Grover Cleveland

22 kaj 24 prezidento de Usono

Grover CLEVELAND [grover klivlend] (naskiĝis en Caldwell, Nov-Ĵerzejo, la 18-an de marto 1837, mortis 71-jaraĝa, en Princeton, Nov-Ĵerzejo, la 24-an de junio 1908) estis la 22-a kaj la 24-a prezidanto de Usono.

Grover Cleveland
Persona informo
Grover Cleveland
Naskonomo Stephen Grover Cleveland
Naskiĝo 18-an de marto 1837 (1837-03-18)
en Caldwell
Morto 24-an de junio 1908 (1908-06-24) (71-jaraĝa)
en Princeton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Princeton Cemetery vd
Religio Presbiterianismo vd
Etno Scotch-Irish Americans vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Princeton vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Grover Cleveland
Familio
Patro Richard Falley Cleveland vd
Patrino Anne Neal vd
Gefratoj Rose Cleveland vd
Edz(in)o Frances Cleveland vd
Infanoj Ruth Cleveland • Esther Cleveland • Richard F. Cleveland • Francis Cleveland • Marion Cleveland vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoŝtatreprezentantoekzekutistoverkisto vd
Prezidanto de Usono
22-a Prezidanto
Dum 1885-1889
Antaŭulo Chester A. Arthur
Sekvanto Benjamin Harrison
2-a periodo
24-a Prezidanto
Dum 1893-1897
Antaŭulo Benjamin Harrison
Sekvanto William McKinley
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Grover Cleveland

Cleveland estis urbestro de Buffalo kaj Ŝtatestro de Nov-Jorkio. Kiel unusola estro de armitaj fortoj, sukcesis, post kvarjara paŭzo, reveni al la Blanka Domo kaj unu el du prezidentoj (krom Franklin D. Roosevelt), kiu gajnis trifoje laŭvice la plimulton de la voĉoj de la popolo en la prezidenta baloto (1884, 1888 kaj 1892). En 1888 tamen, tiu plimulto ne sufiĉis por lia venko, ĉar la Elekta Kolegio havis plimulton por la kontraŭa kandidato.

Lia vicprezidanto estis Adlai Ewing Stevenson senior, kies samnoma nepo Adlai Ewing Stevenson junior poste dufoje (en 1952 kaj 1956) kandidatis por prezidanto de Usono sed malvenkis kontraŭ la respublikano Dwight D. Eisenhower.

Unua administrado redakti

Dum lia unua administrado (1885-1889) okazis;

  • 1886 Akto de Prezidenta Sinsekvo
  • 1887 Akto de Interŝtata Komerco

Dua administrado redakti

Dum lia dua administrado (1893-1897) okazis;

  • 1893 Revoko de la Akto de Aĉeto de Arĝento
  • 1894 Akto de Wilson-Gorman
  • 1894 Striko de Pullman

Privata vivo redakti

Frances Folsom estis lia edzino, kaj la paro havis kvin gefilojn. Cleveland estis presbiteriano. Li pezis pli ol 114 kg kaj mortis pro stomakaj problemoj.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Longin Pastusiak, Prezydenci Stanów Zjednoczonych Ameryki Północnej (Usonaj Prezidentoj de Nordameriko), Iskry, Varsovio 1999, ISBN 83-207-1558-X

Eksteraj ligiloj redakti