Dwight D. Eisenhower
Dwight David EISENHOWER (dŭajt ájzenhaŭa), la tridek-kvara prezidento de Usono, naskiĝis la 14-an de oktobro, 1890, en Denison, Teksaso. Li mortis 78-jaraĝa, la 28-an de marto, 1969, en la Hospitalo Walter Reed en Vaŝingtono, pro kongesta kora difektiĝo.
Dwight D. Eisenhower | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | David Dwight Eisenhower |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1890 en Denison |
Morto | 28-an de marto 1969 (78-jara) en Walter Reed Army Medical Center |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Eisenhower Presidential Center |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | West Point • United States Army Command and General Staff College • United States Army War College |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | David Jacob Eisenhower |
Patrino | Ida Stover Eisenhower |
Frat(in)oj | Milton Stover Eisenhower • Earl D. Eisenhower • Edgar Newton Eisenhower |
Edz(in)o | Mamie Eisenhower |
Infanoj | Doud Eisenhower • John Eisenhower |
Okupo | |
Okupo | politikisto • oficiro • ŝtatreprezentanto • verkisto |
Eisenhower estis 178 cm alta, kaj pezis 82 kg. Li estis amikema kaj optimisma. Lia edzino estis Mary Geneva Doud, kaj la paro havis du filojn. Eisenhower estis presbiteriano.
Li estis usona generalo dum la 2-a mondmilito kaj de la malfruaj monatoj de 1943 ĝis la fino de la milito estris la Aliancitan Ekspedician Forton de la Supera Ĉefsidejo (angle mallongigata SHAEF).
Dum lia ŝtatprezidanteco (1953-1961) okazis;
- 1953 – Fino de la korea milito
- 1954 – La Doktrino de Eisenhower en la malvarma milito – la usona amasigo de nuklea armilaro
- 1956 – Landa Interŝtata Sistemo de Ekspresaj Ŝoseoj
- 1957 – kaj 1960- La Aktoj de Civilaj Rajtoj – lerneja malsegregacio en Little Rock, Arkansaso
- 1957 – Rusio lanĉis la unuan sateliton "Sputniko"
- 1959 – Alasko kaj Havajo iĝis ŝtatoj
- 1959 – Inaŭguro de la Marvojo Sankt-Laŭrenco
- 1960 – Usono rompis rilatojn kun la Kubo de Fidel Castro
- 1960 – Gary Powers kaj la usona spion-aviadilo U-2 en Rusio
- 1961 - Eisenhower - Farewell address (YouTube) [1]
Eisenhower rakontis, ke lia patrino deziris, ke oni ne mallongigu lian antaŭnomon; tial ŝi nomis lin Dwight (tiu nomo ne havas karesformon en la angla lingvo). "Kaj tial ĉiuj homoj nomis min Ike [ajk]."
ReferencojRedakti
- ↑ Eisenhower - Farewell address (text wikisource)
Antaŭe: | 34-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Harry S. Truman | 1953-1961 | John F. Kennedy |