick Douglass, kaj Lucretia Mott. Multaj homoj norde kaj sude konsideris sklavismon kiel nedezirindan institucion, sed de la 1840-aj jaroj, la militemaj kontraŭsklavecaj movadanoj iris multe pli antaŭen, kaj deklaris ke posedanta sklavon estis terura peko, kaj ke la institucio devus esti tuj forigita. Sudanoj amare indignis pri ĉi tiu morala atako, kaj ankaŭ la stereotipa prezentado de sklav-posedano kiel senkora "Simon Legrees" (fikcia sklav-posedanto) en la ege populara (en la Nordo) romano kaj teatraĵo de Harriet Beecher Stowe, Uncle Tom's Cabin (La Kabano de Onklo Tom, eldonita en 1852). Historiistoj daŭre debatas ĉu sklav-posedantoj sentis sin kulpaj aŭ fiaj. Tamen estas neniu dubo ke la kontraŭsklavecaj atakoj kolerigis la sudanojn.

Sklavismo ne estis la origina kaŭzo de la milito, sed estis dummilite tiel proklamita en la Emancipation Proclamation (egalrajtiga proklamo) de prezidento Abraham Lincoln. La secesion instigis la zorgo de la sudanoj pri troa influo de la nordanoj, ankaŭ sed ne nur pri la demando de sklavismo. La nordo inverse timis pro la secesio perdon de potenco kaj ekonomiajn malavantaĝojn.

La militoRedakti

 
Lincoln kun oficiroj post la Batalo de Antietam. Elstaraj figuroj (el maldekstre) estas 1. Kol. Delos Bennett Sackett; 4. Gen. George W. Morell; 5. Alexander S. Webb, Stabanestro, 5a Korpuso; 6. McClellan;. 8. Dro. Jonathan Letterman; 10. Lincoln; 11. Henry J. Hunt; 12. Fitz John Porter; 15. Andrew A. Humphreys; 16. Kapitano George Armstrong Custer.

Maĵoro Robert Anderson, komandanto de Fort Sumter de la Unio en Charleston (Suda Karolino), sendis peton por provizoj al Vaŝintono, kaj la ordono de Lincoln plenumi tiun peton estis vidata de la secesiistoj kiel militago. La 12an de Aprilo, 1861, konfederaciaj fortoj pafis kontraŭ trupoj de la Unio en Fort Sumter kaj startis milito. Historiisto Allan Nevins argumentis, ke la ĵus inaŭgurita Lincoln faris tri miskalkulojn: subkalkuli la gravecon de la krizo, troigi la forton de la sento por Uniismo en la Sudo, kaj supervidi la sudan Uniisman opozicion al invado.[2]

William Tecumseh Sherman parolis al Lincoln dum la inaŭgura semajno kaj estis "triste seniluziigita" je lia malsukceso konstati, ke "la lando dormas sur vulkano" kaj ke la Sudo estas preparanta militon.[3] Donald konkludas, ke "Liaj ripetitaj klopodoj eviti kolizion en la monatoj inter la inaŭguro kaj la ekpafado en Fort Sumter montris, ke li aliĝis al sia ĵuro ne esti la unua kiu elverŝu fratan sangon. Sed li ankaŭ ĵuris ne kapitulacigi la fortikaĵojn. La nura solvo de tiuj kontraŭdiraj sintenoj estis por la konfederaciuloj pafi la unuan pafon; ili ĝuste faris tion."[4]

La 15an de Aprilo, Lincoln alvokis la ŝtatojn sendi totalon de 75 000 volontulaj trupoj por rekapti la fortikaĵojn, protekti Vaŝintonon, kaj "konservi la Union", kiu en sia kompreno restis netuŝita spite la secesiajn ŝtatojn. Tiu alvoko devigis la ŝtatojn elekti flankon. Virginio secesiis kaj ricevis pro tio la premion de la proklamo de Richmond kiel konfederacia ĉefurbo, spite ties eksponon al la linioj de la Unio. Norda Karolino, Tenesio, kaj Arkansaso sekvis en la venontaj du monatoj. Secesia sento estis forta en Misurio kaj Marilando, sed ne hegemoniis; Kentukio restis neŭtrala.[5] La atako al Fort Sumter arigis usonanojn de la nordo de la Linio Mason–Dixon al la defendo de la lando.

