John F. Kennedy
John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.
John F. Kennedy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
John F. Kennedy | |||||
Naskonomo | John Fitzgerald Kennedy | ||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1917 en Brookline | ||||
Morto | 22-an de novembro 1963 (46-jara) en Parkland Memorial Hospital, Dallas | ||||
Mortis pro | hommortigo [#] | ||||
Mortis per | pafvundo [#] | ||||
Mortigita de | Lee Harvey Oswald [#] | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo [#] | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Etno | Irish Americans [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko • Harvard College • Choate Rosemary Hall • Riverdale Country School • Stanford Graduate School of Business • Universitato Princeton • Edward Devotion School • Noble and Greenough School • Canterbury School • Dexter School • elementa lernejo [#] | ||||
Partio | Demokrata Partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kennedy family [#] | ||||
Patro | Joseph P. Kennedy Sr. [#] | ||||
Patrino | Rose Kennedy [#] | ||||
Gefratoj | Joseph P. Kennedy Jr. • Rosemary Kennedy • Kathleen Cavendish • Eunice Kennedy Shriver • Patricia Kennedy Lawford • Robert Francis Kennedy • Jean Kennedy Smith • Ted Kennedy [#] | ||||
Edz(in)o | Jacqueline Kennedy Onassis [#] | ||||
Amkunulo | Marilyn Monroe • Inga Arvad • Gene Tierney • Gunilla von Post • Judith Exner • Mary Pinchot Meyer • Marlene Dietrich • Mimi Alford • Pamela Turnure • Florence Pritchett • Kay Stammers • Angie Dickinson • Jeanne Carmen • Frances Ann Cannon [#] | ||||
Infanoj | John F. Kennedy Jr. • Patrick Bouvier Kennedy • Arabella Kennedy • Caroline Kennedy [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • ŝtatreprezentanto • verkisto • mararmea oficiro [#] | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono [#] | ||||
Aktiva dum | 1941– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | We choose to go to the Moon ❦ Ich bin ein Berliner [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
35-a Prezidento de Usono ![]() | |||||
Dum | 1961-1963 | ||||
Antaŭulo | Dwight D. Eisenhower | ||||
Sekvanto | Lyndon B. Johnson | ||||
Senatano por Massachusetts | |||||
Dum | 1953-1960 | ||||
Antaŭulo | Henry Cabot Lodge la pli juna (nepo de Henry Cabot Lodge la pli aĝa) | ||||
Sekvanto | Benjamin Smith | ||||
Membro de Usona Domo de Reprezentantoj por Massachusetts | |||||
Dum | 1947-1953 | ||||
Antaŭulo | James Curley | ||||
Sekvanto | Thomas P. O'Neill | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald. Dum la dua mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109. Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis. Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.
John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy. Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento. Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy). Malgraŭ sia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe. Li estas la unua rom-katolika prezidento de Usono.
Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.
En 2019 la filmo "La Irlandano", bazita sur rememoroj de la usona mafiulo Frank Sheeran, prezentis sian version de prezidantiĝo kaj murdo de John F. Kennedy. Ĝi asertas, ke al lia sukcesa prezidenta kampanjo grave kontribuis la usona mafio, esperinta kun lia helpo revenigi siajn posedaĵojn en Kubo, ŝtatigitajn post la venko de la Kastrisma revolucio. Post kiam la Invado de la Porkogolfeto komplete fiaskis kaj la Karibia krizo finiĝis, la mafio komprenis ke ĝiaj esperoj ne realiĝis dum lia frato Robert F. Kennedy aktive persekutis la mafiulojn. Do la mafio murdis la prezidanton, post kio lia frato perdis sian postenon de la ĝenerala prokuroro kaj baldaŭ mem estis pafmurdita[1].
Dum lia administrado (1961-1963) okazis:
- 1961- Fiasko de la sturminvado de Kubo nome Invado de la Porkogolfeto aŭ de Bahía Cochinos.
- 1961- La kreo de la Pac-Korpuso
- 1961- Alianco por Progreso kun Latin-Ameriko
- 1961- Ekkonstruo de Berlina Muro – Kennedy retorikis "Ich bin ein Berliner".
- 1962- Krizo de Kubaj Misiloj.
- 1962- Batalo pri civilaj rajtoj por negroj en Usono.
- 1963- Traktato de Malpermeso de Atmosfera Nuklea Provado kun Sovetio kaj Britio
MemoroRedakti
Memortabulo pri li estas en Interna urbo de Vieno[2].
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Stanislavo Belov (2020-01-12) “La Irlandano”: perfekta dramo pri la fideleco, amikeco kaj murdo (esperante). Blogger. Alirita 2020-01-12.
- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.