José Daniel ORTEGA SAAVEDRA (naskiĝinta la 11-an de novembro 1945 en La Libertad, Ĉontaleso, Nikaragvo) estas la nuna prezidento de Nikaragvo, post la elektoj de novembro de 2006. Li estas la prezidanto de la Nacia Fronto de Sandinista Liberiĝo, partio de maldekstra orientiĝo. Li jam estis prezidento de la lando inter la jaroj 1985 kaj 1990.

Daniel Ortega
Persona informo
José Daniel Ortega Saavedra
Naskiĝo 11-an de novembro 1945 (1945-11-11) (78-jaraĝa)
en La Libertad
Religio neaktiva katoliko vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Villa El Carmen vd
Ŝtataneco Nikaragvo vd
Alma mater Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj vd
Partio Sandinisto vd
Subskribo Daniel Ortega
Familio
Gefratoj Camilo Ortega • Humberto Ortega vd
Edz(in)o Rosario Murillo vd
Infanoj Camila Ortega Murillo vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva dum 1963– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tuj post la Sandinista Revolucio, en 1979, Daniel Ortega estis unu el la membroj de la kolektiva Prezidenteco de la lando. En novembro de 1984 okazis la unuaj prezidentaj elektoj, kiujn li venkis kun 63% de la balotoj, kun la verkisto Sergio Ramírez kiel vicprezidento. Li prenis la prezidentecon je la 10-a de januaro de 1985.

Dum tiu periodo, li entreprenis diversajn reformojn, kiuj celis la sistemo de bazo socialista, kaj al sendependigo fronte al la antaŭa influo de Usono en la lando. La usona registaro apogis armitan opozicion, kiu kondukis al intercivitana milito.

La milito kaj la forta krizo kondukis al la malvenko de Ortega en la sekvaj balotoj en 1990, favore al kandidatino Violeta Barrios de Chamorro de la Unión Nacional Opositora (UNO), alianco de la dekstraj fortoj.

Li konservis la prezidantecon de la partio sandinista, kaj estis kandidato al la prezidenteco de la lando en la postaj balotoj. Li malvenkis en 1996 kaj 2001, fronte al Arnoldo Alemán kaj Enrique Bolaños, respektive. Dum tiuj jaroj pluraj el inter la antaŭaj gvidantoj de la Sandinista Fronto forlasis ĝin, inter ili Sergio Ramírez kaj la frato de Daniel, Humberto Ortega, kaj kelkaj kreis novan partion, la Movado de Sandinista Renoviĝo.

Ortega kvinafoje fariĝis kandidato por la balotoj de la 5-a de novembro de 2006. Li prenis poziciojn popolistajn kaj pli paktistajn. Li ricevis 38% de la validaj voĉdonoj, kaj venkis fronte al la disidentaj sandinistoj kaj al la du kandidatoj liberalaj. Laŭ la kutimaj analizoj, lia venko estis plua paso de la venko de maldekstraj popolistaj kandidatoj, kaj parte sekvas la ondon iniciatitan de la venezuela gvidanto Hugo Chávez, kiu senkaŝe subtenis lin.

Ortega prenis la prezidentecon je la 10-a de januaro de 2007. La trian fojon Daniel Ortega estis elektita prezidento de Nikaragvo en monato novembro 2011, kvankam la konstitucio malpermesas trifojan mandaton.

En novembro 2021, Daniel Ortega, estis reelektita por kvara kvinjara oficperiodo kun 75% de la voĉoj, laŭ la unuaj partaj oficialaj rezultoj publikigitaj de la Supera Elekta Konsilio.