Dum la ŝtatoj sendis trupojn de la Unio suden, la 19an de Aprilo, en Baltimoro kontrolantoj de la fervojaj ligiloj atakis trupojn de la Unio kiuj estis ŝanĝante trajnojn. Lokaj lokanestroj poste bruligis gravajn fervojajn pontojn en la direkto al la ĉefurbo kaj la Armeo respondis arestante lokajn fukciulojn de Marilando. Lincoln suspendis la regulon de la habeas corpus kie necesos por la sekureco de la trupoj kiuj klopodas veni al Vaŝintono.[6] John Merryman, nome funkciulo de Marilando kiu malhelpis la movadon de la usonaj trupoj, peticiis al la Ĉefa Justico de la Suprema Kortumo Roger B. Taney elsendi proklamon de habeas corpus. En Junio Taney, regante nur por la malsupra cirkvita kortumo de "ex parte Merryman", elsendis la proklamon, kiun li komprenis suspendeblaj nur de la Kongreso. Lincoln insistis per la politiko de la suspendo en elektitaj areoj.[7][8]

Milita strategio de la UnioRedakti

Lincoln ekprenis plenuman kontrolon de la milito kaj konstruis la militan strategion de la Unio. Li respondis al la senprecedenca politika kaj milita krizo kiel ĉef-komandanto plenumante ankaŭ senprecedencan aŭtoritaton. Lincoln ankaŭ devis plifortigi la simpatiojn por la Unio en la limaj sklavecaj ŝtatoj kaj tenis la militon for el la konverto en internacia konflikto.[9]

 
Running the Machine: politika humorbildo de 1864 satirigante la administracion de Lincoln – montrante William Fessenden, Edwin Stanton, William Seward, Gideon Welles, Lincoln, kaj aliajn.

Estis klare ekde la komenco ke la dupartia subteno estis esenca al la sukceso, kaj ke ajna kompromiso aliigis frakciojn en ambaŭ flankoj de la konfliktoj, kiel la nomumo de Respublikanoj kaj Demokratoj por komandaj postenoj. La 6an de Aŭgusto, 1861, Lincoln subskribis la Leĝon por Konfisko kiu rajtigis jurajn procesojn por konfiski kaj liberigi sklavojn kiuj estis uzitaj por subteni la Konfederacion. La leĝo havis malmultan praktikan efikon, sed ĝi indikis politikan subtenon por aboli la sklavecon.[10] En Aŭgusto 1861, Generalo John C. Frémont, nome Respublikana prezidenta nomumito de 1856, sen konsulti Vaŝintonon, elsendis militan edikton liberigantan sklavojn de la ribeluloj. Lincoln nuligis la neleĝan proklamon kiel politike tialigita kaj al kiu mankas milita neceso.[11]

Internacie, Lincoln deziris forestigi eksterlandan militan helpon al la Konfederacio.[12] En 1861 la Afero Trent minacis militon kontraŭ Granda Britio, la usona ŝiparmeo eksterleĝe kaptis britan poŝtoŝipon, nome Trent, sur alta maro kaj malliberigis du senditojn de la Konfederacio; Britio akre protestis dum Usono hurais. Lincoln finigis la krizon liberigante la du diplomatojn.

La Mararmea blokado estis ŝipa strategio de la Usona Unio por malebligi la Konfederacion internacie komerci. La blokado estis proklamita fare de prezidanto Abraham Lincoln en aprilo 1861, kaj postulis la kontroladon de 5 600 kilometroj (aŭ 3 500 mejloj) de atlantika kaj golfa marbordo de la Atlantika Oceano kaj la Golfo de Meksiko, inkluzive de 12 ĉefaj havenoj, precipe Nov-Orleano kaj Mobile.

Lincoln sekvis ĉiujn fazojn de la klopodoj, konsultante kun guberniestroj, kaj elektante generalojn bazite sur ilia sukceso, ilia ŝtato, kaj ilia partio. En Januaro 1862, post plendoj pri neefikeco kaj spekulacio en la Milita Departemento, Lincoln anstataŭis la Usonan Sekretarion pri Milito nome Simon Cameron per Edwin Stanton. Stanton centrigis la aktivecon de la Milita Departemento, aŭditorante kaj nuligante kontraktojn, kio ebligis, ke la federacia registaro ŝparis 17 000 000 usonajn dolarojn.[13] Stanton estis firma Uniisma, pro-negocisto, konservativa Demokrato kiu gravitis al la frakcio de Radikalaj Respublikanoj. Li laboris plej ofte kaj pli proksime al Lincoln ol ajna alia veterana funkciulo. "Stanton kaj Lincoln virtuale kondukis la militon kune", diras Thomas kaj Hyman.[14]

La milita strategio de Lincoln celis du prioritatojn: sekurigi, ke Vaŝintono estis bone defendita kaj direkti agreseman militklopodon por tuja, definitiva venko. Ĉefaj nordaj gazetoj, tamen, postulis plie — ili esperis venkon en 90 tagoj.[15] Lincoln ekaprezis la kritikan neceson kontroli strategiajn punktojn, kiel la rivero Misisipo.[16] Lincoln vidis la gravon de Vicksburg kaj komprenis la neceson venki super la malamika armeo, pli ol simple konkeri teritorion.[17]

Generalo McClellanRedakti

Post la malvenko de la Unio en la Unua Batalo de Bull Run kaj la retiriĝo de Winfield Scott, Lincoln nomumis la Maĵor-Generalon George B. McClellan kiel ĉef-generalo.[18] McClellan tiam uzis monatojn por plani sian kampanjon de la Virginia Duoninsulo. La malrapida progreso de McClellan frustris Lincoln, same kiel lia sinteno ke ne necesas trupoj por defendi Vaŝintonon. McClellan, siavice, kulpigis la malsukceson de la kampanjo al la rezervado de trupoj por la kapitolo fare de Lincoln.[19]

 
Lincoln kaj McClellan.

En 1862 Lincoln forigis McClellan pro la kontinua neagado de la generalo. Li plialtigis Henry Halleck en Julio kaj nomumis John Pope kiel estro de la nova Armeo de Virginio.[20] Pope kontentigis la deziron de Lincoln antaŭeniri al Richmond el la nordo, protektante Vaŝintonon el kontraŭatako.[21] Sed Pope estis tiam tute venkita en la Dua Batalo de Bull Run en la somero de 1862, kio devigis la Armeon de Potomako reveni por defendi Vaŝintonon.[22]

Spite sian malkontenton pro la malsukceso de McClellan plifortigi Pope, Lincoln restarigis lin al la komando de ĉiuj fortoj ĉirkaŭ Vaŝintonon.[23] Du tagojn post la reveno de McClellan al la komando, la fortoj de la konfederacia Generalo Robert E. Lee trapasis la riveron Potomakon en Marilandon, kio rezultis en la Batalo de Antietam.[24] Tiu batalo, nome venko de la Unio, estis inter la plej sangelverŝaj de la historio de Usono; ĝi faciligis la publikigon de la Emancipiga Proklamo de Lincoln en Januaro.[25]

McClellan tiam ne persekutis la retiriĝintan armeon de Lee, dum la Generalo Don Carlos Buell simile malakceptis ordonojn movi la Armeon de Ohio kontraŭ ribelajn fortojn en orienta Tenesio. Lincoln anstataŭis Buell per William Rosecrans; kaj post la meztempaj balotoj de 1862 li anstataŭis McClellan per Ambrose Burnside. Burnside, kontraŭ la prezidenta konsilo, lanĉis ofensivon trans la rivero Rappahannock kaj estis venkita de Lee en Fredericksburg en Decembro. La dizertoj dum 1863 iĝis milaj kaj eĉ pliiĝis post Fredericksburg, kaj tial Lincoln anstataŭis Burnside per Joseph Hooker.[26]

En la printempo de 1863 Lincoln estis sufiĉe optimisma pri la rezulto de la militaj kampanjoj por pensi jam ke la militfino povas esti proksima; liaj planoj inkludis atakojn de Hooker al Lee norde de Richmond, de Rosecrans al Chattanooga, de Grant al Vicksburg, kaj ŝiparmean atakon al Ĉarlestono.[27]

Hooker estis venkita de Lee en la Batalo de Chancellorsville en Majo, tiam li rezignis kaj estis anstataŭita de George Meade.[28] Meade sekvis Lee norden en Pensilvanion kaj venkis lin en la Kampanjo de Gettysburg, sed poste li malsukcesis sekvi spite la postulojn de Lincoln. Samtempe, Grant konkeris Vicksburg kaj akiris kontrolon de la rivero Misisipo per kio li fortranĉis la plej okcidentajn ribelajn ŝtatojn.[29]

Emancipiga ProklamoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Emancipiga Proklamo.
Edwin StantonSalmon ChaseAbraham LincolnGideon WellesWilliam SewardCaleb SmithMontgomery BlairEdward BatesEmancipation ProclamationPortrait of Simon CameronPortrait of Andrew Jackson 
Unua legado de la the Emancipiga Proklamo de la Prezidento Lincoln de Francis Bicknell Carpenter (1864) (tajpebla bildo — uzu indikilon por identigo.)

La povo de la Federacia registaro por finigi la sklavecon estis limigita per la Konstitucio, kiu antaŭ 1865 delegis la aferon al la unuopaj ŝtatoj. Lincoln klopodis konvinki la ŝtatojn interkonsenti kompenson por la emancipigo de siaj sklavoj kiel repago al iliaj akcepto de la abolicio.[30]

En Junio 1862, la Kongreso aprobis leĝon malpermesantan sklavecon en ĉiu federacia teritorio, kion Lincoln subskribis. En Julio, la leĝo pri konfiskoj nome "Confiscation Act of 1862" estis ekvalidigita, kio havigis kortumajn procedurojn por liberigi la sklavojn de tiuj kiuj estis kondamnitaj pro helpo al la ribelo; Lincoln aprobis la leĝon spite sian kredon ke ĝi estas kontraŭkonstitucia. Li sentis, ke tia ago povus esti farita nur ene de la militpovoj de la ĉef-komandanto, kion li planis ekplenumi. Lincoln tiam reviziis skizon de la Emancipiga Proklamo kun sia kabineto.[31]

Per la abolo de la sklaveco en la ribelaj ŝtatoj, tiam milita celo, la armeoj de la Unio avance suden liberigis tri milionojn da sklavoj. Enlistigi iamajn sklavojn iĝis oficiala politiko. Je la printempo de 1863, Lincoln estis preta rekruti nigrulajn trupojn en pli ol la simbolaj nombroj. En letero al la milit-guberniestro de Tenesio Andrew Johnson kuraĝigante lin fari la vojon al arigo de nigrulaj trupoj, Lincoln skribis, "La simpla vidaĵo de 50 000 armitaj kaj trejnitaj nigrulaj soldatoj sur la bordoj de Misisipo finigus la ribelon tuje".[32] Ĉirkaŭ la fino de 1863, sub estreco de Lincoln, la Generalo Lorenzo Thomas estis rekrutinta 20 regimentojn de nigruloj el la Misisipa Valo.[33]

Diskurso apud Gettysburg (1863)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diskurso apud Gettysburg.
 
Lincoln, sen sia kutima cilindroĉapelo], ĉe Gettysburg.

Lincoln diskursis en la dediĉo de la batalkampa tombejo de Gettysburg la 19an de Novembro, 1863.[34] Per 272 vortoj, kaj tri minutoj, Lincoln difinis la militon kiel dediĉita al la principoj de libereco kaj egaleco por ĉiuj. Li deklaris, ke la morto de tiom kuraĝaj soldatoj ne estos senutila, ke la sklaveco finiĝos, kaj ke la estonteco de la demokratio estos sekurigita, ke la "regado de la popolo, fare de la popolo, kaj por la popolo ne malaperos de la tero".[35]

Generalo GrantRedakti

Generalo ShermanGeneralo GrantPrezidento LincolnAdmiralo Porter 
La pacfarantoj, pentraĵo de 1868 de George P.A. Healy de la kunsido sur la vaporŝipo River Queen (Reĝino de la rivero) en Marto 1865. (tajpebla bildo — uzu indikilon por identigo.)

La venkoj de Grant en la Batalo de Shiloh kaj en la kampanjo de Vicksburg impresis. Kun Grant je la komando, Lincoln sentis, ke la Unia Armeo povos antaŭeniri en multaj batalkampoj, kvankam inkludanta ankaŭ nigrulajn trupojn. La malsukceso de Meade kapti la armeon de Lee post Gettysburg kaj la kontinua pasiveco de la Armeo de Potomac konvinkis Lincoln promocii Grant al la rango de suprema komandanto. Grant tiam ekhavis la komandon de la armeo de Meade.[36]

Lincoln cerbumis, ke Grant povus esti konsiderinda prezidenta kandidato en 1864. Li aranĝis pere de sendito pridemandi la politikajn intencojn de Grant, kaj tuj kiam li certis, ke li havis neniun, Lincoln promociis Grant al la ĵus revivigita rango de Leŭtenanta Generalo, rango kiu estis estinta neokupita ekde la periodo de George Washington.[37] Rajtigo por tia promocio "kun la konsilo kaj konsento de la Senato" estis havigita per nova leĝo kiun Lincoln subskribis la saman tagon en kiu li proponis la nomon de Grant al la Senato. Lia nomumo estis konfirmita de la Senato la 2an de Marto, 1864.[38]

Grant en 1864 estris la sangelverŝa Kampanjo Overland, kiu okazigis fortajn perdojn ambaŭflanke.[39] Kiam Lincoln demandis kiuj estas la planoj de Grant, the insistema generalo respondis, "Mi proponas lukti en tiu linio eĉ se tio postulas la tutan someron."[40] La armeo de Grant stabile moviĝis suden. Lincoln veturis al la sidejo de Grant en City Point, Virginio, por kunsidi kun Grant kaj William Tecumseh Sherman.[41] Lincoln reagis al la perdoj de la Unio mobilizante plifortigojn tra la tuta Nordo.[42] Lincoln rajtigis Grant celi infrastrukturojn - plantejoj, fervojoj, kaj pontoj — en la espero malfortigi la spirit-forton kaj la luktokapablon de la sudanoj. Li emfasis la malvenkon de la konfederaciaj armeoj super la detruo (kiu estis konsiderinda) kiel sia propra decido.[43]

Dum Grant plue malfortigis la fortojn de Lee, klopodoj por negocadi pacon startis. La konfederacia Vicprezidento Alexander H. Stephens estris grupon kiu kunsidis kun Lincoln, Seward, kaj aliaj en la nomita Konferenco de Hampton Roads, ĉe Hampton, Virginio. Lincoln malakceptis negocadi kun la Konfederacio kiel samegala.[44] La 1a de Aprilo, 1865, Grant preskaŭ ĉirkaŭis Petersburg en sieĝo. La Konfederacia registaro evakuis Richmond kaj Lincoln vizitis la ĵus konkeritan ĉefurbon. La 9an de Aprilo, Lee kapitulacis al Grant ĉe la juĝejo Appomattox, kio oficiale finigis la militon.[45]

SekvojRedakti

Mortis ĉirkaŭ 650.000 homoj en la usona enlanda milito. La militkostoj superis 8 miliardojn da dolaroj. La trupoj de la unuiĝo nombris je la fino de la milito pli ol unu milionoj da viroj, la floto 671 ŝipojn.

Post la venko de la nordo ŝanĝiĝis draste la eco kaj politiko de Usono. La iamaj idealoj de Jefferson, laŭ kiuj la konstitucio estu interpretata kiel eble plej strikte kaj laŭ kiu la centra registaro havi kiel eble plej malmulte de potenco, ne plu estis subtenataj. Kontraŭe, la potenco de la unuiĝo disvastiĝis: dek unu el la dek du unuaj konstituciaj aldonoj malfortigis la centran registaron, sed fortigis ĝian pozicion ses el la sekvaj sep konstituciaj aldonoj.[46]

Tiu milito estigis la unuan nacian enspezimpoŝton, la unuan ĝeneralan armedevigon (flanke de la sudo) kaj pli granda potenco de la federacia justico. Samtempe pro la venko de la unuiĝo la politika supereco de la nordo kaj de la partio de la respublikanoj firmiĝis dum jaroj: la sekva demokratia prezidanto post James Buchanan (antaŭ Abraham Lincoln) estis Grover Cleveland. Li estis elektita prezidanto en 1884, tio estas preskaŭ 20 jaroj post la fino de la enlanda milito.

Per la 13-a aldona artikolo al la konstitucio kolorhaŭtaj sklavoj atingis sian liberecon; la aldonaj 14-a kaj 15-a artikoloj donis al ili la civitan rajton kaj tiun partopreni balotojn. Tamen daŭre suferis kolorhaŭtuloj en la sudo diskriminadon kaj rasdisigon, kion konfirmis la plej alta juĝejo en la kazo Plessy kontraŭ Ferguson: Separate but equal, aparte, sed egalrajte.

Nomoj por la militoRedakti

La plej ofta kaj plej neŭtrala termino por la milito usona estas simple la enlanda milito (angle: the Civil War), sed tiu nomo neniam estis oficiala. La unua leĝe oficiala nomo aperis en oficiala raporto de usona milita departemento en 1880, titolita la milito de la ribelo (the War of the Rebellion). Dum la 1920-jaroj, kongresa rezolucio deklaris la taŭgan nomon la milito inter la ŝtatoj (the War between the States), kaj multaj sudaj heredaĵaj grupoj kaj militrolistoj preferas ĉi tiun terminon.

Ankaŭ ekzistis multaj kuriozaj aŭ antaŭjuĝaj nomoj, kaj hodiaŭa uzado de ili ofte signifas subtenon de unu flanko aŭ la alia. Tiaj sudaj nomoj inkluzivas la milito de norda agreso, la milito de suda sendependeco, la milito de Sinjoro Lincoln, La milito de secesio, aŭ simple La milito. Malpli oftaj sudaj nomoj estas la dua usona revolucio kaj la milito por defendi Virginion. Unu favorato tuj post la milito estis la lastatempa malagrableco. La plejmulto de ĉi tiuj terminoj ne uziĝas hodiaŭ, krom inter sudaj naciistaj, historiaj, kaj kulturaj grupoj kiel Ligo de la suda kaj Filoj de konfederaciaj veteranoj. Nordanoj uzis aliajn terminojn: la milito de la ribelo, la milito de suda ribelo, la milito por savi la union, kaj la milito por abolicio. La plej frua nomo estis la milito de la insurekcio. Ĉi tiuj nomoj estas eĉ pli maloftaj ol la por-sudaj nomoj, pro la malpli granda intereso pri la enlanda milito en la norda usono.

Vidu ankaŭRedakti

Gravaj homojRedakti

Uniaj homojRedakti

Konfederaciitaj homojRedakti

Aliaj gravaj aferojRedakti

PiednotojRedakti

1.[1] "Teritorioj" estis organizitaj regionoj, kiuj ankoraŭ ne estis ŝtatoj.

ReferencojRedakti

  1. angle "Date of Secession Related to 1860 Black Population", America's Civil War
  2. Nevins 1959, p. 5:29.
  3. Sherman 1990, pp. 185–186.
  4. Donald 1996, p. 293.
  5. Oates 1974, p. 226.
  6. Heidler, Heidler & Coles 2002, p. 174.
  7. Harris 2011, pp. 59–71.
  8. Neely Jr. 1992, pp. 3–31.
  9. Donald 1996, pp. 303–304; Carwardine 2003, pp. 163–164.
  10. Donald 1996, p. 314; Carwardine 2003, p. 178.
  11. Donald 1996, pp. 314–317.
  12. Boritt & Pinsker 2002, pp. 213–214.
  13. Oates 1974, p. 115.
  14. Thomas, Benjamin Platt. (1962) Stanton: The Life and Times of Lincoln's Secretary of War. Alfred A. Knopf, p. 71, 87, 229–30, 385 (quote).
  15. Donald 1996, pp. 295–296.
  16. Ambrose 1996, pp. 7, 66, 159.
  17. Donald 1996, pp. 432–436.
  18. Donald 1996, pp. 318–319.
  19. Donald 1996, pp. 349–352.
  20. Henry W. Halleck (15a de Junio, 2011). Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro, 2018. Alirita 7a de Oktobro, 2018.
  21. Nevins 1947, pp. 159–162.
  22. Nevins 1959, pp. 159–162.
  23. Goodwin 2005, pp. 478–479.
  24. Goodwin 2005, pp. 478–480.
  25. Goodwin 2005, p. 481.
  26. Nevins 1947, pp. 433–444; Donald 1996, pp. 429–431.
  27. Donald 1996, pp. 422–423.
  28. Nevins 1947, pp. 432–450.
  29. Donald 1996, pp. 444–447.
  30. . The Liberator. National Review (25a de Marto, 2004). Arkivita el la originalo je 16a de Februaro, 2012. Alirita 12a de Decembro, 2008.
  31. Donald 1996, pp. 364–365.
  32. Donald 1996, pp. 430–431.
  33. Donald 1996, p. 431.
  34. Donald 1996, pp. 453–460.
  35. Donald 1996, pp. 460–466; Wills 2012, pp. 20, 27, 105, 146.
  36. Nevins 1947, pp. 4:6–17.
  37. Donald 1996, pp. 490–492.
  38. Message of President Abraham Lincoln Nominating Ulysses S. Grant to Be Lieutenant General of the Army (15a de Aŭgusto, 2016).
  39. McPherson 2009, p. 113.
  40. Donald 1996, p. 501.
  41. The Peacemakers. The White House Historical Association. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2011. Alirita 3a de Majo, 2009.
  42. Thomas 2008, pp. 422–424.
  43. Neely Jr. 2004, pp. 434–458.
  44. Donald 1996, p. 565.
  45. Donald 1996, p. 589.
  46. McPherson Für die Freiheit sterben (Morti por libereco), p.845f.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti